Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Lundo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni. – Psa 85,8

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 30, 18-26


El la libro Jesaja.

Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.

Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn. Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!

Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj. Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.

Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.

Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.

Unua Responsorio


En tiu tempo la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

En tiu tempo la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Esperu al la Eternulo; tenu vin forte, forta estu via koro; jes, esperu al la Eternulo.

Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En tiu tempo la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. – kp. Jes 30, 26.18; Psa 27, 14

Dua Legaĵo – Vilhelmo el Saint-Thierry


El traktato de la abato Vilhelmo el Saint-Thierry pri la kontemplado de Dio

Li amis nin la unua

Vi vere estas la unusola Sinjoro. Via regado super ni signifas nian savon. Nia servo al Vi estas en tio, ke ni akceptos Vian savon.

Kio estas Via savo, Sinjoro, Vi, nia savo kaj beno por Via popolo, se ne tio, ke Vi donas al ni la gracon ami Vin kaj ke ankaŭ Vi amas nin?

Tial Vi volis, Sinjoro, ke la Filo je Via dekstro, «la homido, kiun Vi fortikigis por Vi», [Psa 80,18] nomiĝu Jesuo, t. e. Savanto, «ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj» [Mat 1,21] kaj «en neniu alia estas savo». [Ago 4,12] Li instruis nin ami nin reciproke, kiam li la unua amis nin ĝis la morto sur la kruco. Kaj per sia ĉiuflanka amo li instigas nin ami tiun, kiu nin amis la unua ĝis la ekstremo.

Kaj tiel ĝi estas: Vi amis nin la unua, por ke ankaŭ ni amu Vin; ne tial, ke Vi bezonus nian amon, sed tial, ke ni ne povus esti tio, je kio Vi kreis nin, se ni Vin ne amus.

Tial Vi «multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj Vi parolis al ni en la Filo», [Heb 1,1-2] per Via Vorto, per kiu «estiĝis la ĉielo kaj per la spiro de lia buŝo ĉiuj ĉielaj potencoj». [Psa 33,6]

Tio, ke Vi parolas en Via Filo, signifas nenion alian ol la plej klaran pruvon, kiom kaj kiamaniere Vi amas nin, kiam Vi «ne indulgis Vian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj»; [kp. Rom 8,32] Vian Filon, «kiu nin amis kaj kiu sin donis pro ni». [kp. Gal 2,20]

Li estas Via Vorto al ni, ho Sinjoro, la «ĉiopova Vorto», descendinta de la reĝa trono kiel obstina batalanto kontraŭ herezo, kiel subtila instiganto de amo, kiam ĉie regis profunda silento [kp. Saĝ 18,14-15] – silento de la herezo.

Kaj ĉio, kion li faris, ĉio, kion li surtere diris, ĉio, kion li suferis, de malglorigo, kraĉaĵoj kaj vangofrapoj ĝis la kruco kaj tombo, estis nenio alia, nur tio, ke Vi parolis al ni en Via Filo. Pere de Via amo Vi provokas nin, instigante nian amon al Vi.

Dio, Kreinto de animoj, Vi sciis, ke la homan animon ne eblas devigi al sento de amo; la amon eblas nur elvoki. Ĉar kie estas devigo, tie ne estas libereco, kaj kie ne estas libereco, tie ne estas eĉ justeco.

Do Vi volis, ke ni amu Vin, ĉar se ni ne amus Vin, ni ne povus saviĝi. Kaj eĉ ami Vin ni povos nur tiam, se Vi tion donos al ni. Do, Sinjoro, kiel diras la apostolo de Via amo kaj kiel ni jam antaŭe diris: «Vi amis nin la unua». [kp. 1 Joh 4,10] Ĉiam Vi la unua amas ĉiujn, kiuj amas Vin.

Ni amas Vin per la sento de amo, kiun Vi metis en nin. Via amo estas Via boneco, Vi la plej bona, Vi la plej alta bono: estas la Sankta Spirito, «kiu devenas de la Patro kaj de la Filo». [Nicea-konstantinopola Kredkonfeso] Li ekde la komenco de la kreado ŝvebas super la akvo, [kp. Gen 1,2] t. e. super la ŝanceliĝanta pensmaniero de homoj. Li donas sin al ĉiuj, li ĉion tiras al si per sia inspiro, per siaj iniciatoj, per tio, ke li preparas nian bonon kaj unuigas Dion kun ni kaj nin kun Dio.

Originala teksto: Guillaume de Saint-Thierry (Guillelmus de Sancto Theodorico, † 1148): Tractatus De contemplando Deo, n. 9 - 11; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 61, 90-96 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 46-48

Dua Responsorio


Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos. Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos. Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas iri.

Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos. Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj. – Jes 54, 10.13; 48, 17

PREĜO


Ni preĝu.
Klinu, Dio, Viajn orelojn al nia voĉo
kaj lumigu nian koron per la graco de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 2, 3


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo,
al la domo de la Dio de Jakob,
por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo;
ĉar el Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ De la ĉielo venos la Sinjoro, la Reganto.
En Lia mano estos honoro kaj potenco. – kp. 1 Tim 6, 16

PREĜADO


Petoj


Christus Dóminus, Fílius Dei vivi, lumen de lúmine, edúcet nos in lucem, ut videámus iustitiam eius. Ergo cum fidúcia eum deprecémur: Veni, Dómine Iesu.

O Lumen indefíciens, ad calíginem nostram discutiénda móriens,
—éxcita, Christe, fidem nostram a somno.

Fac ut secúri ambulémus tota die,
—cum iucunditáte claritátis tuæ.

Perféctam nos doce mansuetúdinem,
—ut nota sit ómnibus homínibus.

Veni ad novam terram nobis creándam,
—in qua iustítia et pax inhábitent.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Klinu, Dio, Viajn orelojn al nia voĉo
kaj lumigu nian koron per la graco de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 10, 20-21


En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton,
sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 10, 24.27


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:
Ne timu, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion.
En tiu tago via ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj
kaj via jugo de sur via kolo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 13, 22; 14, 1


Kaj baldaŭ venos Lia tempo,
kaj Liaj tagoj ne malfruiĝos.
Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon,
kaj denove elektos Izraelon.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Klinu, Dio, Viajn orelojn al nia voĉo
kaj lumigu nian koron per la graco de Via Filo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 3, 20b-21


Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo,
por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro,
laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa,
ĉar Dio rigardis la humilecon de Sia sklavino. – kp. Luk 1, 48

PREĜADO


Petoj


Dóminum, qui véniet et salvábit nos, supplíciter deprecémur, clamántes: Veni et salva nos.

Dómine Iesu, Christe Dei, salvátor ómnium,
—veni cítius et salva nos.

Tu, qui venísti in hunc mundum,
—líbera nos a peccáto mundi.

Tu, qui a Patre venísti,
—doce nos viam salútis ad Patrem.

Tu, qui concéptus es de Spíritu Sancto,
—in eódem Spíritu corda nostra verbo rénova tuo.

Tu, qui es incarnátus in sinu Maríæ Vírginis,
—líbera nos a corruptióne carnis.

Meménto, Dómine, ómnium hóminum,
—qui fuérunt ab orígine mundi et speravérunt in te.


¶ Venu kaj savu nin.

Patro nia

Preĝo


Klinu, Dio, Viajn orelojn al nia voĉo
kaj lumigu nian koron per la graco de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.