Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > Konstantaj Partoj > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Candor æternæ


Bril' beno-plena de l' eterna Dio,
Krist' pardonema, lumo Vi kaj vivo,
por nin sanigi Vi al ni aperas,
pordo de l' savo.

Nun al la tero kantas la anĝeloj
himnon ĉielan pri erao nova,
gloron al Di', al ni, la homa gento,
ĝojon kaj pacon.

Eta Vi kuŝas, Reĝ' de l' universo,
frukto de l' sankta, pura Virgulino,
Kristo, jam estru Vi la tutan mondon,
ĉiam aminda.

Unu el ni, naskiĝas Vi en karno,
por ke ni havu hejmon en ĉielo;
Vi nin novigu, tiru nin per ŝnuroj,
ŝnuroj de amo.

Jen nia ĥoro kantas jubilante
en kunuleco gaja de l' anĝeloj,
Krist', kun la Patro kaj la Dia Amo,
kantojn de laŭdo. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008