Sabato ☐
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Sabato
Psalmoj: Unua Semajno
► HORO DE LA LEGAĴOJ
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VERSIKLO
Li sciigas al Jakob Sian vorton,
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. – Psa 147, 19
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Jes 21, 6-12
El la libro Jesaja
Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento.
Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn; kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
Profetaĵo pri Duma:
Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
Unua Responsorio
La anĝelo forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda. Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj.
La anĝelo forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda. Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj.
Ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn.
Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La anĝelo forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda. Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj. – Jes 19, 21; Luk 13, 29
Dua Legaĵo – Cipriano el Kartago
El traktato de sankta episkopo kaj martiro Cipriano pri la valoro de la pacienco
Nia Sinjoro kaj Instruisto donis al ni la sav-plenan ordonon: «Tiu, kiu eltenos ĝis la fino, estos savita.» [Mat 10,22] Kaj: «Se vi restos en mia vorto, vi estos vere miaj disĉiploj, kaj vi scios la veron kaj la vero vin liberigos.» [Joh 8,31-32]
Fratoj amataj, estas necese elteni kaj persisti, por ke ni atingu la veron kaj la liberecon, se ni jam ricevis la esperon ekkoni tiun veron kaj liberecon. La fakto, ke ni estas kristanoj, rezultas el kredo kaj espero. Por ke la espero kaj la kredo alportu fruktojn, necesa estas pacienco.
Ni ja strebas ne je nuntempa gloro, sed je la estonta, kiel la sankta Paŭlo admonas nin: «Ĉar per espero ni estas savitaj. Sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero. Ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.» [Rom 8,24-25] Ni devas pacience atendi, se ni vere emas, ke en ni realiĝu tio, fare de kio ni komencis ekzisti, kaj ke ni atingu tion, kion - laŭ la Dia revelacio - ni esperas kaj kredas.
Finfine la sama apostolo aliloke admonas al pacienco ĉiujn, kiuj estas justaj, kaj kiuj klopodas multobligi la de Dio luitan bonon, kolektante eternajn trezorojn por la ĉielo: «Tial, laŭ nia oportuna tempo, ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido. Kaj ni ne laciĝu en bonfarado, ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.» [Gal 6,10.9]
Li admonas, ke neniu pro senpacienco senfortiĝu en la laboro, neniu deturniĝu, neniu estu venkita per la tento, neniu ekhaltu duonvoje pro laŭdado kaj glorigado, kaj ke li tiamaniere ne perdu la antaŭajn meritojn pro tio, ke la komencita restas nefinita.
Traktante pri la amo, la apostolo unuigas ĝin kun persisto kaj pacienco: «Amo longe suferas kaj bonfaras, amo ne envias, amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas pri si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ĉion amas, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.» [1 Kor 13,4-5.7] Per tio li manifestas, ke la amo estas kapabla firme persisti, ĉar ĝi scias ĉion suferi.
En alia loko li diras: Kunvivu unu kun alia en la amo «penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligo de la paco.» [Efe 4,3] Li atestas per tio, ke ne estas eble konservi la unuecon kaj la pacon, se la fratoj reciproke ne kunvivas ame kaj ne klopodas konservi la ligon de la konkordo.
Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de bono patientiæ, n. 13 kaj 15; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 406-408 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 21-22
Dua Responsorio
La vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas. Se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos.
La vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas. Se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos.
Ankoraŭ iomete da tempo! La venonto venos. Ne malfruos Lia veno.
Se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas. Se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos. – Ĥab 2, 3; Heb 10, 37
PREĜO
Ni preĝu.
Dio,
Vi sendis Vian ununaskitan Filon en la mondon,
por ke Li liberigu la homaron de la praa peko-stato.
Nin, kiuj devote atendas Vian gracon de supre,
gvidu favore al tiu ĉi libereco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MATENA LAŬDO
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VORTO DE DIO
Legaĵo – Jes 11, 1-3a
Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.
Responsorio
Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.
Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.
Kaj Lia majesto aperos super vi.
Brilos la Eternulo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Ne timu, ho Ciono.
Jen venos via Dio.
Haleluja.
PREĜADO
Petoj
Deum Patrem, qui antíqua dispositióne pópulum suum salváre státuit, orémus dicéntes: Custódi plebem tuam, Dómine.
Deus, qui pópulo tuo germen iustítiæ promisísti,
—custódi sanctitátem Ecclésiæ tuæ.
Inclína cor hóminum, Deus, in verbum tuum,
—et confírma fidéles tuos sine queréla in sanctitáte.
Consérva nos in dilectióne Spíritus tui,
—ut Fílii tui, qui ventúrus est, misericórdiam suscipiámus.
Confírma nos, Deus clementíssime, usque in finem,
—in diem advéntus Dómini Iesu Christi.
¶ Gardu, Dio, Vian popolon.
Patro nia
Preĝo
Dio,
Vi sendis Vian ununaskitan Filon en la mondon,
por ke Li liberigu la homaron de la praa peko-stato.
Nin, kiuj devote atendas Vian gracon de supre,
gvidu favore al tiu ĉi libereco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MEZA HORO
Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.
Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
►► ANTAŬ-TAGMEZE
Legaĵo – Jes 4, 2
En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.
Versiklo
Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,
kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16
►► TAGMEZE
Legaĵo – Jes 4, 3
Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem.
Versiklo
Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;
sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4
►► POST-TAGMEZE
Legaĵo – Jes 61, 11
Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,
tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron
antaŭ ĉiuj popoloj.
Versiklo
Venu, Sinjoro, ne hezitu.
forigu la krimojn de via popolo.
Preĝo
Ni preĝu.
Dio,
Vi sendis Vian ununaskitan Filon en la mondon,
por ke Li liberigu la homaron de la praa peko-stato.
Nin, kiuj devote atendas Vian gracon de supre,
gvidu favore al tiu ĉi libereco.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.