Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Vendredo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,

Via helpo, konforme al Via vorto. – kp. Psa 119, 41

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 27, 1-13


El la libro Jesaja

En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

En tiu tago kanto pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno: Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte.

Ĉu Mi ne havas koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune forbruligus. Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.

En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj. Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aŭ ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj? Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.

Jes 27,9 Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.

Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn. Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.

Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.

Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Unua Responsorio


La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto. Kaj la anĝeloj kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto. Kaj la anĝeloj kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

Kaj oni venos kaj adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Kaj la anĝeloj kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto. Kaj la anĝeloj kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo. – Mat 24, 31; laŭ Jes 27, 13

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj

Eva kaj Maria

Kiam la Sinjoro alvenis al la siaj, Li akceptis la homan naturon, kiun Li mem daŭrigis. Per la obeo sur la ligno de la kruco Li rebonigis la malobeon, kiu okazis ankaŭ sur ligno. Kaj por la trompo, al kiu subiĝis la virgulino Eva, destinita al viro, Li pagis per la vero, kiun anoncis la anĝelo al la Virgulino Maria, apartenanta al viro.

Kiel Eva estis forlogita per la vorto de falinta anĝelo, ke ŝi forkuru el antaŭ Dio, kaj malobeis la vorton de Dio, tiel Maria en la vortoj de anĝelo akceptis la ĝojan mesaĝon, ke ŝi portos Dion, kaj ŝi obeis tiujn vortojn. Kiel Eva lasis sugesti sin por ne obei Dion, tiel Maria lasis persvadi sin por obei Dion. Kaj tiel la Virgulino Maria iĝis protektantino de la virgulino Eva.

Kristo la Sinjoro ĉion fundamente renovigis, deklaris militon kontraŭ nia malamiko kaj venkis tiun, kiu jam komence en Adamo kondukis nin en kaptitecon. Li dispremis ĝian kapon, kiel staras en la libro Genezo, kie Dio diris al la serpento: «Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon kaj vi pikados ĝian kalkanon.» [Gen 3,15]

En tiu, kiu estis devonta naskiĝi el virgulina virino simila al Adamo, anoncas sin tiu, kiu celos la kapon de la serpento. Li estas tiu ido, pri kiu la Apostolo diras en la Epistolo al la Galatoj: «Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita.» [Gal 3,19]

La sama letero tion ankoraŭ pli klare montras per vortoj: «Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio sendis sian Filon, naskitan el virino.» [Gal 4,4] La malamiko ne estus perfekte venkita, se ne venkus lin la homo naskita el la virino. Ja pere de la virino li komence regis la homon kaj iĝis malamiko de la homo.

Tial ankaŭ la Sinjoro diras pri si, ke Li estas Filo de la homo: la unua homo, en kiu renoviĝas ĉiu estaĵo devenanta el la virino. Kaj kiel pere de la malvenkinto nia raso descendis en morton, tiel pere de la venkinto ni denove ekstaras al la vivo.

Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenaeus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 5, cap. 19,1; 20,2; 21,1; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris), 153, 248-250. 260-264 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 38-39

Dua Responsorio


La anĝelo Gabriel estis sendita de Dio kun anonco al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo. Ŝi tre maltrankviliĝis pro la lumo. Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.

La anĝelo Gabriel estis sendita de Dio kun anonco al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo. Ŝi tre maltrankviliĝis pro la lumo. Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.

Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakobo eterne.

Kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La anĝelo Gabriel estis sendita de Dio kun anonco al la virgulino Maria, fianĉinigita kun Jozefo. Ŝi tre maltrankviliĝis pro la lumo. Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Kaj li estos nomata Filo de la Plejaltulo. – kp. Luk 1, 26-33

PREĜO


Ni preĝu.
Ebligu, ho ĉiopova Dio, ke Via popolo vigle atendu la alvenon de Via Ununaskito,
por ke ni, kiel la Aŭtoro de nia savo mem instruis, kun brulantaj lampoj iru renkonte al Li, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 12, 35; Mat 25, 1-13


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jer 30, 18a.21-22


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob.
Kaj ilia potenculo estos el ili mem,
kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo;
Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi;
ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro:
Tenu vin forte, ne timu;
jen estas via Dio!
Li mem venos kaj helpos vin. – el Jes 35, 4

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem exorémus, fratres dilectíssimi, qui venit ut nos grátia advéntus sui iustificáret, vocémque cum iúbilo innovémus: Veni, Dómine Iesu.

Qui olim prophetárum vaticínio in carne prædíctus es nascitúrus,
—nascéntia virtútum in nos corróbora.

Præsta nobis ut, qui tuam prædicámus salútem,
—in te salvatiónem habeámus.

Qui venísti contrítis corde medéri,
—pópuli tui sana languóres.

Qui cum venísti reconciliáre dignátus es mundum,
—ad iudícium véniens ab omni nos pœnárum líbera cruciátu.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ebligu, ho ĉiopova Dio, ke Via popolo vigle atendu la alvenon de Via Ununaskito,
por ke ni, kiel la Aŭtoro de nia savo mem instruis, kun brulantaj lampoj iru renkonte al Li, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 12, 35; Mat 25, 1-13


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 29, 11.13


Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin,
diras la Eternulo,
intencojn al bono kaj ne al malbono,
por doni al vi estontecon kaj esperon.
Vi serĉos Min, kaj trovos,
se vi serĉos Min per via tuta koro.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 30, 18a


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob,
kaj liajn loĝejojn Mi kompatos.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 3, 5-6a


Ne memoru la misfarojn de niaj patroj,
sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon.
Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ebligu, ho ĉiopova Dio, ke Via popolo vigle atendu la alvenon de Via Ununaskito,
por ke ni, kiel la Aŭtoro de nia savo mem instruis, kun brulantaj lampoj iru renkonte al Li, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Luk 12, 35; Mat 25, 1-13


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 3, 8b-9


Ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj,
kaj mil jaroj kiel unu tago.
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso,
kiel iuj malrapidecon kalkulas;
sed paciencas al vi,
volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. – Jes 12, 3

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui venit ad páuperes evangelizándos, cum fervóre rogémus dicéntes: Vídeant omnes glóriam tuam.

Manifésta teípsum ómnibus qui te non cognovérunt,
—ut vídeant salutáre tuum.

Nomen tuum usque ad terræ términos nuntiétur,
—ut omnes hómines sémitas tuas invéniant.

Qui ad hoc primum venísti, ut mundum redímeres,
—ad hoc íterum vénias, ut credéntes in te pro méritis non condémnes.

Libertátem quam rediméndis rédimens contulísti,
—redemptiónis conservatióne defénde.

Qui olim venísti nascitúrus in carne et íterum vénies ad faciéndum iudícium,
—præsta, ut cum véneris ætérnam defúnctos próvehas ad mercédem.


¶ Ĉiuj venu kaj vidu Vian gloron. kp. Jes 66, 18

Patro nia

Preĝo


Ebligu, ho ĉiopova Dio, ke Via popolo vigle atendu la alvenon de Via Ununaskito,
por ke ni, kiel la Aŭtoro de nia savo mem instruis, kun brulantaj lampoj iru renkonte al Li, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 12, 35; Mat 25, 1-13