17a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 17a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Li sciigas al Jakob Sian vorton,

Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. – Psa 147, 19

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 45, 1-13


El la libro Jesaja

Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.

Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.

Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.

Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis. Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis; por ke oni sciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia, kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.

Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta?

Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per naskado?

Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi.

Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.

Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

Unua Responsorio


Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton. Malfermiĝu la tero kaj produktu la Savanton.

Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton. Malfermiĝu la tero kaj produktu la Savanton.

Sendu, Dio, la Ŝafidon, la Reganton de la tero, el la roko en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.

Malfermiĝu la tero kaj produktu la Savanton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton. Malfermiĝu la tero kaj produktu la Savanton. – el Jes 45,8; 16,1

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la leteroj de la sankta papo Leono la Granda

Mistero de nia interpaciĝo

Vane ni dirus, ke nia Sinjoro, Filo de la beata Virgulino Maria, estas vera kaj perfekta homo, se ni ne kredus, ke li, kiel homo, devenas de gento, pri kiu parolas la Evangelio.

Mateo diras: «Genealogio de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham»; [Mat 1,1] kaj en la homa genealogio li daŭrigas sinsekve per la unuopaj generacioj ĝis Jozef, kies fianĉino estis la Patrino de la Sinjoro. Luko [kp. Luk 3,23-38] montras la kontraŭan direkton en la generacioj: Li revenas al la prapatro de la homa gento, por montri, ke la unua kaj la lasta Adam posedas la saman naturon.

La Filo de Dio, por instrui kaj senkulpigi la homojn, estus povinta revelacii sian ĉiopovecon nur en ŝajna korpo, kiel li ĝin revelaciis al la patriarkoj kaj profetoj, kiam li luktis kun ili [kp. Gen 32,23-31] kaj interparolis kun ili. Li ne rifuzis eĉ ilian gastamon manĝinte la kredencitajn manĝaĵojn. [kp. Gen 18,1-6]

Tiuj okazintaĵoj estis nur aludoj je tiu homo, kiu laŭ la revelacioj de misteraj antaŭsignaloj akiros veran homan naturon el la radiko de la antaŭaj prapatroj.

Pro tio eĉ ne unu simbolo povis realigi la misteron de nia interpaciĝo eterne preparita, ĉar la Sankta Spirito ankoraŭ ne descendis sur la Virgulinon, nek la forto de la Plejsuperulo ombris ŝin; [kp. Luk 1,35] la Saĝeco ankoraŭ ne starigis sian restadejon [kp. Sir 1,15] en la senmakula sino kaj la Vorto ne estiĝis karno. [kp. Joh 1,14]

La naturo de Dio ankoraŭ ne renkontiĝis en unu persono kun la naturo de servisto, kaj la Kreanto de la tempoj ankoraŭ ne naskiĝis en la tempo. Tiu, per kiu ĉio estiĝis, [kp. Joh 1,3] ankoraŭ ne naskiĝis meze de sia kreitaĵo.

Se tiu nova homo, veninta «en simileco de peka karno kaj pro peko», [Rom 8,3] ne estus akceptinta la naturon de nia malnova homo, se li, estante unu substanco kun sia Patro, se li, unusola imuna kontraŭ la peko, ne estus akceptinta nian naturon, fariĝante unu substanco ankaŭ kun sia Patrino, la tuta homa generacio restus kaptita sub la jugo de la diablo. Se lia glora venko estus batalakirita ekster nia naturo, ni akirus el ĝi nenion.

Pere de tiu mirinda kunigo venis al ni, kiel matenheliĝo, la sakramento de la renaskiĝo, per kiu ni spirite renaskiĝas de tiu sama Spirito, de kiu estis koncipita kaj naskita Kristo. Pro tio la evangeliisto diras pri la kredantoj, ke ili naskiĝis «nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio». [Joh 1,13]

Originala teksto: Leo Magnus († 461): Epistula 31, cap. 2-3; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 61, 90-96 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 62-63 (tie kun la erara indiko de Magda Šaturová kiel tradukinto)

Dua Responsorio


En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;

kaj lia ripozejo estos honoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro. – Jes 11, 10; el Luk 1,32

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, Kreanto kaj Savanto de la homa naturo,
Vi volis, ke Via Vorto enkarniĝu en utero ĉiam virga.
Aŭdu favore niajn preĝojn:
Via Ununaskito, kiu alprenis nian homecon, partoprenigu nin en Sia dieco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 11, 1-3a


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vi sciu, ke la regno de Dio estas proksima.
Vere mi diras al vi: Li ne malfruos. – kp. Luk 21, 31-32; Heb 10, 37

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, qui antíqua dispositióne pópulum suum salváre státuit, orémus dicéntes: Custódi plebem tuam, Dómine.

Deus, qui pópulo tuo germen iustítiæ promisísti,
—custódi sanctitátem Ecclésiæ tuæ.

Inclína cor hóminum, Deus, in verbum tuum,
—et confírma fidéles tuos sine queréla in sanctitáte.

Consérva nos in dilectióne Spíritus tui,
—ut Fílii tui, qui ventúrus est, misericórdiam suscipiámus.

Confírma nos, Deus clementíssime, usque in finem,
—in diem advéntus Dómini nostri Iesu Christi.


¶ Gardu, Dio, Vian popolon.

Patro nia

Preĝo


Dio, Kreanto kaj Savanto de la homa naturo,
Vi volis, ke Via Vorto enkarniĝu en utero ĉiam virga.
Aŭdu favore niajn preĝojn:
Via Ununaskito, kiu alprenis nian homecon, partoprenigu nin en Sia dieco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 2


En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 3


Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 61, 11


Kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,
tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon
kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, Kreanto kaj Savanto de la homa naturo,
Vi volis, ke Via Vorto enkarniĝu en utero ĉiam virga.
Aŭdu favore niajn preĝojn:
Via Ununaskito, kiu alprenis nian homecon, partoprenigu nin en Sia dieco.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 5, 23-24


La Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Sapientia


¶ Ho Saĝeco, kiu devenis el la buŝo de la Plejaltulo,
Vi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone:
Venu por instrui al ni la vojon de la prudento. – Sir 24, 3; Saĝ 8, 1; Sen 9, 6 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO


Petoj


Christum, gáudium et exsultatiónem ómnium eum exspectántium, lætántes invocémus: Veni, Dómine, et noli tardáre.

Læti exspectámus advéntum tuum,
—veni, Dómine Iesu.

Tu, qui es ante sæcula,
—veni ad salvándum nos in hoc sæculo.

Tu, qui creásti mundum et omnes qui hábitant in eo,
—veni ad rediméndum opus mánuum tuárum.

Qui nostram non horruísti mortálem natúram,
—veni ad eripiéndum nos a mortis império.

Qui venísti, ut vitam haberémus superabundántem,
—veni nobísque dona tuam vitam ætérnam.

Qui omnes hómines in regnum tuum adunáre voluísti,
—veni ad congregándum eos, qui visiónem vultus tui exspéctant.


¶ Venu, Sinjoro, kaj ne hezitu.

Patro nia

Preĝo


Dio, Kreanto kaj Savanto de la homa naturo,
Vi volis, ke Via Vorto enkarniĝu en utero ĉiam virga.
Aŭdu favore niajn preĝojn:
Via Ununaskito, kiu alprenis nian homecon, partoprenigu nin en Sia dieco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.