Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Vendredo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,

Via helpo, konforme al Via vorto. – kp. Psa 119, 41

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 19, 16-24


El la libro Jesaja

En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi. Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.

En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.

En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo; kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.

En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj. En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.

Unua Responsorio


La Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

La Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio;

faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. – Jes 19, 21; Luk 13, 29

Dua Legaĵo – Anselmo el Canterbury


El la libro «Proslogion» de la sankta episkopo Anselmo el Kanterburo

Sopiro rigardi Dion

Nun, ho hometo, lasu iomete viajn interesojn kaj kaŝiĝu por momento antaŭ viaj ekscititaj pensoj! Forĵetu viajn pezigajn zorgojn kaj liberigu viajn lacigajn streĉojn. Dediĉu vin iom al Dio kaj ripozu kelke da tempo en Li.

Eniru en la ĉambron de via koro, eksigu el ĝi ĉion krom Dio kaj krom tio, kio helpas trovi Lin. Fermu la pordon kaj serĉu Lin. Poste, ho mia tuta koro, diru al Dio: Mi serĉas Vian vizaĝon: «Sinjoro, mi serĉas Vian vizaĝon.» [Psa 27,8]

Nun, Sinjoro, mia Dio, instruu mian koron, kie kaj kiamaniere mi devas serĉi Vin, kie kaj kiamaniere mi trovos Vin.

Sinjoro, se Vi ne ĉeestas, kie mi devas Vin, ne ĉeestantan, serĉi? Se Vi estas ĉie, kial mi ne vidas Vin ĉe mi? Vi certe loĝas en nealirebla lumo. Sed kie estas tiu nealirebla lumo, [kp. 1 Tim 6,16] kaj kiamaniere mi sukcesos veni al ĝi? Kiu gvidos kaj kondukos min al ĝi, por ke mi povu vidi Vin en ĝi? Poste, laŭ kiaj signoj kaj formoj Vi estas serĉenda? Mi vidis Vin neniam, Sinjoro, mia Dio. Mi ne konas Vian vizaĝon.

Plej alta Sinjoro, kion faru tiu ekzilito, kiu estas for de Vi? Kion faru Via servanto, turmentita per Via amo, troviĝanta tiel malproksime de Via vizaĝo? Li sopiregas vidi Vin, kaj Via vizaĝo estas for de li. Li sopiras veni al Vi, kaj Via loĝloko estas ne al-irebla. Li volas trovi Vin, kaj li ne scias, kie Vi loĝas. Li emas serĉi Vin, sed li ne konas Vian vizaĝon.

Sinjoro, Vi estas mia Dio, mia Sinjoro, [kp. Joh 20,18] kaj neniam mi vidis Vin. Vi kreis min kaj renovigis min kaj donacis al mi ĉion, kion mi havas, sed mi ĝis nun ne konas Vin. Kaj fine: mi estas kreita, por ke mi vidu Vin, sed mi ne faris ĝis nun tion, pro kio mi estas kreita.

Sinjoro mia, kiom longe ankoraŭ? «Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?» [Psa 13,2] Kiam Vi ekrigardos nin kaj elaŭdos nin? Kiam Vi donos lumon al niaj okuloj kaj montros Vian vizaĝon? Kiam Vi donos al ni Vin mem?

Ekrigardu nin, ho Sinjoro, elaŭdu kaj iluminu nin, montru al ni Vin mem. Revenu al ni, por ke ni fartu bone, ĉar sen Vi ni fartas malbone. Kompatu nin en niaj klopodoj kaj penadoj veni al Vi. Ĉar sen Vi ni faros nenion.

Instruu min serĉadi Vin kaj montru Vin al mi, kiu serĉas Vin; ĉar mi eĉ serĉi Vin ne scias, se Vi ne instruos min fari tion. Mi eĉ ne trovos Vin, se Vi ne montriĝos al mi. Faru, ke mi serĉu Vin kun sopiro kaj ke mi sopiru Vin serĉante Vin. Faru, ke mi trovu Vin per amo kaj ke mi amu Vin trovinte Vin.

