3a Adventa Dimanĉo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Dimanĉo


Psalmoj: Tria Semajno


► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĝoju, ho Jerusalemo, kun granda ĝojo,
ĉar venos por vi Savanto.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Tiele diras la Eternulo:
Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima,
kaj Mia savo ne prokrastiĝos. – el Jes 46, 13

Tria Antifono


¶ Sendu la Ŝafidon, la Reganton de la tero,
el la roko en la dezerto
sur la monton de la filino de Cion. – kp. Jes 16, 1

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 5, 23-24


Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Tiele diras la Eternulo:
Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo,
ĉiu lango Min benos. – el Jes 45, 22-23

Ciklo B

¶ De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo. – el Joh 1, 6-7

Ciklo C

¶ Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
Kaj responde li diris al ili:
Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto;
kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same. – Luk 3, 10-11

PREĜADO


Petoj


Christum, gáudium et exsultatiónem ómnium eum exspectántium, invocémus, dicéntes: Veni, Dómine, et noli tardáre.

Læti exspectámus advéntum tuum,
—veni, Dómine Iesu.

Tu, qui es ante sæcula,
—veni ad salvándum nos in hoc sæculo.

Tu, qui creásti mundum et omnes qui hábitant in eo,
—veni ad rediméndum opus mánuum tuárum.

Qui nostram non horruísti mortálem natúram,
—veni ad eripiéndum nos a mortis império.

Qui venísti ut vitam superabundántem haberémus,
—veni nobísque dona tuam vitam ætérnam.

Qui omnes hómines in regnum tuum adunáre voluísti,
—veni ad congregándum eos qui vultus tui visiónem exspéctant.


¶ Venu, Sinjoro, kaj ne hezitu.

Patro nia

Preĝo


Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vidu:
Venos la Reĝo, la Plejaltulo, kun granda potenco,
por savi la gentojn.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Ĝoju kaj gajiĝu, filino Jerusalemo:
Via Reĝo venos al vi.
Ne timu, Ciono:
Rapide venos via savo. – aŭ: ADORU 879.6

Tria Antifono


¶ Por la alveno de la plej alta Reĝo
fariĝu puraj la koroj de la homoj,
por ke ni digne iru renkonte al Li.
Vidu: Li venos, kaj ne malfruos. – kp. Heb 10, 37

VERSIKLO


Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,

ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. – el Luk 21, 28

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 29, 13-24


El la libro Jesaja

Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj: tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.

Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?

Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?

Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.

Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.

Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj, kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon.

Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos. Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.

Unua Responsorio


En tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo.

En tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo.

Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, surduloj aŭdas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.

Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto. Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo. – Jes 29, 18.19; el Mat 11, 4-5

Dua Legaĵo – Aŭgusteno, Prediko 293


El prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno

Johano estis la voĉo, Kristo estas la vorto.

Johano estis la voĉo. Sed la Sinjoro estis «komence la Vorto». [kp. Joh 1,1] Johano estis la voĉo dum certa tempo, Kristo estas la eterna Vorto ekde la komenco.

Forprenu la vorton – kio restos el la voĉo? Kie mankas la ideo, tie estas nur senenhava sono. La voĉo sen la vorto tuŝas la orelon, sed la koron ĝi ne pliriĉigas.

Pliriĉigado de nia koro okazas laŭ certaj leĝoj. Kiam mi pripensas, kion mi diros, la vorto estas jam en mia koro. Kaj kiam mi volas al vi ion diri, mi klopodas atingi, ke ankaŭ en via koro estu tio, kio estas en la mia.

Kiam mi esploras, kiel povus sukcese veni al vi kaj en via koro enhejmiĝi la vorto estanta en mia koro, mi uzas mian voĉon kaj helpe de ĝi mi parolas kun vi. La sono de mia voĉo transportas al vi la sencon de la vorto. Post kiam tio okazis, la sono mem malaperas, sed la vorto, kiun al vi la sono transportis, estas jam en via koro, sed mian koron ĝi ne forlasis.

Ĉu ne ŝajnas al vi, ke kiam la sono alportis al vi la vorton, kvazaŭ ĝi dirus: «Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi»? [Joh 3,30] La sono de la voĉo finsonis servinte kaj malaperis, kvazaŭ ĝi dirus: «Kaj mia ĝojo estas kompleta.» [kp. Joh 3,29] Respektu ni la vorton; la vorton koncipitan en profundaĵoj de nia koro ni ne rajtas perdi.

Ĉu vi volas koni la paseblan voĉon kaj la grandecon de la Dia vorto, kiu restas? Kie estas nun la bapto de Johano? Ĝi servis sian celon kaj malaperis. Sed la bapton de Kristo ni solenas ankaŭ nun. Ni ĉiuj kredas je Kristo, esperas je Kristo la Savanto, kiun la voĉo heroldis.

Sed ĉar estas malfacile distingi la vorton disde la voĉo, ankaŭ pri Johano oni opiniis, ke li estas Kristo. Pri la voĉo oni pensis, ke ĝi estas la vorto. Sed la voĉo agnoskis, por ke ĝi ne ofendu la vorton, dirinte: «Mi ne estas Kristo, nek Elija, nek profeto.» Ili demandis: «Do kiu vi estas?» Kaj li respondis: «Mi estas voĉo de krianto en la dezerto, pretigu la vojon al la Sinjoro.» [Joh 1,23]

«La voĉo de krianto en la dezerto» estas la voĉo, kiu interrompas la silenton. «Pretigu la vojon al la Sinjoro» signifas: Mi sonas nur pro tio, ke mi lin alkonduku en la koron. Sed laŭ kiu vojo mi alkonduku lin? Li povos veni nur tiam, kiam vi pretigos la vojon.

