24a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 24a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Li sciigas al Jakob Sian vorton,

Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. – Psa 147, 19

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 51, 17 - 52, 1-2. 7-10


El la libro Jesaja

Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo.

El ĉiuj filoj, kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano.

Tio ambaŭ vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?

Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.

Tial aŭskultu ĉi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:

tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin;

kaj Mi transdonos ĝin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo: Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaŭ teron, kvazaŭ straton por pasantoj.

Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.

Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.

Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio!

Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.

Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.

La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

Unua Responsorio


Sanktigu vin, ho Izraelidoj, diras la Eternulo, ĉar morgaŭ malsupreniros la Sinjoro. Li forturnos de vi ĉian malsanon.

Sanktigu vin, ho Izraelidoj, diras la Eternulo, ĉar morgaŭ malsupreniros la Sinjoro. Li forturnos de vi ĉian malsanon.

Morgaŭ kovriĝos la kulpo de la tero, kaj regos la Savanto de la mondo.

Li forturnos de vi ĉian malsanon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sanktigu vin, ho Izraelidoj, diras la Eternulo, ĉar morgaŭ malsupreniros la Sinjoro. Li forturnos de vi ĉian malsanon. – kp. Eli 19, 10-11; Rea 7, 15; Dan 9, 24

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno

Vero elkreskas el la tero, kaj justeco rigardas el la ĉielo

«Vero elkreskas el la tero,
kaj justeco rigardas el la ĉielo» [Psa 85,12]

Vekiĝu, ho homo: Dio por vi fariĝis homo. «Vekiĝu vi, kiu dormas, reviviĝu, kaj Kristo lumigos vin.» [Efe 5,14] Por vi, mi diras, Kristo fariĝis homo.

Vi estus eterne morta, se Li ne naskiĝus en la tempo. Vi neniam liberiĝus el la febleco de la peka korpo, se Li ne akceptus la korpon similan al la peka. [kp. Rom 8,3] Eternan mizeron vi suferus, se ne efektiviĝus Lia mirinda mizerikordo, neniam vi akirus novan vivon, se Li ne akceptus vian morton. Vi falus, se Li ne alkurus por helpi vin. Vi certe pereus, se Li ne alvenus.

Festu do ĝoje la alvenon de nia savo kaj de nia elaĉeto. Ni travivu kun ĝojo la gloran tagon, kiam en nian mallongan kaj paseman tagon venis granda, eterna tago el la eterne granda tago.

«Li fariĝis nun nia justeco, sanktiĝo kaj elaĉeto. Kiu volas fieri, fieru en la Eternulo, kiel estas skribite.» [1 Kor 1,30-31]

«Vero elkreskas el la tero»: [Psa 85,12a] El la Virgulino naskiĝis Kristo, kiu proklamis: «Mi estas la Vero.» [kp. Joh 14,6]

«Justeco rigardas el la ĉielo.» [Psa 85,12b] Ĉar homo kredanta je Tiu, kiu naskiĝis, ne povas senkulpiĝi per si mem, sed nur per Dio.

«Vero elkreskas el la tero», ĉar «la Vorto fariĝis karno.» [Joh 1,14]

«Kaj justeco rigardas el la ĉielo», ĉar «ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre malsuprenvenante.» [Jak 1,17]

«Vero elkreskas el la tero», la korpo el Maria.

«Kaj justeco rigardas el la ĉielo», ĉar «la homo povas alproprigi nenion, se tio ne estus al li donacita el la ĉielo.» [Joh 3,27]

«Ĉar ni pravigitaj per fido povas vivi en paco kun Dio», [Rom 5,1] ĉar «justeco kaj paco sin kisos. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo», ĉar «la vero elkreskis el la tero. Per Li ni havas aliron al tiu graco, en kiu ni persistas kaj laŭdas nin en la espero je la gloro de Dio.» [kp. Rom 5,2; Efe 2,18] Li ne diras «je nia gloro», sed «je la gloro de Dio», ĉar «la justeco» ne devenas de ni, sed ĝi «rigardas el la ĉielo». «Kiu do laŭdas sin, ne laŭdu sin per si mem, sed laŭdu sin en la Sinjoro.» [1 Kor 1,31]

Tial do, kiam la Sinjoro naskiĝis el la Virgulino, eksonis la anĝela laŭdkanto: «Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.» [Luk 2,14]

Kie troviĝus la paco sur la tero, se «la Vorto ne elkreskus el la tero», nome se Kristo ne naskiĝus el la karno? «Li estas nia paco. Li el du faris unu popolon», [Efe 2,14] por ke ni estu homoj de bona volo, bonintence unuiĝintaj per la ligo de unueco.

Ĝoju ni do pro tiu graco, por ke nia gloro fariĝu esprimo de nia konvinko, ke ni ne laŭdas nin per ni mem, sed per la Sinjoro. Tial estas skribite: «Mia gloro, kiu levas mian kapon.» Ĉu povis al ni ekbrili pli granda graco ol tiu, kiun donis al ni Dio, kiam sian ununaskitan Filon Li faris Filo de homo kaj la homon Li faris filo de Dio?

Serĉu, ĉu estas ia merito, ia kaŭzo, ia ĝustigo; kaj diru, ĉu vi trovis ion alian ol gracon.

Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 185; en: Patrologia Latina 38, 997-999 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 84-85

Dua Responsorio


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto.

Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. – Jes 11, 1.5.2

PREĜO


Ni preĝu.
Rapidu, Sinjoro Jesuo, ne malrapidu.
Via alveno konsolu kaj fortigu tiujn, kiuj fidas Vian bonecon.
Pri tio ni petas Vin, kiu vivas kaj regas
en unueco kun la Patro kaj la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 70, 6


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj (de la 24a de Decembro) kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 11, 1-3a


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.

Responsorio


Morgaŭ estos detruata la kulpo de la mondo.

Morgaŭ estos detruata la kulpo de la mondo.

Kaj regos super ni la Savanto de la mondo.

Estos detruata la kulpo de la mondo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Morgaŭ estos detruata la kulpo de la mondo.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Venis por Maria la tagoj por ŝia akuŝo,
ke ŝi nasku sian unuan filon. – kp. Luk 2, 6-7

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem, fratres caríssimi, devotióne mentis orémus, qui véniet cum glória et potestáte magna, atque súpplices invocémus: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui excélsus in fortitúdine vénies, réspice humília nostra,
—ut dignos nos fácias munéribus tuis.

Qui Evangélium homínibus manifestáre venísti,
—da tuam nos semper prædicáre salútem.

Tu, qui es benedíctus et vivis et ómnia regis,
—da nos gaudéntes exspectáre beátam spem et advéntum magnificéntiæ tuæ.

Et nos, qui advéntus tui grátiæ anhelámus,
—divinitátis tuæ múnere consoláre.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Rapidu, Sinjoro Jesuo, ne malrapidu.
Via alveno konsolu kaj fortigu tiujn, kiuj fidas Vian bonecon.
Pri tio ni petas Vin, kiu vivas kaj regas
en unueco kun la Patro kaj la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 70, 6


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 2


En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 3


Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 61, 11


Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,
tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron
antaŭ ĉiuj popoloj.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Rapidu, Sinjoro Jesuo, ne malrapidu.
Via alveno konsolu kaj fortigu tiujn, kiuj fidas Vian bonecon.
Pri tio ni petas Vin, kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Psa 70, 6