2a Adventa Dimanĉo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Dimanĉo


Psalmoj: Dua Semajno


► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĝoju kaj gajiĝu, nova Ciono:
Vidu, venos via Reĝo.
Milda Li estos
kaj savos niajn animojn.

Dua Antifono


¶ Fortigu la senfortiĝintajn manojn.
Tenu vin forte kaj diru:
Vidu: Venos nia Dio kaj savos nin.
Haleluja. – kp. Jes 35, 3-4

Tria Antifono


¶ La leĝo estis donita per Moseo;
la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. – Joh 1, 17

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 5, 23-24


Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Venis Johano, la Baptisto,
predikante en la dezerto, kaj dirante:
Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. – el Mat 3, 1-2

Ciklo B

¶ Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
kaj li preparos vian vojon. – el Mar 1, 2

Ciklo C

¶ Venu, Sinjoro,
vizitu nin en paco,
por ke ni ĝoju antaŭ vi kun plena koro.

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, fratres caríssimi, ex Vírgine María natum, húmiles deprecémur lætantésque vocémus: Veni, Dómine Iesu.

Fili Dei unigénite, qui ventúrus es ut verus ángelus testaménti,
—fac ut mundus te suscípiat et agnóscat.

Qui génitus in sinu Patris, incarnári venísti ex María Vírgine,
—ab omni corruptióne humánæ condiciónis nos élue.

Qui, vita cum sis, venísti mortem perférre,
—tríbue nobis nihil de mortis damnatióne sentíre.

Et quia merces tua ad iudícium tecum véniet, píetas tua consuéta tunc nobis occúrrat in múnere,
—quæ nostrum sólita est semper removére languórem.

Christe Dómine, qui morte tua mórtuis subvenísti,
—pro defúnctis nos orántes exáudi.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vidu:
Venos la Reĝo, la Plejaltulo, kun granda potenco,
por savi la gentojn.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Ĝoju kaj gajiĝu, filino Jerusalemo:
Via Reĝo venos al vi.
Ne timu, Ciono:
Rapide venos via savo. – aŭ: ADORU 879.6

Tria Antifono


¶ Por la alveno de la plej alta Reĝo
fariĝu puraj la koroj de la homoj,
por ke ni digne iru renkonte al Li.
Vidu: Li venos, kaj ne malfruos. – kp. Heb 10, 37

VERSIKLO


Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,

ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. – el Luk 21, 28

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 22, 8-23


El la libro Jesaja.

Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo, kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto. Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron. Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis.

Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon. Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru: Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si. Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos; Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!

Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita. Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija, kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.

Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos. Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.

Unua Responsorio


Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David: Mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi.

Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David: Mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi.

Vi observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

Mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David: Mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi. – el Apo 3, 7.8

Dua Legaĵo – Eŭsebio el Cezarea


El komentario de la sankta episkopo Eŭsebio el Cezarea pri Jesaja

Voĉo de vokanto en la dezerto

«Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon por la Eternulo, rektigu Liajn irejojn» [kp. Jes 40,3] klare indikas, ke ĉi tiu mesaĝo ne plenumiĝos en Jerusalem, sed en la dezerto; nome ke aperos la Dia gloro kaj ĉiu kreaĵo ekkonos la Dian savon.[kp. Luk 3,6]

Kaj tio ĉi laŭvorte ankaŭ en la historio plenumiĝis, kiam en dezerto apud Jordano, kie montriĝis la Dia gloro, Johano la Baptisto anoncadis la savigan alvenon de Dio. Ĉar ĉiuj ekkonis Kriston kaj Lian gloron, kiam post Lia bapto malfermiĝis la ĉielo, la Sankta Spirito en formo de kolombo descendis sur Lin kaj eksonis la voĉo de la Patro atestanta pri la Filo: «Ĉi tiu estas mia amata Filo, aŭskultu Lin.» [Luk 9,35]

Kaj ĉi tio estis dirita ankaŭ tial, ĉar Dio decidis veni en la dezerton, kiu ĉiam estis neirebla kaj nealirebla. Nek unu el la paganaj gentoj konis Dion; la justuloj kaj profetoj de Dio ne povis alproksimiĝi.

Tial la voĉo ordonas prepari la vojon por la Dia Vorto, rektigi, kio estas neirebla kaj kruta, por ke nia Dio povu progresi, kiam Li alvenos. «Pretigu la vojon por la Eternulo.» Tio estas ĝoja mesaĝo kaj nova konsolo, ke Dio sopiras, ke ĉiuj homoj konu Lian savon.

«Supreniru sur altan monton vi, kiu anoncas la ĝojan mesaĝon por Cion! Forte levu vian voĉon vi, kiu anoncas la ĝojan mesaĝon por Jerusalem!» [Jes 40,9] Ĉi tiuj vortoj precize konformas kun tio, kion ni diris. Post la voĉo en la dezerto ili konvene mencias la evangeliajn anoncistojn kaj mesaĝas la alvenon de Dio al la homoj. Tial vere estas konvene, ke post la profetaĵo pri Johano la Baptisto sekvis la mencio pri la evangeliaj anoncistoj.

