18a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 18a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,

ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. – el Luk 21, 28

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 46, 1-13


El la libro Jesaja

Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj.

Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.

Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.

Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.

Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?

Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren,

levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.

Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.

Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.

Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:

Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Unua Responsorio


Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero: Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero: Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos.

Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero: Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron. – Jes 45, 12.13

Dua Legaĵo – Letero al Diogneto


El la letero al Diogneto

Dio revelaciis sian amon pere de sia Filo

Neniu el la homoj vidis Dion, [kp. Joh 1,18] nek esprimis Lin. Li mem montriĝis. Li videbliĝis pere de la kredo, ĉar nur la kredo havas la privilegion vidi Dion. Li, Dio, Sinjoro kaj Kreanto de ĉio, kiu ĉion faris kaj ordigis laŭ sia volo, ne nur amis la homon, [kp. Tit 3,4] sed estis ankaŭ pacienca kun li. Ĉiam Li tia estas, tia estis kaj tia estos: afabla, bona, fidela, sen kolero. Nur Li sola estas bona. [kp. Mat 19,17] Kaj kiam Li decidis pri io granda kaj neesprimebla, Li konfidencis tion nur al sia Filo.

Ĝis kiam Li sian saĝan intencon gardis kaj sekretigis, ŝajnis, ke Li nin malestimas kaj ne zorgas pri ni. Sed kiam per sia amata Filo Li revelaciis kaj alirebligis tion, kio jam estis preparita ekde la komenco, Li subite donis al ni ĉion: la eblecon uzi Liajn bonfarojn, vidi kaj percepti ilin. Kiu el ni kuraĝus iam atendi ion similan?

Kiam Li ĉion finplanis kun sia Filo, Li lasis nin ĝis la menciita tempo barakti laŭplaĉe inter niaj malordigitaj instinktoj, ĉar niaj pasioj kaj avidemoj [kp. Luk 8,14; Mar 4,19; Tit 3,3] deflankiĝis de la ĝusta vojo. Sed ne tial, ke Li ĝojus pro niaj pekoj; Li nur toleris ilin. Nek tial, ke Li aprobus tiun tempon de maljusteco, sed por ke Li preparadu la nunan tempon de justeco.

Tiamaniere ni devis konvinkiĝi, ke pere de niaj propraj agoj ni ne povas meriti la vivon. Se ni ĝin nun havas, ni ĝin havas nur el la boneco de Dio. Ni devis konvinkiĝi kaj sperti, ke pere de niaj propraj fortoj ni ne kapablas atingi la Dian regnon.

Tiun kapablecon donas al ni nur la forto de Dio. Kiam kulminis la mezuro de nia maljusteco, kiam estis tute klare, ke puno kaj morto minacas nin kiel repago, kiam alvenis per Dio fiksita tempo por esprimi Lian bonecon kaj povon (jen, kiel konsterniga estas la rilato de Dio al la homo, kaj Lia amo!), Li ne dekliniĝis de ni kun naŭzo, ne ekmalŝatis nin nek sin venĝis, sed zorgis pri ni pacience. Li prenis sur sin niajn pekojn, kaj sian propran Filon donis por ni kiel elaĉetan prezon: [kp. Rom 8,32; Joh 3,16] la sanktan por pekuloj, [1 Pet 3,18] la senkulpan por difekteblaj, la senmortan por mortemaj.

Ja kio alia povus kovri niajn pekojn, se ne Lia justeco? Kiu alia krom la Filo de Dio povus senkulpigi nin sentaŭgajn kaj malpiajn? Kiel altvalora interŝanĝo, kiel neesprimebla intenco, kiel neatendita bonfaro! La maljusteco de multaj estis forigita [kp. Jak 5,20] per unu Justulo, kaj la justeco de Unu senkulpigas multajn maljustulojn.

Originala teksto: Epistola ad Diognetum (3a jarcento): cap. 8,5 – 9,5; en: Ed. Funk, vol. 1, Tübingen 1871, 324-327 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 65-66

Dua Responsorio


En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;

ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj. – Ago 4, 12; el Jes 9, 6

PREĜO


Ni preĝu.
Ho ĉiopova Dio,
deprimas nin la jugo de la praa sklaveco.
Liberigu nin la atendo de la naskiĝfesto de Via Ununaskita,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 13, 11-12


Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo
kaj surmetu la armilojn de lumo.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Viglu en via koro;
la Sinjoro, nia Dio, estas proxima.

PREĜADO


Petoj


Dóminum Iesum Christum, fratres caríssimi, deprecémur, qui est iudex vivórum et mortuórum, eíque fidénter dicámus: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui peccatóres salváre venísti,
—nos ab omni tentatiónum adversitáte defénde.

Qui ad iudícium maniféste ventúrus esse créderis,
—poténtiam tuæ salvatiónis in nobis osténde.

Da nobis legis tuæ præcépta virtúte Spíritus custodíre,
—ut advéntum tuum in caritáte præstolári possímus.

Tu, qui es benedíctus et vivis et ómnia regis, fac ut nos per misericórdiam tuam pie et sóbrie in hoc sæculo vivámus,
—exspectántes beátam spem et advéntum magnificéntiæ tuæ.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ho ĉiopova Dio,
deprimas nin la jugo de la praa sklaveco.
Liberigu nin la atendo de la naskiĝfesto de Via Ununaskita,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 13, 13-14a


Ni iradu dece, kiel en la tago,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 3, 12-13


La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Tes 1, 6.7.10


Estas justaĵo ĉe Dio
redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni,
ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj,
kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ho ĉiopova Dio,
deprimas nin la jugo de la praa sklaveco.
Liberigu nin la atendo de la naskiĝfesto de Via Ununaskita,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 4, 4-5


Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
Via mildeco estu konata al ĉiuj.
La Sinjoro estas proksima.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Adonai


¶ Ho Adonaj, Estro de la domo de Izrael,
kiu al Moseo aperis en flama fajro el la mezo de arbetaĵo
kaj donis la Leĝon sur la monto Sinaj:
Venu por savi nin per Via forta brako. – Eli 6, 2 Vulgata; Jer 3, 20; Eli 3, 2; 19-20; Psa 89, 11; Eli 15, 12-13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem, fratres caríssimi, exorémus, qui venit ad salvándos hómines, eíque fidénter dicámus: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui per suscéptæ mystérium carnis notam fecísti mundo glóriam tuæ divinitátis,
—vivífica nos advéntu tuo.

Tu, qui suscepísti infirmitátem nostram,
—concéde nobis misericórdiam tuam.

Qui, primo véniens húmilis, redemísti mundum a crímine,
—secúndo advéniens, iustífica nos ab omni reátu.

Tu, qui es benedíctus et vivis et ómnia regis,
—per misericórdiam tuam fac nos accédere ad ætérnam hereditátem.

Qui sedes ad déxteram Patris,
—lúmine vultus tui ánimas defunctórum lætífica.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ho ĉiopova Dio,
deprimas nin la jugo de la praa sklaveco.
Liberigu nin la atendo de la naskiĝfesto de Via Ununaskita,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.