Dimanĉo de la S. Familio ☐

Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > Dimanĉo de la S. Familio

Vespera Laŭdo (1)
Invitatorio
Horo de la Legaĵoj
Matena Laŭdo
Meza Horo
Vespera Laŭdo (2)

► VESPERA LAŬDO (1)

MALFERMO

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO

O lux beata cælitum

Beata lum' de l' anĝelar',
esper' plej alta de l' homar',
Jesuo, alridetas Vin
en pia hejm' gepatra am'.

Maria, riĉa vi je grac',
el ĉastaj mamoj nutras vi
Jesuon per patrina lakt',
vi kisas kaj karesas Lin.

Jozefo, vi el olda gent',
gardant' amata de l' Virgin':
Jesuo vokas paĉjo vin,
Li, kies Aba Dio mem.

Jozef', Maria kaj Jesu',
el nobla trunko de Jiŝaj',
naskitaj por la sav' de l' mond',
ni petas vin, elaŭdu nin.

Samkiel floris via dom'
pro virtoj kaj pro grac-abund',
tiele estu nia hejm'
loĝej' de am' kaj bona mor'.

Gepatrojn Viajn Vi, Jesu',
obeis, kvankam Fil' de Di'.
Kun Via Patro kaj la Spir',
al Vi senfine estu glor'. Amen.

latina T: papo Leono la 13a († 1903) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO

Psalmoj kiel en la Komunaj Tekstoj > Maria.

Unua Antifono

¶ Kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria,
el kiu estis naskita Jesuo,
kiu estas nomata Kristo. – Mat 1, 16

Unua Psalmo – Psa 113 (112)

Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono

¶ Kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria,
el kiu estis naskita Jesuo,
kiu estas nomata Kristo. – Mat 1, 16

Dua Antifono

¶ Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria;
ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. – el Mat 1,20

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)

Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono

¶ Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria;
ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. – el Mat 1,20

Tria Antifono

¶ Kaj rapidante, la paŝtistoj iris,
kaj trovis Marian kaj Jozefon,
kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. – Luk 2, 16

Kantiko – Efe 1, 3-10

Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono

¶ Kaj rapidante, la paŝtistoj iris,
kaj trovis Marian kaj Jozefon,
kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. – Luk 2, 16

VORTO DE DIO

Legaĵo – 2 Kor 8, 9

Vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa,
por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

Responsorio

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

Ciklo A

¶ Jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante:
Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon,
kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi. – el Mat 2, 13

Ciklo B

¶ Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo,
ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo. – Luk 2, 22

Ciklo C

¶ La knabo Jesuo restis en Jerusalem,
kaj liaj gepatroj tion ne sciis;
sed supozante, ke li estas en la karavano,
ili iris tagan vojaĝon,
kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj. – el Luk 2, 43-44

PREĜADO

Petoj

La Filon de l' vivanta Dio, kiu volis fariĝi filo de homa familio,
Lin ni adoru, kaj ni konfesu:
Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

Vi submetis vin al Maria kaj Jozefo.
– Instruu al ĉiuj homoj respekton kaj obeemon koncerne la legitimajn superulojn.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

Vi amis Viajn gepatrojn kaj estis amata de ili.
– Donu, ke ĉiuj familioj vivu en paco kaj karitato.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

Vi restadis fervore en la domo de via Patro.
– Helpu, ke en ĉiu domo Dio estu honorata.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

La trian tagon vi estis trovita de timoplenaj gepatroj.
– Instruu ĉiujn, ke ili unue serĉu la Regnon de Dio.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

Vi kunigis Marian kaj Jozefon kun vi en la ĉiela gloro.
– Enirigu ĉiujn mortintojn en la familion de la beatuloj.

¶ Vi, Jesuo, estas modelo de la homo. Vi estas la Savanto.

Patro nia

Preĝo

Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, ke ni, ligitaj per reciproka amo, imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en via domo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► INVITATORIO

¶ Kriston, la Filon de Dio,
kiu estis obeema al Maria kaj Jozefo,
venu, ni adoru Lin.

► HORO DE LA LEGAĴOJ

MALFERMO

(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO

Dulce fit nobis

Ho, kiel ĉarme, pensi pri la simpla
dom' nazareta, ĝia stil' modesta;
kiom utile, kanti pri l' kaŝita
viv' de Jesuo!

