Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > Konstantaj Partoj > Matena Laŭdo


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


A solis ortus cardine


Al turno-punkt' de sun-leviĝ'
kaj ĝis ekstremo de la ter'
ni kantu al Princ' Kristo: Lin
Maria naskis, Virgulin'.

Benata la Farint' de l' mond'
sin vestis per ĉi sklava korp',
por savi karnon per la karn',
ke ne perdiĝu kreitar'.

Ĉastegan ventron de patrin'
la graco trafas el ĉiel',
knabina ventro pro sekret'
pezegas: ŝi ne konas ĝin.

Do domo de pudora kor'
tuj iĝas templo nur por Di':
la ne-tuŝitulin' sen vir'
koncipas filon en uter',

en nasko-spasmoj naskas Lin,
kiun anoncis Gabriel' –
kaj supren-salte jam Baptist'
rekonas Lin el panja sin'.

Fojn' por kuŝado, kial ne?
li ne malŝatas pri manĝuj':
per iom lakto nutras sin,
dank' kiun manĝas ĉiu bird'.

Ĝojegas ĉielula ĥor',
anĝeloj kantas nun por Di'
kaj al paŝtistoj la Paŝtist'
montriĝas: ĉies Li kreint'.

Jesu', la gloro jen por vi
– ĉar Vi naskiĝis el Virgin' –
kun Patro kaj Vivig-Spirit'
por ĉiam-daŭra la tempeg'. Amen.

latina T: Sedulius, 5a jarcento • E: Gerrit Berveling, 1986 en Tero kaj Ĉielo Kantu VIII/112 • 2001 en ADORU 249