O-Antifonoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > O-Antifonoj


Antifonoj por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)



► 17a de Decembro – O Sapientia


¶ Ho Saĝeco, kiu devenis el la buŝo de la Plejaltulo,
Vi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone:
Venu por instrui al ni la vojon de la prudento. – Sir 24, 3; Saĝ 8, 1; Sen 9, 6 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

aŭ:

Ho venu Vi, Saĝec' de Di',
per milda forto regas Vi:
Provizu nin per saĝa sent',
por ke ni iru laŭ prudent'. – E: Albrecht Kronenberger 2008, kp. ADORU 183

latine:

O Sapientia, quæ ex ore Altissimi prodisti,
attingens a fine usque ad finem,
fortiter suaviterque disponens omnia:
veni ad docendum nos viam prudentiæ.



► 18a de Decembro – O Adonai


¶ Ho Adonaj, Estro de la domo de Izrael,
kiu al Moseo aperis en flama fajro el la mezo de arbetaĵo
kaj donis la Leĝon sur la monto Sinaj:
Venu por savi nin per Via forta brako. – Eli 6, 2 Vulgata; Jer 3, 20; Eli 3, 2; 19-20; Psa 89, 11; Eli 15, 12-13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

aŭ:

Adonaj, Estro, Leĝ-donint'
el nubo de Sinaja pint',
jam nun al Via Izrael'
revenu Vi, Imanuel. – E: laŭ B. John Beveridge, kp. ADORU 183.5

latine:

O Adonai et dux domus Israel,
qui Moysi in igne flammæ rubi apparuisti,
et ei in Sina legem dedisti:
veni ad redimendum nos in bracchio extenso.



► 19a de Decembro – O Radix Iesse


¶ Ho Radiko de Jiŝaj,
kiu staras kiel standardo por la popoloj,
antaŭ kiu reĝoj fermos sian buŝon,
kiun gentoj petegos:
Venu por liberigi nin.
Jam ne malrapidu. – Jes 11, 10; Jes 52, 15; Psa 45, 13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

aŭ:

Ho Jiŝaj-ido, levu Vin,
el ĉenoj liberigu nin,
kaj savu el la nigra mort'!
Ne venku nin infera fort'! – E: B. John Beveridge, ADORU 183.2

latine:

O Radix Iesse, qui stas in signum populorum,
super quem continebunt reges os suum,
quem gentes deprecabuntur:
veni ad liberandum nos, iam noli tardare.



► 20a de Decembro – O Clavis David


¶ Ho Ŝlosilo de David, Sceptro de la domo de Izrael;
vi malfermas, kaj neniu fermas;
vi fermas, kaj neniu malfermas:
Venu, kaj elkonduku el la karcero la malliberulojn, sidantajn en mallumo kaj ombro de morto. – Jes 22, 22; Psa 44, 20 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

aŭ:

Ŝlosil' Davida, venu Vi!
Malfermu hejmon antaŭ ni;
enlasu nin al Dia glor';
malbonon ĉian baru for. – E: B. John Beveridge, ADORU 183.4

latine:

O Clavis David, et sceptrum domus Israel;
qui aperis, et nemo claudit; claudis, et nemo aperit:
veni, et educ vinctum de domo carceris,
sedentem in tenebris et umbra mortis.



► 21a de Decembro – O Oriens


¶ Ho Sunleviĝo, Splendo de lumo eterna kaj Suno de justeco:
Venu, kaj lumu sur tiuj, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto. – Luk 1, 78; Saĝ 7, 26; Mal 3, 20; Luk 1, 79 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

aŭ:

Ho, venu Vi, Matena Sun'!
Dispelu noktajn ombrojn nun,
lumante al mort-ombra voj',
gajigu nin per sankta ĝoj'. – E: B. John Beveridge, ADORU 183.3

latine:

O Oriens, splendor lucis æternæ et sol iustitiæ:
veni, et illumina sedentes in tenebris et umbra mortis.



► 22a de Decembro – O Rex gentium


¶ Ho Reĝo de la popoloj, kaj ilia dezirato,
ho Ŝtono bazangula, kiu unuigas ambaŭ:
Venu, kaj savu la homon, kiun Vi formis el argilo. – Jer 10, 7; Jes 28, 16; Efe 2, 14; Jes 64, 7 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

aŭ:

Ho Reĝo, bazangula ŝton',
integras gentojn Via tron'.
Vi formis homojn el argil':
Savante venu, Dia Fil'. – E: Albrecht Kronenberger 2008, kp. ADORU 183

latine:

O Rex gentium et desideratus earum,
lapisque angularis, qui facis utraque unum:
veni et salva hominem,
quem de limo formasti.



► 23a de Decembro – O Emmanuel


¶ Ho Emanuel, nia Reĝo kaj Leĝdonanto,
Espero de la popoloj kaj ilia Savanto:
Venu por savi nin, Sinjoro, nia Dio. – Jes 8, 8; 7, 14; 33, 22 • E: Bruno Masala ĉ. 2010

aŭ:

Ho, venu Vi, Imanuel',
ekbrilu super Izrael'
ploranta sola en ekzil',
ĝis venos Vi, la Dia Fil'. – E: B. John Beveridge, ADORU 183.1

latine:

O Emmanuel, Rex et legifer noster,
exspectatio gentium, et Salvator earum:
veni ad salvandum nos, Domine, Deus noster.