Gradualpsalmoj


Breviero > Gradualpsalmoj
Stato:


Dek kvin psalmoj, nome Psa 120 (119) ĝis Psa 134 (133), havas la subtitolon «Kanto de Suprenirado». Oni nomas ilin «Gradualpsalmoj».
La unuaj naŭ servas kiel komplementaj aŭ anstataŭigaj psalmoj por la Meza Horo.
Kvankam oni trovas ilin jam en la ĝusta loko en la Ordinaraj Partoj, ili ĉi tie denove aperas, sed, kontraste al la Roma Breviero, kune kun la ceteraj ses.


► ANTAŬ-TAGMEZE


Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

► TAGMEZE


Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

► POST-TAGMEZE


Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

► LA CETERAJ


Psa 129 (128), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Multe oni afliktis min de post mia juneco, diras Izrael, / multe oni afliktis min de post mia juneco, *
sed oni min ne pereigis.

Sur mia dorso plugis plugistoj, *
faris siajn sulkojn longaj.

La Eternulo estas justa; *
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. ¶

Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen *
ĉiuj malamantoj de Cion.

Ili estu kiel tegmenta herbo, *
kiu for-velkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;

per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon *
nek garbiganto sian baskon.

Kaj la preter-irantoj ne diros: / Beno de la Eternulo estu al vi, *
ni benas vin per la nomo de la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 130 (129), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 131 (130), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, *
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj.

Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj *
kaj neatingeblaj por mi. ¶

Mi trankviligis *
kaj kvietigis mian animon.

Kiel infano for-metita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano demamigita, *
tiel estas en mi mia animo. ¶

Ho Izrael, fidu la Eternulon, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 132 (131), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Rememoru, ho Eternulo, *
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;

ke li ĵuris al la Eternulo, *
kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, *
mi ne supren-iros sur la liton, pretigitan por mi;

mi ne donos dormon al miaj okuloj, *
nek dormeton al mia palpebroj,

ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, *
loĝejon por la Potenculo de Jakob. ¶

Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; *
ni ĝin trovis sur arbara kampo.

Ni iru en Lian loĝejon, *
ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, *
Vi kaj la kesto de Via potenco.

Viaj pastroj vestiĝu per justeco, *
kaj Viaj fideluloj triumfu. ¶

Pro David, Via sklavo, *
ne for-turnu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶

La Eternulo ĵuris al David veron, *
kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:

Frukton de via ventro *
Mi sidigos sur via trono. ¶

Se viaj filoj observos Mian interligon *
kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,

tiam ankaŭ iliaj filoj *
eterne sidos sur via trono. ¶

Ĉar la Eternulo elektis Cionon, *
kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; *
ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. ¶

Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, *
ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.

Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; *
kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. ¶

Tie Mi elkreskigos kornon al David, *
tie Mi aranĝos lumilon por Mia sankt-oleito.

Liajn malamikojn Mi kovros per honto; *
sed sur li brilos lia krono. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 133 (132), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, *
se fratoj vivas kune!

Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, *
kaj defluas sur la randon de lia vesto;

kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas *
sur la montojn de Cion;

ĉar tie la Eternulo donas la benon, *
vivon por eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 134 (133), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Nun benu la Eternulon, *
ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

kiuj en la noktoj *
staras en la domo de la Eternulo.

Levu la manojn al la sanktejo, *
kaj benu la Eternulon.

El Cion benu vin la Eternulo, *
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.