Mardo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Mardo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo,

rektigu en la stepo irejon por nia Dio. – Jes 40,3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 2, 6-22; 4, 2-6


El la libro Jesaja

Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj. Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj. Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.

Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin. Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco.

La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita; kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan; kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj; kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro; kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj.

Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. La idoloj estos tute neniigitaj. Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.

En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado; por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.

Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?

En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael. Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem, se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de fajro.

Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo. Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.

Unua Responsorio


La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. – Jes 2, 11; el Mat 24, 30

Dua Legaĵo – Gregorio el Nacianco


El prediko de la sankta episkopo Gregorio el Nacianco

Admirinda ŝanĝo

La Filo de Dio, vivinta antaŭ jarcentoj, nevidebla, senfina, senkorpa, komenco de ĉiuj komencoj, lumo de lumo, fonto de vivo kaj senmorteco, rebrilo de prabildo, ne ŝanĝebla sigelo, iam fidela bildo, vorto kaj saĝeco de la Patro - Li descendas al sia bildo, kaj pro nia korpo Li prenas korpon, pro nia animo Li kuniĝas kun racia animo, por ke Li purigu la similon per la similo. Li akceptas ĉion homan escepte de peko. Koncipita en la Virgulino, kies animon kaj korpon la Sankta Spirito antaŭe sanktigis, ĉar estis necese glorigi la naskiĝon kaj samtempe honorigi la virgecon. Dio aperis en la homa formo, en la unueco de du kontraŭecoj, nome de la Dia kaj de la homa naturoj. La unua donis la diecon, la dua ĝin ricevis.

Tiu, kiu riĉigas aliulojn, mem fariĝas povra; Li akceptas la povrecon de mia korpo, por ke mi akiru la riĉecon de Lia Dia vivo. [kp. 2 Kor 8,9] Tiu, kiu estas plena, rezignas je ĉio. Por mallonga tempo li rezignas je sia gloro, por ke mi riĉiĝu per Lia pleneco. [kp. Flp 2,7; Joh 1,6] Jen kia abismo de lia boneco! Jen kia mistero de la savo por mi! Mi ricevis la bildon de Dio, sed mi ne gardis ĝin. Li akceptis mian korpon por savi sian bildon en mi kaj akiri senmortecon por mia korpo. Li faris kun ni novan interligon pli admirindan ol estis la unua.

Necesis al Dio preni la homan naturon kaj per tio sanktigi la homon. Dio tiamaniere decidis venki la tiranon, liberigi nin kaj alkonduki nin al si per sia Filo. Kristo faras tion pro la gloro de la Patro, al kiu Li tute submetiĝas.

Li, la bona Paŝtisto, oferis sian vivon por savi la ŝafojn erar-vagantajn [Joh 10,11] serĉante ilin tra montoj kaj montetoj, sur kiuj vi alportadis viajn oferojn al idoloj. [kp. Hoŝ 4,13] Trovinte la perditan ŝafon Li prenis ĝin sur siajn ŝultrojn, sur kiuj Li portis la krucon, kaj alportis ĝin al la eterna vivo. Post la lampo de la Antaŭulo [kp. Joh 5,35] sekvas lumo, la plej bela, post la voĉo venas la Vorto, [kp. Jes 40,3] post la svatisto la Fianĉo, [Joh 3,29] kiu preparadas al la Sinjoro elstaran popolon [Joh 3,29] purigante ĝin per akvo, por ke ĝi povu akcepti la Sanktan Spiriton. Ni ja bezonis Dion, kiu akceptis la homan korpon kaj mortis, por ke ni povu vivi. Ni mortis kun Li, por esti purigitaj. Ni reviviĝis kun Li, ĉar ni mortis kun Li. Kun Li ni estas glorigitaj, ĉar kun Li ni reviviĝis.

Originala teksto: Gregorio el Nacianco († 390): Oratio 45, cap. 9, n. 22.26.28; en: Patrologia Græca 36, 634-635. 654. 658-659. 662 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 11-12

Dua Responsorio


Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, Dio sendis Sian propran Filon en simileco de peka karno,

por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo. – Gal 4, 4-5; Efe 2, 4; Rom 8, 3

PREĜO


Ni preĝu.
Estu favora, Dio, al ni, kiuj petegas el niaj afliktoj.
Helpu al ni.
Konsolu nin per la atendo de Via Filo,
por ke ne kontaĝu nin malnova kulpo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gen 49, 10


Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj,
ĝis venos paco
kaj al li humiliĝos la popoloj.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj.
Plena estos la tuta tero de la gloro de la Eternulo.
Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio. – kp. Jes 11, 1; Luk 3, 6

PREĜADO


Petoj


Deus Pater omnípotens íterum manum suam exténdet ad possidéndum resíduum pópuli sui. Proínde eum rogémus: Advéniat regnum tuum, Dómine.

Concéde, Dómine, ut faciámus fructus dignos pæniténtiæ,
—ad accipiéndum regnum tuum, quod prope est.

Para, Dómine, viam in córdibus nostris Verbo tuo ventúro,
—ut eius glória in nobis revelétur.

Humília montes supérbiæ nostræ,
—exálta valles infirmitátis nostræ.

Murum ódii evérte, natiónes dividéntem,
—et vias concórdiæ fac homínibus planas.


¶ Venu Via regno.

Patro nia

Preĝo


Estu favora, Dio, al ni, kiuj petegas el niaj afliktoj.
Helpu al ni.
Konsolu nin per la atendo de Via Filo,
por ke ne kontaĝu nin malnova kulpo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 5


Jen venos tempo, diras la Eternulo,
kaj Mi aperigos de David markoton virtan,
kaj ekregos reĝo,
kaj li estos prudenta,
kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 6


En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere;
kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:
La Eternulo estas nia justeco.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 34, 15-16


Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos,
la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos;
sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos;
Mi paŝtos kun justeco.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Estu favora, Dio, al ni, kiuj petegas el niaj afliktoj.
Helpu al ni.
Konsolu nin per la atendo de Via Filo,
por ke ne kontaĝu nin malnova kulpo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Kor 1, 7b-9


Ni atendas la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino,
por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Dio,
per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla;
voku Lin, dum Li estas proksime.
Haleluja. – Jes 55, 6

PREĜADO


Petoj


Verbum ætérnum per velámen carnis suæ osténdit viam novam et vivéntem ad cæléste sanctuárium. Humíliter ab eo petámus: Veni et salva nos, Dómine

Deus, in quo vívimus, movémur et sumus,
—veni et revéla nobis quod sumus genus tuum.

Tu, qui non longe es ab unoquóque nostrum,
—teípsum cítius osténde ómnibus quæréntibus te.

Pater páuperum et consolátor afllictórum,
—da libertátem captívis et mæstis lætítiam.

Tu, qui mortem odísti, sed vitam díligis,
—nos et omnes defúnctos ab ætérna morte líbera.


¶ Venu, Dio, kaj savu nin.

Patro nia

Preĝo


Estu favora, Dio, al ni, kiuj petegas el niaj afliktoj.
Helpu al ni.
Konsolu nin per la atendo de Via Filo,
por ke ne kontaĝu nin malnova kulpo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.