Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj,

kaj sciigu ĝin al la malproksimaj insuloj. – kp. Jer 31, 10

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 16, 1-5; 17, 4-8


El la libro Jesaja

Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion. Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon.

Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton. Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando. Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco [en la tendo de David] sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos. Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim. Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.

En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael. Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

Unua Responsorio


Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero. Kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.

Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero. Kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.

Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

Kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero. Kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco. – el Jer 23, 15.16; Jes 16, 5

Dua Legaĵo – Efraimo


El komentario de la sankta diakono Efraimo pri la libro Diatessaron

Viglu, Li denove venos

Por malebligi al la disĉiploj demandi pri la momento de sia fina alveno Kristo diris: «Pri tiu horo neniu scias, nek la anĝeloj, nek la Filo. [Mat 24,36] Ne apartenas al vi do koni la tempojn aŭ la momentojn.» [Ago 1,7] Li do sekretigis tion, por ke ni ĉiuj estu viglaj kaj pensu, ke tio povas okazi dum nia vivo. Se Li estus malkaŝinta la momenton de sia alveno, la alveno mem perdus sian forton. La nacioj kaj la epokoj, en kiuj Li aperos, ne sopir-plene atendus Lin. Li ja diris, ke Li alvenos,[kp. Mat 24,3a] sed ne malkaŝis la tempon kaj la horon. Tial la generacioj de ĉiuj epokoj atendas Lin ĝis nun kun arda koro.

Kvankam la Sinjoro fiksis la antaŭsignojn de sia alveno, la tempo kaj horo restas entute nekonata. Tiuj antaŭsignoj parte efektiviĝis, parte jam forpasis aŭ parte daŭras ĝis hodiaŭ.

Lia lasta alveno similos la unuan.

Kiel la justuloj kaj la profetoj atendis Lin [kp. Mat 13,17] konjektinte, ke tio realiĝos dum ilia vivo, tiel ankaŭ la kredantoj sopiras bonvenigi Lin en la nunaj tagoj. Sed Li ne revelaciis la horon de sia alveno. Tiu decido efektiviĝis tiucele, ke neniu pensu, ke devus submetiĝi al la sorto aŭ horo Tiu, al kiu estas submetitaj la mezuroj kaj tempoj. Kiamaniere povus esti kaŝita io ajn al Tiu, kiu mem klarigis la antaŭsignojn de sia alveno? Per tiuj vortoj Li atentigis pri siaj antaŭsignoj tiucele, ke ĉiuj generacioj kaj tempoj supozu, ke Lia alveno efektiviĝos dum ilia tempo.

Viglu.

Kiam la korpo dormas, la naturo superregas nin, kaj nia agado ne dependos de nia volo. Ĉio poste realiĝas pere de la naturo. Kiam la animon superregas profunda dormo, ekzemple iu deprimo aŭ tristeco, tiam la malamiko povas superregi la animon. Poste realiĝas tio, kion ni ne intencas. La forto regas la naturon, la malamiko la animon.

Do la vigleco, kiun ordonis la Sinjoro, validas por ambaŭ partoj de la homo: por la korpo, por ŝirmi ĝin kontraŭ la dormemo, por la animo, por gardi ĝin kontraŭ inerteco kaj malkuraĝo, kiel diras la sankta Biblio: «Viglu, vi justuloj!» [kp. 1 Kor 15,34] kaj: «Mi vekiĝis kaj mi estas senĉese ĉe vi» [Psa 139,18 (Vg)] kaj ankaŭ: «Ne malfortiĝu! Estante en servado ni ne malintensiĝas.» [kp. 2 Kor 4,1]

Originala teksto: Efraimo († 373): Commentarium in Diatessaron, ĉap. 18, 15-17; en: Sources chrétiennes 121, 325-328 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 16-17

Dua Responsorio


Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David. Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.

Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David. Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.

Ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos.

Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David. Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj. – Jes 55, 3-4; Ago 28, 28

PREĜO


Ni preĝu.
Veku, Dio, Vian forton,
kaj venu por helpi nin kun Via granda potenco.
La savon, kiun niaj pekoj malhelpas, Vi per Via graco rapidigu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 45, 8


Gutigu, ho ĉielo, de supre,
kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon,
kaj virto kune elkresku.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mi atendas la Eternulon, mian Savanton,
kaj mi esperas al Li, dum Li estas proksima.
Haleluja. – laŭ Jes 8, 17

PREĜADO


Petoj


Christum, sapiéntiam et virtútem Dei, cuius delíciæ esse cum fíliis hóminum, fidénter exorémus: Prope nobis esto, Dómine.

Dómine Iesu Christe, qui vocásti nos in regnum claritátis tuæ,
—fac ut ambulémus digne Deo per ómnia placéntes.

Tu, qui mundo ignótus stas in médio nostri,
—homínibus manifésta vultum tuum.

Tu, qui própior es nobis quam nosmetípsi,
—confírma in córdibus nostris fidúciam et spem salútis.

Tu, qui es fons sanctitátis,
—serva nos sanctos et immaculátos in diem advéntus tui.


¶ Estu, Sinjoro, al ni proksima.

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, Vian forton,
kaj venu por helpi nin kun Via granda potenco.
La savon, kiun niaj pekoj malhelpas, Vi per Via graco rapidigu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 5, 3-4a


Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo,
kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio,
kaj tiuj konvertiĝos;
ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Ĥag 2, 6b.9


Pasos malmulte da tempo,
kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron.
La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa,
kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Mal 3, 20-21b


Por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco,
kaj sanigo estos en ĝiaj radioj,
kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Veku, Dio, Vian forton,
kaj venu por helpi nin kun Via granda potenco.
La savon, kiun niaj pekoj malhelpas, Vi per Via graco rapidigu.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Psa 80, 3


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 7-8.9b


Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro.
Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi,
ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn;
ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
Jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Benata vi estas inter virinoj,
kaj benata estas la frukto de via ventro. – el Luk 1, 42

PREĜADO


Petoj


Fratres caríssimi, Christum, lucem magnam, implorémus, quam prophétæ habitántibus in umbra mortis promisérunt, et acclamémus: Veni, Dómine Iesu.

O Verbum Dei, quod ab inítio ómnia creásti, et in novíssimis diébus natúram nostram assumpsísti,
—veni et salva nos a morte.

Lumen verum, omnem hóminem illúminans,
—veni et díssipa ténebras ignorántiæ nostræ.

Fili unigénite, qui es in sinu Patris,
—veni et enárra nobis benevoléntiam Dei.

Christe Iesu, qui ut Fílius hóminis ad nos venísti,
—te recipiéntes fílios Dei éffice.

Qui áperis portas ómnium cárcerum,
—in cenáculum nuptiárum eos admítte, qui ad iánuas mendícant.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, Vian forton,
kaj venu por helpi nin kun Via granda potenco.
La savon, kiun niaj pekoj malhelpas, Vi per Via graco rapidigu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3