Vi, ho Jozefo, kun eduka arto,
vidas Jesuon iĝi plen-kreskulo,
faras volonte lin meti-kunulo,
servas humile.

Pia patrino por la Dia Filo,
por la fianĉo bona fianĉino,
por ĉiuj lacaj preta helpantino,
Vi, ho Maria.

Vi, kiuj konas nian vivo-penon,
milde rigardu ĉiujn mizerulojn,
kaj la apogon, kiun ili petas,
donu bonkore.

Laŭdon al Vi, Jesuo, kaj honoron!
Sanktan ekzemplon donas Vi de l' vivo.
Vi kun la Patro kaj la Spir' favora
regas eterne.
Amen.

latina T: papo Leono la 13a († 1903) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO

Psalmoj kiel en la Komunaj Tekstoj > Maria.

Unua Antifono

¶ Kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo,
por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo,
tiam Simeono ricevis lin en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – kp. Luk 2, 27-28

Dua Antifono

¶ La magoj, veninte en la domon,
vidis la knabeton kun lia patrino Maria. – kp. Mat 2, 11

Tria Antifono

¶ Jozefo leviĝis,
kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte,
kaj migris en Egiptujon. – kp. Mat 2,14

VERSIKLO

Viajn gefilojn Mi faros instruitaj de Dio.

Mi donos al ili abundon da paco.

VORTO DE DIO

Unua Legaĵo – Efe 5, 21 - 6, 4

El la epistolo al la Efesanoj

Submetiĝu unu al alia en la timo al Kristo.

Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.

Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; ĉar ni estas membroj de lia korpo. Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

Unua Responsorio

Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon.

Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon.

Jesuo malsupreniris kun Maria kaj Jozefo, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili.

Respektu vian patron kaj vian patrinon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon. – el Efe 6, 1-2; kp. Luk 2, 51

Dua Legaĵo – Paŭlo la 6a

El la alparoloj de la papo Paŭlo la 6a

Nazaret estas modelo

La domo de Nazaret estas lernejo, en kiu ni ekkonas la vivon de Kristo. Ĝi estas la lernejo de la evangelio.

Tie ĉi ni lernas unue observi, aŭskulti, kontempli kaj de interne ekkoni la profundan kaj misteran forton, kiu sin kaŝas en tiu plej simpla, plej humila kaj plej bela revelacio de la Dia Filo. Kaj miaopinie ni tiamaniere ankaŭ sinsekve lernas imiti Lin.

Tie ĉi ni trovas la manieron kaj vojon por facile ekscii, kiu estas Kristo. Tie ĉi ni plej bone komprenos kaj konsideros ĉion, kio difinis kaj fiksis Lian restadon inter ni, do la lokon, tempon, kutimojn, lingvaĵon, religiajn ritojn kaj simple ĉion, kion Jesuo uzis por evidentiĝi al la mondo. Ĉi tie ĉio alparolas nin, ĉio havas sian signifon.

En tiu ĉi lernejo ni klare vidas, kial devas observi la spiritan ordon ĉiuj, kiuj obeas la instruon de la evangelio, kiuj volas esti disĉiploj de Kristo.

Kiel volonte ni revenus al nia infanaĝo kaj denove ekkomencus tiun humilan kaj samtempe noblan lernejon de Nazaret! Kiel arde ni deziras esti apud Maria por kompletigi nian studadon, por ke ni ekkonu la veran vivon kaj kapablu kompreni la Diajn verojn!

Sed ni estas ĉi tie nur kvazaŭ pilgrimantoj, kiuj devas rezigni pri la sopiro daŭrigi en tiu ĉi domo la neniam finiĝantajn studojn de la evangelio. Tamen ni ja ne foriros sen tio, ke ni ne kunportu el la nazareta hejmo almenaŭ pase kelkajn kuraĝigajn ideojn.

En tiu ĉi domo ni lernas antaŭ ĉio silentemon. Se ni nur kapablus estimi kaj aprezi la silentadon, tiun admirindan kaj nepre necesan animstaton, precipe en nia turbulenta tempo, inter tiom da malkvieto, kiam nin atakadas senĉesa bruado, kriado kaj maltrankvilo.

