Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Merkredo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Ho Dio, revenigu nin.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj. – Psa 80, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 31, 1-3; 32, 1-8


El la libro Jesaja

Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.

Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos.

Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe. Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.

La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare. Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto. Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.

La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon. Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

Unua Responsorio


La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion.

La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion.

Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta.

Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion. – Jes 32, 3-4; el Jer 23, 5

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj

Kiam alvenos Kristo, la homoj vidos Dion

Unu estas Dio, kiu ĉion kreis kaj harmoniigis per sia vorto kaj saĝeco.

Tiu Lia vorto estas nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu en la pleneco de la tempo fariĝis homo inter homoj, por ke li kunigu la finon kun la komenco, t. e. homon kun Dio.

Tial la profetoj ricevis de tiu Vorto la karismon de profetado kaj anoncadis lian alvenon en korpo. El la decido de la Patro efektiviĝis la unuiĝo kaj komunumo de Dio kun la homo. Tiel la Dia Vorto ekde la komenco anoncadis, ke la homoj vidos Dion, [kp. Bar 3,37] ĉar Li kune kun ili vivos sur la tero, parolos kun ili, loĝos kun sia kreitaĵo, por ke Li savu ĝin kaj ĝi povu Lin percepti. Li «liberigos nin el la manoj de ĉiuj, kiuj nin malamas», [kp. Luk 1,71] t. e. el la potenco de ĉiu spirito de malbono. Li ebligos, ke «ni servu al Li en sankteco kaj justeco dum ĉiuj tagoj de nia vivo», [kp. Luk 1,75] por ke la homo akceptu la Dian Spiriton kaj eniru en la gloron de la Patro.

Do la profetoj antaŭdiris, ke la homoj vidos Dion, kiel ankaŭ la Sinjoro diras: «Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.» [Mat 5,8]

Pro Lia grandeco kaj neesprimebla gloro «neniu povas vidi Dion kaj resti vivanta», [Eli 33,20] ĉar la Patro estas super nia kompreno-kapablo. Sed en sia amo kaj boneco, kaj pro tio, ĉar Li povas fari ĉion, ankaŭ tion ĉi Li permesis al tiuj, kiuj amas Lin.

Li permesis al ili vidi Dion, kiel antaŭdiris la profetoj, ĉar «kio estas por homoj neebla, tio estas por Dio ebla». [Luk 18,27]

La homo de si mem ne povas vidi Dion. Sed Li, se Li volas, ebligos, ke Lin vidu tiuj, kiujn Li elektas, kiam Li volas kaj kiamaniere Li volas. Dio povas fari ĉion. Iam Li estis vidata en profetaĵoj pere de la Spirito, poste Li permesis, ke Lin vidu la adoptitaj infanoj pere de Lia Filo, kaj en la ĉiela regno Li permesos, ke ni vidu Lin senpere kiel nian Patron, ĉar la Spirito preparas la homon por la alveno de la Dia Filo. La Filo kondukos nin al la Patro kaj la Patro donos al ni la eternan vivon. Kaj tio signifas, ke la homo vidas Dion.

Kiel tiuj, kiuj vidas lumon, estas mergitaj en lumo kaj perceptas ĝian brilon, tiel ankaŭ tiuj, kiuj vidas Dion, estas mergitaj en Dio kaj perceptas Lian brilon. Kaj la Dia brilo revivigas. Tiuj, kiuj vidas Dion, ricevas vivon.

Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenaeus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 4, cap. 20, 4-5; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris), 100, 634-640 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 53-54

Dua Responsorio


Profeton Mi starigos por ili. Kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Profeton Mi starigos por ili. Kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Mi sendos mian amatan filon. Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

Kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Profeton Mi starigos por ili. Kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon. Kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li. – el Rea 18, 18; el Luk 20, 13; el Joh 6, 14

PREĜO


Ni preĝu.
Ni petas Vin, ho ĉiopova Dio:
La venonta soleno de Via Filo estu rimedo
por nia vivo en tiu ĉi tempo kaj en la eterna gloro.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 7, 14b-15


Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Buteron kaj mielon li manĝos,
ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. – Jes 40, 1

PREĜADO


Petoj


Verbum Dei in nobis habitáre decrévit, ut viderémus glóriam suam. Qua spe gaudéntes, acclamémus: O Emmánuel, esto nobíscum.

Princeps iuste et recte,
—ius redde paupéribus et oppréssis.

Rex pacífice, gládios in vómeres conflans et lánceas in falces,
—muta invídias in dilectiónem et iniúrias nostras in remissiónes.

Tu, qui non secúndum visiónem oculórum iúdicas,
—discérne eos qui tui sunt.

Quando in nube véneris cum potestáte magna,
—fac ut sine confusióne appareámus ante fáciem tuam.


¶ Emanuelo, estu kun ni.

Patro nia

Preĝo


Ni petas Vin, ho ĉiopova Dio:
La venonta soleno de Via Filo estu rimedo
por nia vivo en tiu ĉi tempo kaj en la eterna gloro.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 11


La fieraj okuloj de homo malleviĝos,
kaj la altaj homoj estos malaltigitaj;
nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 2


Jen Dio estas mia savo:
mi fidas, kaj mi ne timas;
ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto,
kaj Li fariĝis mia savo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Dan 9, 19


Ho Sinjoro, aŭskultu!
ho Sinjoro, pardonu!
ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu,
pro Vi mem, ho mia Dio,
ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ni petas Vin, ho ĉiopova Dio:
La venonta soleno de Via Filo estu rimedo
por nia vivo en tiu ĉi tempo kaj en la eterna gloro.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 4, 5


Juĝu nenion antaŭ la tempo,
ĝis venos la Sinjoro,
kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo
kaj klarigos la intencojn de la koroj;
kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi estas la venonto, kiun ni atendas,
por ke Vi savu Vian popolon. – kp. Mat 11, 3

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, qui Fílium suum misit, ut pax sine fine nobis afferrétur, súpplices deprecémur: Advéniat regnum tuum, Dómine.

Réspice, Pater sancte, Ecclésiam tuam,
—veni et vísita víneam istam, quam plantávit déxtera tua.

Recordáre, fidélis Deus, ómnium filiórum Abrahæ,
—et promissiónem pátribus eórum factam adímple.

Réspice, clementíssime Deus, in omnes gentes,
—ut te honórent super misericórdia tua.

Vísita, Pastor ætérne, oves gregis tui,
—et omnes cóngrega in locum páscuæ tuæ.

Memento étiam ómnium qui in tua pace abiérunt ex hoc mundo:
—in glóriam cum Fílio tuo eos admítte.


¶ Venu Via regno.

Patro nia

Preĝo


Ni petas Vin, ho ĉiopova Dio:
La venonta soleno de Via Filo estu rimedo
por nia vivo en tiu ĉi tempo kaj en la eterna gloro.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.