22a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 22a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj,

kaj sciigu ĝin al la malproksimaj insuloj. – kp. Jer 31, 10

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 49, 14 - 50, 1


El la libro Jesaja

Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.

Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.

Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi.

Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.

Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino.

Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.

Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi.

Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.

Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?

Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.

Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino.

Unua Responsorio


Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Eĉ se patrino forgesos, Mi vin ne forgesos, diras la Eternulo.

Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Eĉ se patrino forgesos, Mi vin ne forgesos, diras la Eternulo.

Se mia patro kaj mia patrino min forlasus, Vi, ho Eternulo, min akceptus.

Eĉ se patrino forgesos, Mi vin ne forgesos, diras la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Eĉ se patrino forgesos, Mi vin ne forgesos, diras la Eternulo. – kp. Jes 49, 15; Psa 27, 10

Dua Legaĵo – Beda la Honorinda


El la komentario de la sankta sacerdoto Beda la Honorinda pri la evangelio laŭ Luko

Laŭdkanto de Maria

«Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.» [Luk 1,46-47]

Tio signifas: La Sinjoro honorigis min per tiel granda kaj neatendita tasko, ke nek la lingvo kapablas tion eldiri, nek la plej profunda sento povas tion ĝuste esprimi. Pro tio mi el ĉiuj fortoj dankas kaj laŭdas, kaj ĉion, kion mi travivas, sentas kaj pensas, mi enmetas en la meditadon pri la grandeco de tiu, kiu estas senfina. Mia animo ĝojegas je la Dieco de Jesuo, la Savanto, kiu estas koncipita en la tempo kaj vivas en mia korpo.

«Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn kaj sankta estas Lia nomo.» [Luk 1,49]

Tiuj ĉi vortoj koneksas kun la komenco de la kanto, kiu diras: «Mia animo altigas la Eternulon.» Nur tiu homo, al kiu la Sinjoro faris grandaĵojn, povas glori per estiminda laŭdkanto kaj instigi al tio ĉiujn, kiuj partoprenas la samajn promesojn kaj la saman savon, per la vortoj: «Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.» [Psa 34,4]

Kiu do konas la Sinjoron kaj rifuzas altigi Lin el ĉiu forto kaj gloradi Lian nomon, tiu «estos la plej malgranda en la ĉiela regno». [kp. Mat 5,19]

Lia nomo estas sankta. Ĉar Li per sia unika povo maksimume superas ĉion, kion Li kreis.

«Li helpis sian servanton Izrael, memorante sian korfavoron.» [Luk 1,54]

Ŝi bele nomas Izraelon obeema kaj humila servanto de la Sinjoro, pri kiu Li zorgis kaj elaĉetis lin, kiel diras Hoŝea: «Kiam Izrael estis junulo, mi lin ekamis.» [Hoŝ 11,1]

Kiu ne volas humiliĝi, tiu ne povas esti savita kaj diri kun la profeto: «Jen Dio estas mia helpanto, mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.» [Psa 54,6] Ĉar nur tiu, «kiu humiligos sin, kiel infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.» [Mat 18,4]

«Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.» [Luk 1,55]

Ni komprenas la idaron de Abraham ne laŭkorpe, sed laŭspirite. Do ne nur la naskitajn laŭkarne, sed ĉiujn, kiuj imitas lin en la kredo, ĉu cirkumciditaj aŭ ne. Li mem ja ekkredis, kvankam li ne estis ankoraŭ cirkumcidita. «Kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.» [Gen 15,6; Rom 4,3]

La alveno de la Savanto estas do promesita al Abraham kaj al lia idaro eterne, tio estas, al la filoj de la promeso, al kiuj oni diras: «Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.» [Gal 3,29]

Profundan signifon havas la fakto, ke ambaŭ patrinoj per siaj profetaĵoj antaŭas la naskon de la Sinjoro kaj de Johano. Kiel la peko havas sian originon en la virino, tiel ankaŭ la bonfaroj devas komenciĝi en la virinoj. Kaj kiel per la trompo de unu virino la mondo perdis la vivon, tiel per tiuj du virinoj, kune kantantaj, la vivo revenis.

Originala teksto: Beda Venerabilis († 735): Expositio in Lucam, Lib. 1, Cap. 46-55; en: Corpus Christianorum Latinorum 120, 37-39 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 77-78

Dua Responsorio


Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.

Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo. – el Luk 1, 48-50

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
Vi rigardis la mortidevan homon
kaj volis savi lin per la alveno de Via Ununaskito.
Nin, kiuj humile kaj pie konfesas Lian enkarniĝon,
partoprenigu en Li, nia Savanto,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 45, 8


Gutigu, ho ĉielo, de supre,
kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon,
kaj virto kune elkresku.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn,
la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.
Haleluja. – el Luk 1, 44

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem exorémus, fratres dilectíssimi, qui venit ut nos grátia advéntus sui iustificáret, vocémque cum iúbilo innovémus: Veni, Dómine Iesu.

Qui olim prophetárum vaticínio in carne prædíctus es nascitúrus,
—nascéntia virtútum in nos corróbora.

Præsta nobis ut, qui tuam prædicámus salútem,
—in te salvatiónem habeámus.

Qui venísti contrítis corde medéri,
—pópuli tui sana languóres.

Qui cum venísti reconciliáre dignátus es mundum,
—ad iudícium véniens ab omni nos pœnárum líbera cruciátu.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Vi rigardis la mortidevan homon
kaj volis savi lin per la alveno de Via Ununaskito.
Nin, kiuj humile kaj pie konfesas Lian enkarniĝon,
partoprenigu en Li, nia Savanto,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 5, 3-4a


Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo,
kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio,
kaj tiuj konvertiĝos;
ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Ĥag 2, 6b.9


Pasos malmulte da tempo,
kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron.
La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa,
kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Mal 3, 20-21b


Por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco,
kaj sanigo estos en ĝiaj radioj,
kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
Vi rigardis la mortidevan homon
kaj volis savi lin per la alveno de Via Ununaskito.
Nin, kiuj humile kaj pie konfesas Lian enkarniĝon,
partoprenigu en Li, nia Savanto,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 7-8.9b


Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro.
Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi,
ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn;
ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
Jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Rex gentium


¶ Ho Reĝo de la popoloj, kaj ilia dezirato,
ho Ŝtono bazangula, kiu unuigas ambaŭ:
Venu, kaj savu la homon, kiun Vi formis el argilo. – Jer 10, 7; Jes 28, 16; Efe 2, 14; Jes 64, 7 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, fratres caríssimi, qui propter nos humiliávit semetípsum, invocémus, cum exsultatióne dicéntes: Veni, Dómine Iesu.

Dómine Iesu, qui advéntu tuo subveníre dignátus es mundo,
—ánimas nostras et córpora a delícto purífica.

Quosque mystério incarnatiónis tuæ non confúnderis fratres vocáre,
—aliénos a te éffici ne síveris.

Tales nos rediméndos státuas,
—quáles iudicándos non púnias.

Christe, a cuius divítiis bonitátis et pietátis nihil témporis vacat,
—fac nos percípere immarcescíbilem glóriæ corónam.

Commendámus tibi, Dómine, ánimas eórum qui córporis néxibus absolúti sunt:
—defúncti sæculo, tibi vivant in ætérnum.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Vi rigardis la mortidevan homon
kaj volis savi lin per la alveno de Via Ununaskito.
Nin, kiuj humile kaj pie konfesas Lian enkarniĝon,
partoprenigu en Li, nia Savanto,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.