Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 81-88 (Kaf)


Mia animo avidas Vian savon; *
Vian vorton mi fidas.

Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: *
Kiam Vi min konsolos? ¶

Ĉar mi fariĝis kiel fel-sako en fumo; *
sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.

Kiom estos la tagoj de Via sklavo? *
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? ¶

Fosojn fosis al mi la fieruloj, *
kontraŭe al Viaj leĝoj.

Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; *
maljuste oni min persekutas; helpu min. ¶

Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, *
sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

Laŭ Via boneco vivigu min, *
kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 61 (60)


Aŭskultu, ho Dio, mian krion; *
atentu mian preĝon.

De la fino de la tero mi vokas al Vi / en la malĝojo de mia koro: *
Sur rokon tro altan por mi supren-konduku min. ¶

Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, *
fortika turo kontraŭ malamiko.

Lasu min loĝi eterne en Via tendo, *
havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. ¶

Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; *
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, *
ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

Li restu eterne antaŭ Dio; *
boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, *
plenumante miajn promesojn ĉiutage. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 64 (63)


Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶

Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,

kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?

Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶

Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.

Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.

La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.