Horo de la Legaĵoj
Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo > Horo de la Legaĵoj
Stato:
MALFERMO
Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.
HIMNO
kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Ne ilia brako helpis ilin;
sed nur Via dekstra mano kaj Via brako
kaj la lumo de Via vizaĝo. (P. T. Haleluja.)
Unua Psalmo – Psa 44 (43), 2-9
Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, *
niaj patroj rakontis al ni,
kion Vi faris en iliaj tagoj, *
en tempo antikva.
Vi per Via mano forpelis popolojn, *
kaj ilin Vi enloĝigis;
popolojn Vi pereigis, *
kaj ilin Vi vastigis.
Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, *
kaj ne ilia brako helpis ilin;
sed nur Via dekstra mano kaj Via brako / kaj la lumo de Via vizaĝo, *
ĉar Vi ilin favoris. ¶
Vi estas mia Reĝo, ho Dio; *
disponu helpon al Jakob.
Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; *
per Via nomo ni pied-premos niajn kontraŭ-batalantojn.
Ĉar ne mian paf-arkon mi fidas, *
mia glavo min ne helpos.
Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, *
kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
Dion ni gloros ĉiutage, *
kaj Vian nomon ni dankos eterne. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Ne ilia brako helpis ilin;
sed nur Via dekstra mano kaj Via brako
kaj la lumo de Via vizaĝo. (P. T. Haleluja.)
Dua Antifono
¶ Se vi revenos al la Eternulo,
Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon. (P. T. Haleluja.) – el 2 Kro 30, 9
Dua Psalmo – Psa 44 (43), 10-17
Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, *
kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
Vi devigas nin for-kuri de nia malamiko, *
ke niaj malamantoj nin prirabu;
Vi fordonas nin por for-manĝo, kiel ŝafojn, *
kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
Vi vendis Vian popolon por nenio, *
kaj prenis por ili nenian prezon;
Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, *
mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, *
ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, *
kaj honto kovras mian vizaĝon,
pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, *
antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Se vi revenos al la Eternulo,
Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon. (P. T. Haleluja.) – el 2 Kro 30, 9
Tria Antifono
¶ Leviĝu;
ne forpuŝu por ĉiam.
Tria Psalmo – Psa 44 (43), 18-27
Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, *
kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
Ne retiriĝis nia koro, *
kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj *
kaj kovris nin per ombro de morto,
tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio *
kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
Ĉu Dio tion ne trovus? *
Li ja scias la sekretojn de la koro.
Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; *
oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. ¶
Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? *
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, *
forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; *
nia korpo kliniĝis al la tero.
Leviĝu; helpu *
kaj savu nin pro Via boneco. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Leviĝu;
ne forpuŝu por ĉiam.
VERSIKLO
kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo
VORTO DE DIO
Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.
PREĜO
kiel en la koncerna tago
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.