Vespera Laŭdo (1+2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Vespera Laŭdo (1+2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Verbum salutis omnium


¶ Maria, sankta Virgulin',
en ĉasta sin' akceptu Lin,
la Vorton el la patra kor',
la savon de la tuta mond'.

Vin iluminas de l' ĉiel'
la ombro de la Di-Spirit':
graveda Kriston portos Vi,
Lin, kiu estas Di' el Di'.

De l' sankta templo vi la pord',
la sojl', barota en etern',
malferma unu fojon nur
por Li, la Princ', la Reĝ' de l' glor'.

Profetoj jam viziis Lin,
la generitan antaŭ temp'.
Nun, kiel diris Gabriel',
al ter' descendas Krist' Sinjor'.

Popoloj ĉiuj en jubil'
ĝojegu kun la anĝelar':
La Plej Supera kun humil'
alvenas, savi el pere'.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


► Lundo:


Unua Antifono


¶ Vidu, venos la Sinjoro,
la reganto de la reĝoj de la tero.
Feliĉaj, kiuj estas pretaj iri renkonte al Li. – kp. Apo 1, 5

Dua Antifono


¶ Kantu al la Eternulo kanton novan,
Lian gloron de la rando de la tero. – el Jes 42, 10

Tria Antifono


¶ Kiam venos la Filo de homo,
ĉu li trovos fidon sur la tero? – el Luk 18, 8

► Mardo:


Unua Antifono


¶ La Eternulo eliros el Sia sankta loko,
Li venos por savi Sian popolon. – kp. Jes 26, 21

Dua Antifono


¶ Ni havas Cionon, nian urbon potencan;
savon la Eternulo starigas kiel murojn kaj remparon.
Malfermu la pordegojn, ĉar Dio estas kun ni.
Haleluja. – kp. Jes 26, 1-2

Tria Antifono


¶ Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
en ĉiuj popoloj Vian savon. – Psa 67, 3

► Merkredo:


Unua Antifono


¶ De Ciono venos la Ĉiopova
por savi Sian popolon.

Dua Antifono


¶ Pro Ciono mi ne silentos,
kaj pro Jerusalemo mi ne haltos,
ĝis la Justulo eliĝos kiel brilo. – kp. Jes 62, 1

Tria Antifono


¶ La spirito de la Eternulo estas sur mi,
ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj. – kp. Luk 4, 18

► Ĵaŭdo:


Unua Antifono


¶ Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.
Venu kaj savu min, ho Eternulo;
al Vi mi rifuĝas. – kp. Psa 25, 1; 143, 9

Dua Antifono


¶ Donu Vian repagon al tiuj, kiuj fidas je Vi,
kaj Viaj profetoj montriĝu fidindaj. – Sir 36, 15

Tria Antifono


¶ Turnu Vin, Dio, iomete al ni,
ne hezitu venire al Viaj servantoj.

► Vendredo:


Unua Antifono


¶ El Ciono venos la estonta Reganto, la Sinjoro.
Lia granda nomo estos Emanuelo. – kp. Psa 76, 2; Jes 7, 14

Dua Antifono


¶ Persistu.
Vi vidos, kiel helpos al vi la Sinjoro.

Tria Antifono


¶ Sed mi rigardas al la Eternulo,
mi fidas la Dion de mia savo. – el Miĥ 7, 7

► Sabato:


Unua Antifono


¶ Dio venos de Lebanono.
Lia brilo estos kiel hela lumo. – kp. Ĥab 3, 3-4

Dua Antifono


¶ Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon. – el Jes 45, 8

Tria Antifono


¶ Estu preta, ho Izraelo,
iri renkonte al Dio,
kiam Li venas.