Vespera Laŭdo (1+2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Festociklo > Advento ĝis la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Vespera Laŭdo (1+2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Conditor alme siderum


Vi, kies verk' la univers',
de l' Viaj Vi eterna lum',
de ĉiuj, Kristo, Vi Savant':
Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Kompata pri l' pere-danĝer'
pri l' mort-destino de l' eon',
la mondon lacan savis Vi,
rimedon donis kontraŭ pun'.

Dum mond' sin turnis al vesper',
Vi, kvazaŭ sun' el sia tend',
eliris el la pura ĉel'
de l' virgulino kaj patrin'.

Pro Via forto kaj potenc'
genue ĉiu klinas sin,
enĉielul' kaj surterul',
Vin konfesante kun humil'.

Vin, Sankta, fide petas ni,
juĝant' venonta de l' eon':
De ni retenu en ĉi temp'
l' obusojn de la malamik'.

Al Vi, fidela reĝo, Krist',
al Via Patro estu glor',
kaj al la parakleta Spir',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Kempten, ĉ. 1000 • E: Albrecht Kronenberger 1999 • 2001 en ADORU 188