Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj,

kaj sciigu ĝin al la malproksimaj insuloj. – kp. Jer 31, 10

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 32, 15 - 33, 6


El la libro Jesaja

Verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo. Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.

Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj, kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo. Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.

Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.

Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero. De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj. Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post ĝi, kiel kuras akridoj.

La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.Saĝo kaj scio, forte de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco; timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro.


Unua Responsorio


Mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj. Produkto de justeco estos paco.

Mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj. Produkto de justeco estos paco.

Mian pacon mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.

Produkto de justeco estos paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj. Produkto de justeco estos paco. – el Jes 32, 18.17; Joh 14, 27

Dua Legaĵo – Dua Vatikana Koncilio


El la dogmatika konstitucio «Dei Verbum» de la Dua Vatikana Koncilio pri la Dia revelacio

Kristo kompletigas la tutan revelacion

Dio, kiu ĉion kreis kaj prizorgas per la Vorto, [kp. Joh 1,3] en la kreitaĵoj mem donas al la homoj daŭran ateston pri si. [kp. Rom 1,19-20] Li volis malfermi ankaŭ la vojon al supernatura savo, kaj tial Li tuj dekomence revelaciis sin mem al niaj pragepatroj.

Post kiam ili falis, Li per sia promeso de elaĉeto [kp. Gen 3,15] vekis en ili la esperon je savo kaj senĉese zorgis pri la homaro, ĉar Li volas doni eternan vivon al ĉiuj, kiuj daŭre faras bonon [kp. Rom 2,6-7] kaj serĉas savon.

En konvena tempo Li vokis Abrahamon por fari el li grandan nacion, [kp. Gen 12,2-3] kiun Li post la patriarkoj edukadis pere de Moseo kaj la profetoj, ke oni agnosku Lin kiel unusolan, vivan kaj veran Dion, providencan Patron kaj justan juĝiston, kaj ke oni atendu la promesitan Savanton. Tiel Li dum epokoj preparadis la vojon al la evangelio. Kaj tiel «Dio multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj Li parolis al ni en la Filo.» [Heb 1,1-2]

Li sendis sian Filon, sian eternan Vorton, kiu lumigas ĉiun homon, por ke Li restadu inter la homoj kaj mesaĝu al ili la Diajn misterojn. [kp. Joh 1,1-18]

Do Jesuo Kristo, la enkarniĝinta Vorto, «homo» sendita «al homoj», [Letero al Diogneto VII,4] «parolas Diajn vortojn» [Joh 3,34] kaj efektivigas la verkon de la savo, kiun al Li konfidis la Patro. [kp. Joh 5,36; 17,4]

Kiu vidas Lin, tiu vidas ankaŭ la Patron. [kp. Joh 14,9] Tial per sia tuta ĉeesto kaj apero, per siaj vortoj, agoj, signoj kaj mirakloj, sed ĉefe per sia morto kaj glora resurekto, kaj fine per la alsendo de la Spirito de vero Li plenigas kaj kompletigas la revelacion konfirmante ĝin per Dia atesto, nome ke Dio estas kun ni, por ke Li liberigu nin el la mallumo de peko kaj morto, kaj ke Li revivigu nin por la eterna vivo.

Tial la kristana ordo de savo, kiel nova kaj definitiva kontrakto, neniam pasos. Kaj antaŭ la glora apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo [kp. 1 Tim 6,14; Tit 2,13] oni ne povas atendi ian novan publikan revelacion.

Originala teksto: Concilium Vaticanum II (1962-1965): Constitutio dogmatica Dei Verbum de divina revelatione, n. 3-4 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 55-56

Dua Responsorio


Viaj okuloj vidos viajn instruantojn. Viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

Viaj okuloj vidos viajn instruantojn. Viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

Profeton el via mezo, el viaj fratoj, starigos por vi la Eternulo, via Dio.

Viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj okuloj vidos viajn instruantojn. Viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi. – el Jes 30, 20-21; el Rea 18, 15

PREĜO


Ni preĝu.
Nin, Viajn malindajn servantojn,
kiujn tristigas nia propra kulpo,
Vi ĝojigu, Dio,
per la sava alveno de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 45, 8


Gutigu, ho ĉielo, de supre,
kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon,
kaj virto kune elkresku.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto,
ho brako de la Eternulo – el Jes 51, 9

PREĜADO


Petoj


Christum, sapiéntiam et virtútem Dei, cuius delíciæ esse cum fíliis hóminum, fidénter exorémus: Prope nobis esto, Dómine.

Dómine Iesu Christe, qui vocásti nos in regnum claritátis tuæ,
—fac ut ambulémus digne Deo per ómnia placéntes.

Tu, qui mundo ignótus stas in médio nostri,
—homínibus manifésta vultum tuum.

Tu, qui própior es nobis quam nosmetípsi,
—confírma in córdibus nostris fidúciam et spem salútis.

Tu, qui es fons sanctitátis,
—serva nos sanctos et immaculátos in diem advéntus tui.


¶ Estu, Sinjoro, al ni proksima.

Patro nia

Preĝo


Nin, Viajn malindajn servantojn,
kiujn tristigas nia propra kulpo,
Vi ĝojigu, Dio,
per la sava alveno de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 5, 3-4a


Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo,
kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio,
kaj tiuj konvertiĝos;
ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Ĥag 2, 6b.9


Pasos malmulte da tempo,
kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron.
La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa,
kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Mal 3, 20-21b


Por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco,
kaj sanigo estos en ĝiaj radioj,
kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Nin, Viajn malindajn servantojn,
kiujn tristigas nia propra kulpo,
Vi ĝojigu, Dio,
per la sava alveno de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 7-8.9b


Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro.
Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi,
ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn;
ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
Jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĝoju kun Jerusalem
kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj. – el Jes 66, 10

PREĜADO


Petoj


Fratres caríssimi, Christum, lucem magnam, implorémus, quam prophétæ habitántibus in umbra mortis promisérunt, et acclamémus: Veni, Dómine Iesu.

O Verbum Dei, quod ab inítio ómnia creásti, et in novíssimis diébus natúram nostram assumpsísti,
—veni et salva nos a morte.

Lumen verum, omnem hóminem illúminans,
—veni et díssipa ténebras ignorántiæ nostræ.

Fili unigénite, qui es in sinu Patris,
—veni et enárra nobis benevoléntiam Dei.

Christe Iesu, qui ut Fílius hóminis ad nos venísti,
—te recipiéntes fílios Dei éffice.

Qui áperis portas ómnium cárcerum,
—in cenáculum nuptiárum eos admítte, qui ad iánuas mendícant.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Nin, Viajn malindajn servantojn,
kiujn tristigas nia propra kulpo,
Vi ĝojigu, Dio,
per la sava alveno de Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.