Meza Horo
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Festociklo > Advento ĝis la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Meza Horo
Stato:
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.
► ANTAŬ-TAGMEZE
HIMNO
Nunc, Sancte, nobis Spiritus
Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.
Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.
La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.
latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004
PSALMODIO
Ununura Antifono
Profetoj anoncis:
Naskiĝos la Savanto
el Maria, la Virgulino. – kp. Jes 7, 14
► TAGMEZE
HIMNO
Rector potens, verax Deus
De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.
Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.
Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.
latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003
PSALMODIO
Ununura Antifono
La anĝelo Gabrielo diris al Maria:
Saluton al vi la grace favorita,
la Eternulo estas kun vi. –
Benata vi estas inter virinoj. – kp. Luk 1, 27-28. 42
► POST-TAGMEZE
HIMNO
Rerum, Deus, tenax vigor
La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.
La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.
Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.
latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio
PSALMODIO
Ununura Antifono
Maria diris:
Kia povas esti tiu saluto?
Maltrankviliĝas mia animo:
Reĝon mi naskos,
tamen ne difektiĝos mia virgeco. – kp. Luk 1, 29