Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Lundo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni. – Psa 85,8

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 24, 1-18


El la libro Jesaja

Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn. Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro. Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.

Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.

Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon. Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.

Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.

Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo. Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj.

Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri. Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando. En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj. Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.

Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.

Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael. De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo

Sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis. Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero. Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.

Unua Responsorio


Ili levos sian voĉon, kaj ĝojkrios pri la majesto de la Eternulo. En la regionoj orientaj gloru la Eternulon.

Ili levos sian voĉon, kaj ĝojkrios pri la majesto de la Eternulo. En la regionoj orientaj gloru la Eternulon.

Kantu al la Eternulo novan kanton, kantu al la Eternulo la tuta tero.

En la regionoj orientaj gloru la Eternulon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili levos sian voĉon, kaj ĝojkrios pri la majesto de la Eternulo. En la regionoj orientaj gloru la Eternulon. – el Jes 24, 14.15; Psa 96, 1

Dua Legaĵo – Johano de la Kruco


El traktato de la sankta sacerdoto Johano de la Kruco pri la ascendo sur la monton Karmel

En Kristo parolis al ni Dio

La ĉefa kialo, pro kiu en la Malnova Testamento estis permesite meti al Dio demandojn, kaj estis necese, ke la profetoj kaj pastroj petu de Dio vidaĵojn kaj revelaciojn, estis tiu, ke tiutempe la kredo ne estis ankoraŭ enhejmiĝinta, nek la leĝo de la evangelio estis fiksita. Do estis necese demandi Dion pri multaj aferoj, kaj Dio respondis, foje per vortoj, ĉifoje per vidaĵoj kaj revelacioj, per metaforoj kaj paraboloj, kaj per multaj aliaj simboloj. Kaj ĉio, kion Li parolis kaj revelaciis, estas misteroj de nia sankta kredo, aŭ almenaŭ io, kio celas la kredon, aŭ gvidas al ĝi.

Sed nun, kiam la kredo je Kristo estas firme enradikiĝinta kaj en stato de la evangelio, oni jam ne bezonas demandi Lin, nek estas kialo, por ke Li parolu kiel tiutempe, kiam Li donis al ni sian Filon, sian unusolan definitivan Vorton. Per ĉi tiu sia unusola Vorto Li diris kaj revelaciis al ni ĉion. Do Li jam havas nenion por diri.

Kaj je tiu ĉi aŭtoritato apogas sin Sankta Paŭlo, kiam li konvinkas la Hebreojn, ke ili forlasu la pasintajn manierojn de la malnova Mosea leĝo rilate al Dio kaj turnu la okulojn sole al Dio. Li diras: «Dio, kiu multfoje kaj multmaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en la Filo.» [Heb 1,1-2] La Apostolo per tiuj ĉi vortoj instruas nin, ke Dio pere de tiu sia Vorto diris tiom da kaj tiajn aferojn, ke ni ne plu havas kion peti. Kion Li antaŭe diris al la profetoj po partoj, Li al ni diris la tuton en sia Filo, kiam Li al ni donacis Lin tute.

Tial, se nun iu volus demandi Dion pri io aŭ peti de Li iajn vidaĵojn aŭ revelaciojn, mi pensas, ke li ofendus Dion, ke anstataŭ fiksi siajn okulojn je Kristo, li deziras ion aŭ ian novaĵon ekster Kristo.

Dio povus respondi: «Ĉi tiu estas mia Filo, la amata, en kiu mi havas plezuron; aŭskultu Lin.» [Mat 17,5] Mi jam ĉion diris per ĉi tiu mia Vorto. Nur al Li fiksu viajn okulojn, ĉar en Li mi diris kaj revelaciis al vi ĉion, kaj en Li vi trovos multe pli ol vi povas sopiri aŭ peti. Jam sur la monto Tabor mi kun mia Sankta Spirito descendis sur Lin kaj mi diris: «Ĉi tiu estas mia Filo, la amata, en kiu mi havas plezuron.» Vi ne havas kaŭzon peti novajn formojn de instruo kaj de respondoj. Se mi antaŭe parolis, do nur tial, ke mi promesu Kriston. Se antaŭe oni demandis min pri io, ĉiuj ĉi demandoj esprimadis la esperon kaj sopiron je Kristo, en kiu oni trovu la tutan bonon, kiel tion nun proklamas la tuta instruo de la evangeliistoj kaj apostoloj.

Originala teksto: Juan de la Cruz (Ioannes a Cruce, 1542-1591): Tractatus De ascensu montis Carmeli, lib. 2, cap. 22 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 27-28

Dua Responsorio


Iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Venos la Mesio, kiu estas nomata Kristo. Kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion,

por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ke ni iru laŭ Lia irejo. – el Miĥ 4, 2; Joh 4, 25

PREĜO


Ni preĝu.
Sin direktu, Dio, niaj petoj al Vi,
por ke ni pure servu Vin kun pura koro
kaj venu al la granda mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 2, 3


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo,
al la domo de la Dio de Jakob,
por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo;
ĉar el Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jesuo komencis prediki, kaj diri:
Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
Haleluja. – el Mat 4, 17

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem, fratres caríssimi, deprecémur, qui véniet, ut redeúntes ad se a mortis potestáte líberet, et súpplices implorémus: Veni, Dómine Iesu.

Tuum Dómine, dum annuntiámus advéntum,
—munda cor nostrum ab omni spíritu vanitátis.

Ecclésia tua, Dómine, quam fundásti,
—te per omnes gentes magníficet.

Lex tua, Dómine, illúminans óculos,
—prótegat pópulos tíbimet confiténtes.

Qui gáudia advéntus tui nobis ab Ecclésia prænuntiári concédis,
—fac ut promptíssima devotióne te excipiámus.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Sin direktu, Dio, niaj petoj al Vi,
por ke ni pure servu Vin kun pura koro
kaj venu al la granda mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 10, 20-21


En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton,
sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 10, 24.27


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:
Ne timu, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion.
En tiu tago via ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj
kaj via jugo de sur via kolo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 13, 22; 14, 1


Kaj baldaŭ venos Lia tempo,
kaj Liaj tagoj ne malfruiĝos.
Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon,
kaj denove elektos Izraelon.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Sin direktu, Dio, niaj petoj al Vi,
por ke ni pure servu Vin kun pura koro
kaj venu al la granda mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 3, 20b-21


Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo,
por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro,
laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vidu, venos la Reĝo, la Reganto de la tero.
Li mem forprenos la jugon de nia kaptiteco.

PREĜADO


Petoj


Christo Dómino, fratres caríssimi, supplicémus, qui est iudex vivórum et mortuórum dicamúsque fidénter: Veni, Dómine Iesu.

Fac, Dómine, ut iustítiam tuam, quam cæli annúntiant, mundus agnóscat,
—et glória tua hábitet in terra nostra.

Qui infirmári pro nobis dignáris ut homo,
—divinitátis tuæ hómines præmuníre dignéris præsídio.

Veni et sciéntiæ tuæ illúmina splendóre,
—quos in ténebris ignorántiæ tui cónspicis detinéri.

Qui, humiliátus, iniquitátem nostram abstulísti,
—gloriósus, beatitúdinis præmia nobis largíre.

Qui ventúrus es ad iudícium maniféste,
—defúnctos fratres ad cælórum regnum perdúcas.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Sin direktu, Dio, niaj petoj al Vi,
por ke ni pure servu Vin kun pura koro
kaj venu al la granda mistero de la enkarniĝo de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.