20a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 20a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo,

rektigu en la stepo irejon por nia Dio. – Jes 40,3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 48, 1-11


El la libro Jesaja

Aŭskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj ĵuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.
Laŭ la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.
Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,
tial Mi anoncis al vi antaŭlonge, Mi aŭdigis al vi, antaŭ ol tio plenumiĝis, por ke vi ne diru: Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditaĵo tion ordonis.
Vi aŭdis; rigardu do ĉion; ĉu vi ne devas mem tion konfesi? Mi aŭdigis al vi nun aferojn novajn kaj kaŝitajn, kiujn vi ne sciis.
Nun ili estas kreitaj, ne antaŭlonge; eĉ unu tagon antaŭe vi ne aŭdis pri tio, por ke vi ne diru: Jen, mi sciis pri ili.
Vi ne aŭdis, vi ne sciis, kaj via orelo antaŭe ne estis malfermita; ĉar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskiĝo oni ja nomas vin nefidindulo.
Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.
Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento; Mi elprovis vin en la forno de mizero. Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

Unua Responsorio


Mi elprovis vin en la forno de mizero. Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

Mi elprovis vin en la forno de mizero. Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis.

Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi elprovis vin en la forno de mizero. Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia. – el Jes 48, 10.11; 54, 9

Dua Legaĵo – Bernardo el Clairvaux


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo

La tuta mondo atendas la respondon de Maria

Vi aŭdis, ho Virgulino, ke vi koncipos kaj naskos; vi aŭdis, ke ne el viro, sed el la Sankta Spirito. La anĝelo atendas respondon, ĉar li devis reiri al Dio, kiu sendis lin. Ni ankaŭ atendas, Sinjorino, vian vorton de kompato, ni, kiujn turmentas la sentenco de la kondamno.

Jen estas oferita al vi la prezo de nia elaĉeto; tuj post via konsento ni estos liberigitaj. La eterna Vorto de Dio kreis nin ĉiujn, sed jen, ni mortas; via mallonga respondo renovigos nin, ni reviviĝos.

Petas tion, ho afabla Virgulino, kompatinda Adam, forpelita el Eden, kun sia kompatinda idaro; petas tion Abraham, petas David. Arde tion sopiras ĉiuj ceteraj sanktaj patroj, viaj patroj, kiuj ankaŭ loĝas en la ombro de morto; atendas tion la tuta mondo surgenue ĉe viaj piedoj.

Kaj ne malprave. De via vorto ja dependas la konsolo por bedaŭrinduloj, elaĉeto por arestitoj, liberigo por kondamnitoj kaj finfine la savo por ĉiuj infanoj de Adam, de tuta via gento.

Ho Virgulino, ne prokrastu vian respondon. Respondu rapide al la anĝelo, jes, pere de la anĝelo al Dio mem. Diru vorton kaj akceptu la Vorton: diru vian vorton kaj koncipu la Dian Vorton, prononcu la paseblan vorton kaj brakumu la Vorton eternan.

Kial vi atendas? Kion vi timas? Kredu, konfesu kaj koncipu. Al la humileco aldonu kuraĝon, al la hontemo fidon. Nun neniel taŭgas, ke virga modesteco vualu la prudenton. Ho, prudenta Virgulino, ne timu riski en tiu unusola okazo, ĉar eĉ se hontemo esprimiĝas plaĉe en la silento, nun estas pli necesa sindona vorto.

Beata Virgulino, malfermu vian koron al la kredo, viajn lipojn al la konfeso kaj vian sinon al la Kreanto. Jen tiu, kiun ĉiuj nacioj atendas, [Ĥag 2,8 laŭ Vulgato] frapas ekstere la pordon. Se vi hezitos, li foriros kaj vi denove komencos dolore serĉi tiun, kiun amas via animo. [kp. Kan 3,3] Leviĝu kredeme, kuru sindone, malfermu per via plena konfeso! Diru: «Jen la servantino de la Sinjoro, fariĝu al mi laŭ via vorto!» [Luk 1,38]

Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Homilia in Laudibus Virginis Mariæ 4, 8-9; en: Sancti Bernardi opera, ed. Leclercq/Rochais, vol. 4, Romo 1966, 53-54 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ*, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 71-72

Dua Responsorio


Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu transdoniĝis al vi de Dio per la anĝelo: Jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas Dio same kaj homo. Tial benata vi estas inter la virinoj.

Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu transdoniĝis al vi de Dio per la anĝelo: Jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas Dio same kaj homo. Tial benata vi estas inter la virinoj.

Vi naskos filon, kaj tamen via virgeco restos sendifekta. Vere vi gravediĝos, kaj vi estos patrino ĉiam virga.

Tial benata vi estas inter la virinoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Akceptu, ho Virgulino Maria, la vorton, kiu transdoniĝis al vi de Dio per la anĝelo: Jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos tiun, kiu estas Dio same kaj homo. Tial benata vi estas inter la virinoj. – kp. Luk 1, 31.42

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
Vian neeldireblan Vorton la senmakula Virgulino, laŭ la anonco de la anĝelo, akceptis,
kaj tiel ŝi fariĝis loĝejo de la dieco, plenigita per la lumo de la Sankta Spirito.
Donu, ke ni kapablu, laŭ ŝia ekzemplo, humile sekvi Vian volon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gen 49, 10


Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj,
ĝis venos paco
kaj al li humiliĝos la popoloj.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La anĝelo Gabrielo estis sendita al la virgulino Maria,
fianĉinigita kun Jozefo. – kp. Luk 1, 26-27

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum rogémus, fratres caríssimi, qui est lŭ illúminans omnem hóminem, læti clamántes: Veni, Dómine Iesu.

Lŭ præséntiæ tuæ nostras discútiat ténebras,
—et nos tuis munéribus dignos effíciat.

Salvos nos fac, Dómine Deus noster,
—ut confiteámur hódie nómini sancto tuo.

Succénde corda nostra ut ad te ardénter sítiant,
—tibíque coniúngi tota aviditáte festínent.

Qui infirmitátem nostram sustulísti,
—infírmis et hódie moribúndis succúrre.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Vian neeldireblan Vorton la senmakula Virgulino, laŭ la anonco de la anĝelo, akceptis,
kaj tiel ŝi fariĝis loĝejo de la dieco, plenigita per la lumo de la Sankta Spirito.
Donu, ke ni kapablu, laŭ ŝia ekzemplo, humile sekvi Vian volon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 5


Jen venos tempo, diras la Eternulo,
kaj Mi aperigos de David markoton virtan,
kaj ekregos reĝo,
kaj li estos prudenta,
kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 6


En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere;
kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:
La Eternulo estas nia justeco.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 34, 15-16


Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos,
la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos;
sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos;
Mi paŝtos kun justeco.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
Vian neeldireblan Vorton la senmakula Virgulino, laŭ la anonco de la anĝelo, akceptis,
kaj tiel ŝi fariĝis loĝejo de la dieco, plenigita per la lumo de la Sankta Spirito.
Donu, ke ni kapablu, laŭ ŝia ekzemplo, humile sekvi Vian volon.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Kor 1, 7b-9


Ni atendas la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino,
por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Dio,
per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Clavis David


¶ Ho Ŝlosilo de David, Sceptro de la domo de Izrael;
vi malfermas, kaj neniu fermas;
vi fermas, kaj neniu malfermas:
Venu, kaj elkonduku el la karcero la malliberulojn, sidantajn en mallumo kaj ombro de morto. – Jes 22, 22; Psa 44, 20 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem et Dóminum, fratres dilectíssimi, deprecémur, qui novíssimis diébus maniféste véniet, et cum gáudio implorémus: Veni, Dómine Iesu.

Redémptor noster et Dómine, qui nascéndo in carne, iugum a nobis sustulísti legis,
—benefícia tuæ pietátis in nobis adímple.

Qui de nobis suscepísti quod divinitáti tuæ conveníre vidébas,
—de tuo cónferas quod in nos exspectátus impértias.

Desidéria nostra præséntiæ tuæ exhibitióne gratífica,
—et accensióne tui amóris cor nostrum inflámma.

Tecum gaudeámus in glória,
—quem hic pura fídei cólimus consciéntia.

Animas ómnium defunctórum,
—pietátis tuæ rore perfúnde.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Vian neeldireblan Vorton la senmakula Virgulino, laŭ la anonco de la anĝelo, akceptis,
kaj tiel ŝi fariĝis loĝejo de la dieco, plenigita per la lumo de la Sankta Spirito.
Donu, ke ni kapablu, laŭ ŝia ekzemplo, humile sekvi Vian volon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.