Do kiu Cion estus se ne tiu, kiu antaŭe nomiĝis Jerusalem? Ĉar ankaŭ ĝi estis monto, kiel deklaras la Skribo, kiu diras: «Ĉi tiu estas la monto Cion, sur kiu vi loĝas.» [kp. Psa 68,17; Psa 74,2] Kaj la Apostolo diras: «Vi alpoksimiĝis al la monto Cion.» [Heb 12,22] Ĉu eble tio aludas la aron de la apostoloj, elektitan el la antaŭe cirkumcidita nacio?

Ĉi tiu Cion kaj Jerusalem akceptis la savon de Dio kaj estas konstruita sur la Dia monto, t. e. sur la ununaskita Vorto de la Patro. Kaj por ĉiu validas la voko supreniri sur altan monton kaj anonci la vorton pri savo. Kaj kiu anoncas la bonan mesaĝon, se ne la aro de la evangeliistoj? Kion signifas anonci la ĝojan mesaĝon? Anonci ĝin al ĉiuj homoj, sed antaŭ ĉio anonci al la judeaj urboj la alvenon de Kristo en la mondon.

Originala teksto: Eŭsebio el Cezarea († 339): Commentarium in Isaiam, ĉap. 40; en: Patrologia Græca 24, 366-367 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 4-5

Dua Responsorio


Venas la antaŭ-iranto de la Sinjoro, pri kiu Jesuo mem atestas:
Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto.

Venas la antaŭ-iranto de la Sinjoro, pri kiu Jesuo mem atestas:
Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto.

Li estas profeto, kaj multe pli ol profeto. Pri li la Savanto diras:

Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venas la antaŭ-iranto de la Sinjoro, pri kiu Jesuo mem atestas:
Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto. – kp. Mat 11, 11.9

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ho Ciono, urbo de nia forto,
la Savanto armos vin per muroj kaj muregoj.
Apertigu la portalojn, ĉar Dio estas kun ni.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo.
Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla.
Haleluja. – el Jes 55, 1.6

Tria Antifono


¶ Vidu:
Venos nia Sinjoro kun forto.
Kaj ekbrilos la okuloj de Liaj servantoj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rom 13, 11-12


Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo
kaj surmetu la armilojn de lumo.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vi venos juĝi la mondon.

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
rektigu Liajn irejojn. – el Mat 3, 3

Ciklo B

¶ Venis Johano, kiu baptis en la dezerto
kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. – Mar 1, 4

Ciklo C

¶ Venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto.
Kaj li venis, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj. – el Luk 3, 2-3

PREĜADO


Petoj


Dóminum Iesum Christum, fratres caríssimi, deprecémur, qui est iudex vivórum et mortuórum ipsi dicéntes: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui peccatores salváre venísti,
—nos ab omni tentatiónum adversitáte defénde.

Qui ad iudícium maniféste ventúrus esse créderis,
—poténtiam tuæ salvatiónis in nobis osténde.

Da nobis legis tuæ præcépta virtúte spíritus custodíre,
—ut advéntum tuum in caritáte præstolári possímus.

Tu, qui es benedíctus in sæcula, fac ut per misericórdiam tuam pie et sóbrie in hoc sæculo vivámus,
—exspectántes beátam spem et advéntum magnificéntiæ tuæ.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 13, 13-14a


Ni iradu dece, kiel en la tago,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 3, 12-13


La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Tes 1, 6.7.10


Estas justaĵo ĉe Dio
redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni,
ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj,
kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jen venos la Sinjoro en la nuboj de l' ĉielo
kun granda potenco kaj gloro.
Haleluja. – Apo 1, 7; Mar 13, 26

Dua Antifono


¶ Jen aperos la Sinjoro kaj ne mensogos.
Se Li prokrastiĝus, atendu Lin;
ĉar senhezite Li venos.
Haleluja. – kp. Ĥab 2, 3

Tria Antifono


¶ La Eternulo estas nia leĝdonanto,
la Eternulo estas nia reĝo;
Li venos kaj helpos nin. – Jes 33, 22

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 4, 4-5


Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
Via mildeco estu konata al ĉiuj.
La Sinjoro estas proksima.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Mi ja vin baptas per akvo por pento;
sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi;
li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro. – el Mat 3, 11

Ciklo B

¶ Mi baptas per akvo;
meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
kiu venas post mi. – el Joh 1, 26-27

Ciklo C

¶ Ĉiu valo leviĝos,
kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos.
Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio. – Luk 3, 5-6

PREĜADO


Petoj


Karaj gefratoj, ni preĝu al Kristo, kiu venis por savi la homojn.
Al Li ni diru fidoplene:
Venu, Sinjoro Jesuo.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Mistere enkarniĝante Vi malkaŝis al la mondo la gloron de Via Dieco:
– Per Via alveno vivigu nin.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi alprenis nian malfortecon:
– Donu al ni Vian favoron.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Per Via unua veno en humileco Vi forigis la pekojn de la mondo:
– Je Via dua veno pravigu nin.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi, kiu vivas kaj ĉion regas:
– Bonkore donu al ni la eternan heredaĵon.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi, kiu sidas dekstre de la Patro:
– Ĝojigu niajn mortintojn per la lumo de Via vizaĝo.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin rapidi renkonte al Via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.