Kompletorio


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > Konstantaj Partoj > Kompletorio


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Te lucis ante terminum


Jam svenas taga suno-bril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.

Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.

Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'. Amen.

latina T: 5a-6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • 2001 en ADORU 097