Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 161-168 (Ŝin)


Viaj Princoj persekutas min senkaŭze; *
sed Vian vorton timas mia koro.

Mi ĝojas pri Via vorto, *
kiel ricevinto de granda akiro. ¶

Malveron mi malamas kaj abomenas; *
Vian instruon mi amas.

Sep-foje ĉiutage mi Vin gloras *
por Viaj justaj juĝoj. ¶

Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; *
kaj ili ne falpuŝiĝas.

Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, *
Viajn ordonojn mi plenumas. ¶

Mia animo observas Viajn decidojn, *
kaj mi ilin forte amas.

Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, *
ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 133 (132)


Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, *
se fratoj vivas kune!

Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, *
kaj defluas sur la randon de lia vesto;

kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas *
sur la montojn de Cion;

ĉar tie la Eternulo donas la benon, *
vivon por eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 140 (139), 2-9.13-14


Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, *
gardu min kontraŭ perfortulo;

kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, *
ĉiutage kaŭzas militojn;

kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; *
veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. ¶

Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, / gardu min kontraŭ perfortuloj, *
kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, / ili etendis reton ĉe la vojo, *
implikilon ili metis por mi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; *
atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.

Ho Eternulo, mia Sinjoro, / forto de mia savo, *
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, / lian intencon ne efektivigu, *
ke ili ne fieriĝu. ¶

Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, *
la rajton de malriĉuloj.

Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; *
piuloj restos antaŭ Via vizaĝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.