Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 73-80 (Jod)


Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; *
prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, *
ĉar mi fidis Vian vorton. ¶

Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, *
kaj ke Vi juste min suferigis.

Via boneco estu do mia konsolo, *
konforme al Via vorto al Via sklavo. ¶

Venu sur min Via favor-koreco, ke mi vivu; *
ĉar Via instruo estas mia plezuro.

Hontiĝu la fieruloj, / ĉar maljuste ili min premis; *
mi meditos pri Viaj ordonoj. ¶

Turniĝu al mi Viaj timantoj *
kaj la konantoj de Viaj leĝoj.

Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, *
por ke mi ne hontiĝu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 59 (58), 2-5.10-11.17-18


Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; *
defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.

Savu min de la krimuloj, *
kaj kontraŭ la sang-aviduloj helpu min. ¶

Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, *
fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,

ne por mia krimo *
kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; *
rapidu renkonte al mi, kaj rigardu. ¶

Ho mia forto, al Vi mi min turnas; *
ĉar Dio estas mia rifuĝo.

Mia bona Dio rapidos al mi; *
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. ¶

Sed mi kantos Vian forton, *
kaj matene mi gloros Vian bonecon;

ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo *
en la tago de mia malfeliĉo.

Ho mia forto, al Vi mi kantos; / ĉar Dio estas mia defendo, *
la Dio de mia favoro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 60 (59)


Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; *
Vi koleris; rekonsolu nin.

Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; *
resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.

Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; *
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan. ¶

Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, *
por ke ili ĝin levu pro la vero.

Por ke liberiĝu Viaj amatoj, *
helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. ¶

Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; / Mi dividos Ŝeĥemon, *
kaj la valon Sukot Mi mezuros.

Al Mi apartenas Gilead, *
al Mi apartenas Manase;

Efraim estas la forto de Mia kapo, *
Jehuda estas Mia sceptro.

Moab estas Mia lavo-pelvo; / sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; *
super Filiŝtujo Mi triumfe krios. ¶

Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? *
Kiu alkondukos min ĝis Edom?

Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? *
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; *
vanta estas helpo de homo. ¶

Kun Dio ni faros heroaĵojn; *
kaj Li dispremos niajn malamikojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.