Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jes, bona estas Dio por Izrael,
por tiuj, kiuj havas puran koron. (P. T. Haleluja.)

Unua Psalmo – Psa 73 (72), 1-12


(Jes, bona estas Dio por Izrael, *
por tiuj, kiuj havas puran koron.)

Sed mi – apenaŭ ne fal-ŝanceliĝis miaj piedoj, *
preskaŭ elglitis miaj paŝoj.

Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, *
vidante la bon-staton de la malvirtuloj. ¶

Ĉar ili ne havas suferojn de morto, *
kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, *
kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

Tial ilian kolon ĉirkaŭ-volvis fiereco, *
kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, *
super-bordiĝis en ilia koro la intencoj.

Ili mokas, / ili parolas malbon-intence pri premado; *
ili parolas de alte.

Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, *
kaj ilia lango promenas sur la tero.

Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, *
kaj ili akvon ĉerpas abunde.

Kaj ili diras: Kiel Dio scias? *
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?

Jen tiuj estas malvirtuloj, / kaj ili estas feliĉuloj de la mondo *
kaj atingis riĉecon! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jes, bona estas Dio por Izrael,
por tiuj, kiuj havas puran koron. (P. T. Haleluja.)

Dua Antifono


¶ La ridado de la fieruloj turniĝos en ploron,
kaj ilia ĝojo en malĝojon. – kp. Jak 4, 9

Dua Psalmo – Psa 73 (72), 13-22


Nur vane mi purigis mian koron *
kaj lavis per sen-kulpeco miajn manojn,

kaj mi turmentiĝadis ĉiutage *
kaj mi suferas punon ĉiu-matene!

Se mi intencus paroli kiel ili, *
tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.

Mi meditis, por kompreni ĉi tion; *
sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,

ĝis mi venis en la sanktejon de Dio *
kaj ekkomprenis la finon de tio. ¶

Vi starigas ilin sur glitiga loko; / kaj Vi ĵetas ilin en pereon. *
Kiel momente ili ruiniĝis!

Pereis, malaperis *
de subita teruro!

Simile al sonĝo post la vekiĝo, / Vi, ho mia Sinjoro, *
en kolero tute sen-signifigas ilian bildon.

Kiam bolis mia koro *
kaj turmentiĝis mia internaĵo,

tiam mi estis sen-klerulo kaj mi ne komprenis; *
mi estis kiel bruto antaŭ Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La ridado de la fieruloj turniĝos en ploron,
kaj ilia ĝojo en malĝojon. – kp. Jak 4, 9

Tria Antifono


¶ Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio. (P. T. Haleluja.)

Tria Psalmo – Psa 73 (72), 23-28


Sed mi ĉiam estas apud Vi; *
Vi tenas min je la dekstra mano.

Per Via konsilo Vi min kondukas, *
kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

Kiu estas por mi en la ĉielo? *
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; *
sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. ¶

Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; *
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.

Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; / sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, *
por rakonti ĉiujn Viajn farojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio. (P. T. Haleluja.)

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.

PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.