4a Adventa Dimanĉo ☐

Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 4a Adventa Dimanĉo

Psalmoj: Kvara Semajno

► VESPERA LAŬDO (1)

Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO

Unua Antifono

¶ Vidu, venos Li, kiun deziris ĉiuj gentoj.
De Lia gloro pleniĝos la domo de Dio.
Haleluja.

Dua Antifono

¶ Venu, Sinjoro, kaj ne hezitu.
Liberigu Izraelon de ĉiuj liaj pekoj.

Tria Antifono

¶ Vidu, jam venis la pleneco de la tempo,
en kiu Dio elsendis Sian Filon sur la teron. – kp. Gal 4, 4

VORTO DE DIO

Legaĵo – 1 Tes 5, 23-24

Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Responsorio

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

La O-Antifono de la koncerna kalendara tago:

17a de Decembro – O Sapientia

¶ Ho Saĝeco, kiu devenis el la buŝo de la Plejaltulo,
Vi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone:
Venu por instrui al ni la vojon de la prudento. – Sir 24, 3; Saĝ 8, 1; Sen 9, 6 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

18a de Decembro – O Adonai

¶ Ho Adonaj, Estro de la domo de Izrael,
kiu al Moseo aperis en flama fajro el la mezo de arbetaĵo
kaj donis la Leĝon sur la monto Sinaj:
Venu por savi nin per Via forta brako. – Eli 6, 2 Vulgata; Jer 3, 20; Eli 3, 2; 19-20; Psa 89, 11; Eli 15, 12-13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

19a de Decembro – O Radix Iesse

¶ Ho Radiko de Jiŝaj,
kiu staras kiel standardo por la popoloj,
antaŭ kiu reĝoj fermos sian buŝon,
kiun gentoj petegos:
Venu por liberigi nin.
Jam ne malrapidu. – Jes 11, 10; Jes 52, 15; Psa 45, 13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

20a de Decembro – O Clavis David

¶ Ho Ŝlosilo de David, Sceptro de la domo de Izrael;
vi malfermas, kaj neniu fermas;
vi fermas, kaj neniu malfermas:
Venu, kaj elkonduku el la karcero la malliberulojn, sidantajn en mallumo kaj ombro de morto. – Jes 22, 22; Psa 44, 20 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

21a de Decembro – O Oriens

¶ Ho Sunleviĝo, Splendo de lumo eterna kaj Suno de justeco:
Venu, kaj lumu sur tiuj, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto. – Luk 1, 78; Saĝ 7, 26; Mal 3, 20; Luk 1, 79 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

22a de Decembro – O Rex gentium

¶ Ho Reĝo de la popoloj, kaj ilia dezirato,
ho Ŝtono bazangula, kiu unuigas ambaŭ:
Venu, kaj savu la homon, kiun Vi formis el argilo. – Jer 10, 7; Jes 28, 16; Efe 2, 14; Jes 64, 7 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

23a de Decembro – O Emmanuel

¶ Ho Emanuel, nia Reĝo kaj Leĝdonanto,
Espero de la popoloj kaj ilia Savanto:
Venu por savi nin, Sinjoro, nia Dio. – Jes 8, 8; 7, 14; 33, 22 • E: Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO

Petoj

Christum Dóminum, fratres caríssimi, ex Vírgine María natum, húmiles deprecémur lætantésque vocémus: Veni, Dómine Iesu.

Fili Dei unigénite, qui ventúrus es ut verus ángelus testaménti,
—fac ut mundus te suscípiat et agnóscat.

Qui génitus in sinu Patris, incarnári venísti ex María Vírgine,
—ab omni corruptióne humánæ condiciónis nos élue.

Qui, vita cum sis, venísti mortem perférre,
—tríbue nobis nihil de mortis damnatióne sentíre.

Et quia merces tua ad iudícium tecum véniet, píetas tua consuéta tunc nobis occúrrat in múnere,
—quæ nostrum sólita est semper removére languórem.

