Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Niaj patroj rakontis al ni la gloron de la Eternulo,
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. (P. T. Haleluja.)

Unua Psalmo – Psa 78 (77), 1-16


Atentu, ho mia popolo, mian instruon; *
klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.

Mi malfermos per sentenco mian buŝon; *
mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, / kion rakontis al ni niaj patroj, *
tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj,

rakontante al venonta generacio *
la gloron de la Eternulo,

kaj Lian potencon, *
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

Li starigis ateston en Jakob, *
kaj en Izrael Li fiksis leĝon,

pri kiu Li ordonis al niaj patroj, *
ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,

por ke sciu estonta generacio, / la infanoj, kiuj naskiĝos, *
ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.

Ili metu sian fidon sur Dion, / kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, *
kaj ili plenumu Liajn ordonojn;

kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, *
generacio ribela kaj perfida,

generacio, kiu ne estis firma per sia koro, *
nek fidela al Dio per sia spirito. ¶

La filoj de Efraim, / armitaj, portantaj paf-arkon, *
turniĝis malantaŭen en tago de batalo;

ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, *
kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

kaj ili forgesis Liajn farojn, *
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. ¶

Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn *
en la lando Egipta, sur la kampo Coan.

Li fendis la maron kaj pasigis ilin, *
kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;

kaj Li kondukis ilin tage en nubo *
kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

Li fendis ŝtonojn en la dezerto, *
kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;

Li eligis riveretojn el roko, *
kaj fluigis akvon kiel riverojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Niaj patroj rakontis al ni la gloron de la Eternulo,
kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. (P. T. Haleluja.)

Dua Antifono


¶ Ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;
kaj ĉiuj trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis. (P. T. Haleluja.) – el 1 Kor 10, 3-4

Dua Psalmo – Psa 78 (77), 17-31


Sed ili plue pekis antaŭ Li, *
ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

kaj ili incitis Dion en sia koro, *
petante manĝon pro sia kaprico;

kaj ili parolis kontraŭ Dio, *
kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

Jen Li frapis rokon, *
kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:

Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? *
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo? ¶

Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; / kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, *
kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;

ĉar ili ne kredis je Dio *
kaj ne fidis Lian savon.

Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, *
kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;

kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, *
kaj Li donis al ili ĉielan grenon.

Panon de potenculoj ĉiu manĝis; *
Li sendis al ili manĝon satege.

Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, *
kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;

kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, *
kaj flugilajn birdojn kiel apud-maran sablon;

kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, *
ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.

Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; *
kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. ¶

Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron / kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo, *
la kolero de Dio venis sur ilin

kaj mortigis la plej eminentajn el ili, *
kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;
kaj ĉiuj trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis. (P. T. Haleluja.) – el 1 Kor 10, 3-4

Tria Antifono


¶ Ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo
kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. (P. T. Haleluja.)

Tria Psalmo – Psa 78 (77), 32-39


Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis *
kaj ne kredis je Liaj mirakloj.

Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco *
kaj iliajn jarojn en teruro. ¶

Kiam Li estis mortiganta ilin, / tiam ili Lin ek-serĉis, *
returniĝis kaj fervore vokis Dion;

kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo *
kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

Sed ili flatis al Li per sia buŝo, *
kaj per sia lango ili mensogis al Li;

ĉar ilia koro ne estis firma al Li, *
kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

Tamen Li, favor-kora, pardonas pekon, *
kaj Li ne pereigas,

kaj Li ofte for-klinis Sian koleron, *
kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, *
vento, kiu iras kaj ne revenas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo
kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. (P. T. Haleluja.)

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.

PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.