Originala teksto: Anselmus Cantuariensis († 1109): Proslogion, ĉap. 1; en: Opera omnia, edit. Schmitt, vol. 1, Seccovii 1938, 97-100 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 19-20

Dua Responsorio


Ni ne foriros de Vi. Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon, ho Eternulo. Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj.

Ni ne foriros de Vi. Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon, ho Eternulo. Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj.

Memoru nin, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; sendu al ni Vian savon.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni ne foriros de Vi. Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon, ho Eternulo. Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj. – el Psa 80, 19-20; 106, 4

PREĜO


Ni preĝu.
Veku, Dio, Vian forton, kaj venu,
por ke ni povu sub Via protekto eskapi la minacon de niaj pekoj
kaj en Via libero esti savitaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jer 30, 18a.21-22


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob.
Kaj ilia potenculo estos el ili mem,
kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo;
Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi;
ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vidu, venos la Eternulo.
Venos homo el la domo de Davido
por sidi sur la trono.
Haleluja. – kp, Zeĥ 14, 5; Mat 19, 28

PREĜADO


Petoj


Deus Pater glóriam suam per Fílium homínibus revelándam decrévit. Ideo festíve acclamémus: Glorificétur nomen tuum, Dómine.

Fac ut discámus, Dómine, nos ínvicem suscípere,
—sicut et Christus suscépit nos in honórem Dei.

Reple nos omni gáudio et pace in credéndo,
—ut ambulémus in spe et virtúte Spíritus Sancti.

Omnibus súbveni, Dómine, secúndum multitúdinem miseratiónum tuárum,
—óbviam fias illis qui, licet ínscii, te exspéctant.

Qui vocas et sanctíficas eléctos,
—nos peccatóres coronándos beatitúdine ætérna sustólle.


¶ Via nomo, Dio, esto glorata.

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, Vian forton, kaj venu,
por ke ni povu sub Via protekto eskapi la minacon de niaj pekoj
kaj en Via libero esti savitaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 29, 11.13


Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin,
diras la Eternulo,
intencojn al bono kaj ne al malbono,
por doni al vi estontecon kaj esperon.
Vi serĉos Min, kaj trovos,
se vi serĉos Min per via tuta koro.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 30, 18a


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob,
kaj liajn loĝejojn Mi kompatos.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 3, 5-6a


Ne memoru la misfarojn de niaj patroj,
sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon.
Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Veku, Dio, Vian forton, kaj venu,
por ke ni povu sub Via protekto eskapi la minacon de niaj pekoj
kaj en Via libero esti savitaj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Psa 80, 3


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 3, 8b-9


Ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj,
kaj mil jaroj kiel unu tago.
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso,
kiel iuj malrapidecon kalkulas;
sed paciencas al vi,
volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
Li venos, kaj savos sian popolon. – kp. Hoŝ 11, 1

PREĜADO


Petoj


Pastórem et epíscopum animárum nostrárum Christum fidénter invocémus: Benígne fac, Dómine, in bona voluntáte tua.

Bone Pastor gregis Dei,
—veni ad hómines cunctos in tuam Ecclésiam adunándos.

Súbveni, Dómine, peregrinántis tui pópuli pastóribus,
—ut gregem tuum sédulo pascant donec vénias.

Elige ex nobis præcónes verbi tui,
—ut Evangélium tuum annúntient usque ad extrémum terræ.

Miserére ómnium qui labórant et defíciunt in via,
—fac ut amícum invéniant, qui sibi subvéniat.

Osténde glóriam tuam in páscuis cæléstibus,
—eis qui vocem tuam in hoc sæculo audiérunt.


¶ Bonfaru, Sinjoro, laŭ Via favoro. – kp. Psa 51, 20

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, Vian forton, kaj venu,
por ke ni povu sub Via protekto eskapi la minacon de niaj pekoj
kaj en Via libero esti savitaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 3