Christe Dómine, qui morte tua mórtuis subvenísti,
—pro defúnctis nos orántes exáudi.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo

Ĉiopova Dio,
enverŝu, ni petas, vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni,
kiuj per la anĝela anonco ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo,
per Lia pasiono kaj kruco estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► HORO DE LA LEGAĴOJ

Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO

Unua Antifono

¶ Vidu:
Venos la Reĝo, la Plejaltulo, kun granda potenco,
por savi la gentojn.
Haleluja.

Dua Antifono

¶ Ĝoju kaj gajiĝu, filino Jerusalemo:
Via Reĝo venos al vi.
Ne timu, Ciono:
Rapide venos via savo. – aŭ: ADORU 879.6

Tria Antifono

¶ Por la alveno de la plej alta Reĝo
fariĝu puraj la koroj de la homoj,
por ke ni digne iru renkonte al Li.
Vidu: Li venos, kaj ne malfruos. – kp. Heb 10, 37

VERSIKLO

kiel en la koncerna kalendara tago

VORTO DE DIO

Legaĵoj kaj Responsorioj kiel en la koncerna kalendara tago.

Tedeumo

Preĝo

Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
enverŝu, ni petas, vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni,
kiuj per la anĝela anonco ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo,
per Lia pasiono kaj kruco estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO

Se la 4a Adventa Dimanĉo estas la 24an de Decembro, oni prenas ĉion el tiu ĉi kalendara tago.

Alie:

Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO

Unua Antifono

¶ Sonigu la trumpeton en Ciono,
ĉar proksima estas la tago de la Sinjoro:
Jen Li venos por savi nin.
Haleluja.

Dua Antifono

¶ Venos la Sinjoro. Iru renkonte al Li kaj diru:
Granda Reĝo, kies regno ne havos finon!
Forta Dio! Estro! Princo de paco!
Haleluja. – el Luk 1, 33

Tria Antifono

¶ Via ĉiopova vorto, ho Eternulo, saltos el la reĝa trono.
Haleluja. – kp. Saĝ 18, 15

VORTO DE DIO

Legaĵo – el Rom 13, 11-12

Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo
kaj surmetu la armilojn de lumo.

Responsorio

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vi venos juĝi la mondon.

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)

kiel en la koncerna kalendara tago, aŭ:

Ciklo A

¶ Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria;
ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.
Haleluja. – el Mat 1, 20

Ciklo B

¶ La anĝelo Gabrielo estis sendita de Dio al virgulino
fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David;
kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
Haleluja. – el Luk 1, 26-27

Ciklo C

¶ Maria senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;
kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.
– el Luk 1, 39-40

PREĜADO

Petoj

Dóminum Iesum Christum, fratres caríssimi, deprecémur, qui est iudex vivórum et mortuórum ipsi dicéntes: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui peccatores salváre venísti,
—nos ab omni tentatiónum adversitáte defénde.

Qui ad iudícium maniféste ventúrus esse créderis,
—poténtiam tuæ salvatiónis in nobis osténde.

Da nobis legis tuæ præcépta virtúte spíritus custodíre,
—ut advéntum tuum in caritáte præstolári possímus.

Tu, qui es benedíctus in sæcula, fac ut per misericórdiam tuam pie et sóbrie in hoc sæculo vivámus,
—exspectántes beátam spem et advéntum magnificéntiæ tuæ.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo

Ĉiopova Dio,
enverŝu, ni petas, vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni,
kiuj per la anĝela anonco ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo,
per Lia pasiono kaj kruco estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MEZA HORO

Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

►► ANTAŬ-TAGMEZE

Legaĵo – Rom 13, 13-14a

Ni iradu dece, kiel en la tago,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Versiklo

Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16

►► TAGMEZE

Legaĵo – 1 Tes 3, 12-13

La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Versiklo

Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4

►► POST-TAGMEZE

Legaĵo – 2 Tes 1, 6.7.10

Estas justaĵo ĉe Dio
redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni,
ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj,
kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Versiklo

Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.

