Vespera Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Vespera Laŭdo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Savu, ho Eternulo, mian animon de la morto,
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

en Paska Tempo:

¶ Vi savis, ho Eternulo, mian animon de la morto.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 116, 1-9 (114)


Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon kaj mian petegon, *
ke Li klinis Sian orelon al mi;

kaj en miaj tagoj *
mi Lin vokos. ¶

Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, / kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; *
suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: *
Ho Eternulo, savu mian animon. ¶

Favor-kora estas la Eternulo kaj justa, *
kaj nia Dio estas kompatema.

La Eternulo gardas la simpl-animulojn; *
mi estis en mizero, kaj Li min savis. ¶

Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, *
ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, / miajn okulojn de larmoj, *
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Mi irados antaŭ la Eternulo *
en la lando de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Savu, ho Eternulo, mian animon de la morto,
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

en Paska Tempo:

¶ Vi savis, ho Eternulo, mian animon de la morto.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mia helpo venas de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

en Paska Tempo:

¶ Kiel la pupilon de la okulo
la Eternulo gardis Sian popolon.
Haleluja. – kp. Psa 17 (16), 8

Dua Psalmo – Psa 121 (120)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mia helpo venas de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

en Paska Tempo:

¶ Kiel la pupilon de la okulo
la Eternulo gardis Sian popolon.
Haleluja. – kp. Psa 17 (16), 8

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

en Paska Tempo:

¶ Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo,
kaj Li estis por mi savo.
Haleluja. – el Eli 15, 2

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

en Paska Tempo:

¶ Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo,
kaj Li estis por mi savo.
Haleluja. – el Eli 15, 2

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21