Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 145-152 (Kof)


Mi vokas el la tuta koro; / aŭskultu min, ho Eternulo; *
mi plenumos Viajn leĝojn.

Mi vokas al Vi; savu min, *
kaj mi konservos Viajn decidojn. ¶

Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas; *
Vian vorton mi fidas.

Antaŭ la noktaj gardo-partoj miaj okuloj vekiĝas, *
por ke mi meditu pri Via vorto. ¶

Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi.

Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; *
malproksimaj ili estas de Via leĝo. ¶

Proksima Vi estas, ho Eternulo; *
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

De longe mi scias pri Viaj decidoj, *
ke Vi fiksis ilin por ĉiam. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 94 (93), 1-11


Dio de venĝo, ho Eternulo, *
Dio de venĝo, aperu!

Leviĝu, Juĝanto de la tero; *
redonu la meritaĵon al la fieruloj. ¶

Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, *
kiel longe la malvirtuloj triumfos?

Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; *
fanfaronas ĉiuj malbon-aguloj.

Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, *
kaj Vian heredon ili turmentas.

Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, *
kaj orfojn ili buĉas.

Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, *
kaj la Dio de Jakob ne scias. ¶

Komprenu, sen-prudentuloj en la popolo; *
kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?

Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? *
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, *
kiu instruas al homo scion?

La Eternulo scias la pensojn de homo, *
ke ili estas vantaj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 94 (93), 12-23


Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, *
kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,

por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, *
ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, *
kaj Sian heredon Li ne forlasos.

Ĉar juĝo revenos al vero, *
kaj ĝin sekvos ĉiuj virt-koruloj. ¶

Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? *
Kiu staras apud mi kontraŭ malbon-aguloj?

Se la Eternulo ne estus mia helpanto, *
mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, *
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, *
Viaj konsoloj karesas mian animon. ¶

Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, *
kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?

Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, *
kaj sangon senkulpan ili akuzas.

Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; *
kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

Kaj Li redonos al ili por iliaj malbon-agoj, / kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; *
ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.