Preĝo

Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
enverŝu, ni petas, vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni,
kiuj per la anĝela anonco ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo,
per Lia pasiono kaj kruco estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)

Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO

Unua Antifono

¶ Pripensu, kiel granda estas ĉi tiu,
kiu eniros por savi la popolojn. – kp. Heb 7, 4

Dua Antifono

¶ La malebenaĵo fariĝu ebenaĵo,
kaj la montaro fariĝu valo.
Venu, Sinjoro, ne prokrastiĝu.
Haleluja. – Jes 40, 4

Tria Antifono

¶ Pligrandiĝos Lia regado
kaj la paco estos senfina.
Haleluja. – Jes 9, 7

VORTO DE DIO

Legaĵo – Flp 4, 4-5

Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
Via mildeco estu konata al ĉiuj.
La Sinjoro estas proksima.

Responsorio

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85, 8

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

La O-Antifono de la koncerna kalendara tago:

17a de Decembro – O Sapientia

¶ Ho Saĝeco, kiu devenis el la buŝo de la Plejaltulo,
Vi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone:
Venu por instrui al ni la vojon de la prudento. – Sir 24, 3; Saĝ 8, 1; Sen 9, 6 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

18a de Decembro – O Adonai

¶ Ho Adonaj, Estro de la domo de Izrael,
kiu al Moseo aperis en flama fajro el la mezo de arbetaĵo
kaj donis la Leĝon sur la monto Sinaj:
Venu por savi nin per Via forta brako. – Eli 6, 2 Vulgata; Jer 3, 20; Eli 3, 2; 19-20; Psa 89, 11; Eli 15, 12-13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

19a de Decembro – O Radix Iesse

¶ Ho Radiko de Jiŝaj,
kiu staras kiel standardo por la popoloj,
antaŭ kiu reĝoj fermos sian buŝon,
kiun gentoj petegos:
Venu por liberigi nin.
Jam ne malrapidu. – Jes 11, 10; Jes 52, 15; Psa 45, 13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

20a de Decembro – O Clavis David

¶ Ho Ŝlosilo de David, Sceptro de la domo de Izrael;
vi malfermas, kaj neniu fermas;
vi fermas, kaj neniu malfermas:
Venu, kaj elkonduku el la karcero la malliberulojn, sidantajn en mallumo kaj ombro de morto. – Jes 22, 22; Psa 44, 20 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

21a de Decembro – O Oriens

¶ Ho Sunleviĝo, Splendo de lumo eterna kaj Suno de justeco:
Venu, kaj lumu sur tiuj, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto. – Luk 1, 78; Saĝ 7, 26; Mal 3, 20; Luk 1, 79 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

22a de Decembro – O Rex gentium

¶ Ho Reĝo de la popoloj, kaj ilia dezirato,
ho Ŝtono bazangula, kiu unuigas ambaŭ:
Venu, kaj savu la homon, kiun Vi formis el argilo. – Jer 10, 7; Jes 28, 16; Efe 2, 14; Jes 64, 7 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

23a de Decembro – O Emmanuel

¶ Ho Emanuel, nia Reĝo kaj Leĝdonanto,
Espero de la popoloj kaj ilia Savanto:
Venu por savi nin, Sinjoro, nia Dio. – Jes 8, 8; 7, 14; 33, 22 • E: Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO

Petoj

Karaj gefratoj, ni preĝu al Kristo, kiu venis por savi la homojn.
Al Li ni diru fidoplene:
Venu, Sinjoro Jesuo.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Mistere enkarniĝante Vi malkaŝis al la mondo la gloron de Via Dieco:
– Per Via alveno vivigu nin.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi alprenis nian malfortecon:
– Donu al ni Vian favoron.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Per Via unua veno en humileco Vi forigis la pekojn de la mondo:
– Je Via dua veno pravigu nin.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi, kiu vivas kaj ĉion regas:
– Bonkore donu al ni la eternan heredaĵon.

¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Vi, kiu sidas dekstre de la Patro:
– Ĝojigu niajn mortintojn per la lumo de Via vizaĝo.