Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ne en Via kolero min riproĉu, ho Eternulo.

Unua Psalmo – Psa 38 (37), 2-5


Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, *
kaj ne en Via furiozo min punu.

Ĉar Viaj sagoj penetris en min, *
kaj pezas sur mi Via mano. ¶

Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, *
nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; *
kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ne en Via kolero min riproĉu, ho Eternulo.

Dua Antifono


¶ Ho Eternulo,
antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj. (P. T. Haleluja.)

Dua Psalmo – Psa 38 (37), 6-12


Malbon-odoras kaj pusas miaj ulceroj *
pro mia malsaĝeco.

Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, *
la tutan tagon mi iras malgaja. ¶

Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, *
kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, *
mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. ¶

Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, *
kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.

Mia koro tremegas, / forlasis min mia forto; *
kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. ¶

Miaj amikoj kaj kamaradoj *
repaŝis pro mia pesto,

kaj miaj proksimuloj *
stariĝis malproksime. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ho Eternulo,
antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj. (P. T. Haleluja.)

Tria Antifono


¶ Mi konfesas mian kulpon.
Ne forlasu min, ho Eternulo, mia helpo. (P. T. Haleluja.)

Tria Psalmo – Psa 38 (37), 13-23


Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, / kaj miaj malbon-dezirantoj parolas pri mia pereo, *
kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.

Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; *
kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.

Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas *
kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. ¶

Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; *
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; *
ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.

Ĉar mi estas preta fali, *
kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.

Ĉar mi konfesas mian kulpon; *
kaj min ĉagrenas mia peko. ¶

Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, *
kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.

Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, *
atakas min pro tio, ke mi celas bonon. ¶

Ne forlasu min, ho Eternulo; *
mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

Rapidu, por helpi min, *
mia Sinjoro, mia helpo! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi konfesas mian kulpon.
Ne forlasu min, ho Eternulo, mia helpo. (P. T. Haleluja.)

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.

PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.