«Pretigu la vojon» signifas: Sincere preĝu! «Pretigu la vojon» signifas: Humile pensu! Johano la Baptisto estu modelo de nia humileco. Oni lin konsideras kiel Kriston, kaj li diras, ke li ne estas tiu, kiun oni en li vidas. Li ne uzas fiere alies eraron por sia gloro.

Se li estus dirinta: Mi estas Kristo, oni tre facile kredus al li. Tion ja oni kredis eĉ se li ne estus ion dirinta. Sed li tion ne diris; li konfesis kaj diris, kiu li estas, li humiliĝis.

Johano vidis, kie li trovos sian savon. Li komprenis, ke li estas lampo, timante, ke la vento de fiereco ne estingu ĝin.

Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 293,3; en: Patrologia Latina 38,1328-1329 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 43-45

Dua Responsorio


Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. Li, kiu venis post mi, estas antaŭ mi. La rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi.

Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. Li, kiu venis post mi, estas antaŭ mi. La rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi.

Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

La rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. Li, kiu venis post mi, estas antaŭ mi. La rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi. – kp. Joh 3, 30; Mar 1, 8

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Venos la Sinjoro, kaj ne prokrastiĝos.
Li enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo
kaj aperos antaŭ ĉiuj gentoj.
Haleluja. – kp. 1 Kor 4, 5

Dua Antifono


¶ Ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos,
kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo,
kaj la malglataj vojoj glatiĝos.
Venu, Sinjoro, kaj ne hezitu.
Haleluja. – kp. Luk 3, 5

Tria Antifono


¶ Mi donos al Ciono savon,
al Izraelo Mian gloron.
Haleluja. – kp. Jes 46,13

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rom 13, 11-12


Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo
kaj surmetu la armilojn de lumo.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vi venos juĝi la mondon.

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo,
li sendis per siaj disĉiploj, por diri al li:
Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? – Mat 11, 2-3

Ciklo B

¶ Johano diris:
Mi estas voĉo de krianto en la dezerto:
Rektigu la vojon de la Eternulo. – Joh 1, 23

Ciklo C

¶ Johano respondis al ĉiuj, dirante:
Mi ja vin baptas per akvo,
sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi;
li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro. – el Luk 3, 16

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, qui nobis grátiam exspectándi revelatiónem Dómini nostri Iesu Christi benígne largítur, orémus dicéntes: Osténde nobis, Dómine, misericórdiam tuam.

Spíritum nostrum, Dómine, et ánimam et corpus sanctífica,
—et irreprehensíbiles nos serva in Fílii tui advéntum.

Fac nos hac die sancte ambuláre,
—atque iuste ac pie in hoc sæculo vívere.

Da nobis Dóminum nostrum Iesum Christum indúere,
—et Spíritu Sancto impléri.

Concéde ut vígiles maneámus, Dómine,
—usque ad Fílii tui manifestatiónem gloriósam.


¶ Aperigu al ni Vian favoron.

Patro nia

Preĝo


Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 13, 13-14a


Ni iradu dece, kiel en la tago,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 3, 12-13


La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Tes 1, 6.7.10


Estas justaĵo ĉe Dio
redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni,
ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj,
kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vidu, venos la Sinjoro
por sidi kun altranguloj
kaj por heredi tronon de gloro. – 1 Sam 2, 8

Dua Antifono


¶ Juste kaj pie ni vivu,
atendantaj la feliĉan esperon
kaj la alvenon de la Sinjoro. – kp. Psa 72, 3

Tria Antifono


¶ Jen mi rapide venos;
kaj mia rekompenco estas kun mi,
por repagi al ĉiu laŭ lia faro. – el Tit 2, 12-13

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 4, 4-5


Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
Via mildeco estu konata al ĉiuj.
La Sinjoro estas proksima.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? –
Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
Blinduloj ricevas vidpovon,
mortintoj leviĝas,
kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
Haleluja. – el Mat 11, 3-5

Ciklo B

¶ Mi baptas per akvo;
meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
kiu venas post mi. – Joh 1, 26

Ciklo C

¶ Johano respondis al ĉiuj, dirante:
Venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi.
Lia ventumilo estas en lia mano,
por ke li elpurigu sian draŝejon,
kaj kolektu la tritikon en sian grenejon. – el Luk 3, 16-17

PREĜADO


Petoj


Jesuo Kristo estas nia Savanto, la Vojo, la Vero, la Vivo.
Lin ni petas:
Venu, Sinjoro, restu kun ni.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Filo de la Plejaltulo! Vin anoncis Gabrielo al la Virgulino Maria:
– Venu por regi Vian popolon eterne.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Sanktulo de Dio! Vin salutis la Vojpretiganto en la sino de Elizabeto:
– Venu por doni al la tuta mondo la ĝojon de la savo.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Jesuo, Savanto! Vian nomon revelaciis anĝelo en sonĝo al Jozefo, la justulo:
– Venu por liberigi Vian popolon de iliaj pekoj.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Lumo de la mondo! Vin sopiris Simeono kaj ĉiuj aliaj justuloj:
– Venu por konsoli nin.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Sunleviĝo de supre! Vin Zeĥarja anoncis kiel venontan al ni:
– Venu por lumi sur tiujn, kiuj sidas en la ombro de morto.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Patro nia

Preĝo


Rigardu, Dio, Vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro,
kaj faru, ke ni,
nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.