Ho nazareta silentado, instruu nin mergiĝi en bonajn ideojn, atenteme sekvi la profundajn spiritajn intencojn, esti pretaj aŭskulti la voĉon de la saĝa Dia inspiro kaj la konsilojn de veraj instruistoj. Instruu nin, kiel necesa kaj utila estas la spirita sinpreparo, studado, meditado, la interna persona spirita vivo kaj la preĝo, kiun vidas en sekreto nur Dio mem. [kp. Mat 6,6]

Krome ni lernas la veran familian vivon. Nazaret, memorigu al ni tion, kio estas familio, ĝia komunumo de amo, ĝia aŭtentika, brilanta beleco, ĝia sankta kaj netuŝebla karaktero. Montru al ni, kiel afabla estas la familia edukado, kiun nenio alia povas anstataŭi. Instruu nin pri la natura tasko de la familio en la socia ordo.

Kaj finfine ni lernas la noblan signifon de la laboro. Nazareta hejmo, domo de la Filo de metiisto! Tie ĉi ni ekkomprenu kaj agnosku la duran, sed liberigan leĝon de la homa laboro. Tie ĉi ni redonu al la laboro ĝian dignon, kiun ĉiuj sentu. Sub la tegmento de la nazareta domo ni rememoru, ke la laboro ne havas celon en si mem, ke ĝi ne ĉerpas sian liberecon kaj noblecon nur el la ekonomia vidpunkto, sed el ĉio, kio direktas la laboron al nobla celo. Kaj jen, fine, mi volas al ĉiuj laboristoj en la tuta mondo anonci la savon kaj prezenti al ili la grandan modelon, ilian Dian fraton kaj profeton en ĉiuj iliaj justaj postuloj: Kriston, nian Sinjoron.

Originala teksto: Paulus VI († 1978): Sermo in templo Annuntiantionis Beatæ Mariæ Virginis in urbe Nazareth 5 ianuarii 1964; en: Acta Apostolicæ Sedis 56 (1964), 167-168 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000

Dua Responsorio

Ĝoju, perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro.

Ĝoju, perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro.

Kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoju, perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro. – kp. 2 Kor 13, 12; el Efe 5, 19; Kol 3, 23

Tedeumo

Preĝo

Ni preĝu.
Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, ke ni, ligitaj per reciproka amo, imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en via domo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO

MALFERMO

(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO

Christe, splendor Patris

Kristo, bril' de l' Patro,
virga Di-patrino',
kaj Jozef', zorganto:
Sankta Familio!

Brilas via domo,
kie virtoj floras,
kaj el kiu venis
Li, la graco-fonto.

Kun mireg' anĝeloj
la Di-filon vidas
kiel sklav' naskitan,
servi la servantojn.

Kun humil', Jozefo,
vi ordonojn donas,
kune kun Maria
servas vi al ambaŭ.

Pli ol pompaj haloj
ĉi modera domo
brilas, kie kreskis
Krist', la sav' de l' mondo.

Krist', Patrin', Jozefo!
Estu niaj domoj,
laŭ model' de l' via,
graco-trezorejoj.

Vin, Jesu', ni laŭdas.
Via familio
helpu nin ĉielen,
kiel ni esperas. Amen.

latina T: Anselmo Lentini,
20a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO

Psalmoj: Unua Semajno

Unua Antifono

¶ La gepatroj de Jesuo
iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. – kp. Luk 2, 41

Dua Antifono

¶ Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis,
pleniĝante de saĝeco;
kaj la graco de Dio estis sur li. – Luk 2, 40

Tria Antifono

¶ Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio,
kio estis parolita pri li. – Luk 2, 33

VORTO DE DIO

Legaĵo – Rea 5, 16

Respektu vian patron kaj vian patrinon,
kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
por ke longe daŭru via vivo,
kaj por ke estu al vi bone sur la tero,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Responsorio

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Kiu estis obeema al Maria kaj Jozefo,

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15; el Luk 2, 51

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)

Ciklo A

¶ Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria;
ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.
Haleluja. – el Mat 1, 20

Ciklo B

¶ Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio,
kio estis parolita pri li.
Haleluja. – Luk 2, 33

Ciklo C

¶ Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni?
Jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo.
– Kial vi serĉis min?
Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? – el Luk 2, 48-49

PREĜADO

Petoj

Fílium Dei vivi, qui fílius humánæ famíliæ fíeri dignátus est, adorémus, ipsum exorántes: Iesu, factus obœdiens, sanctífica nos.

Iesu, Verbum ætérnum Patris, qui súbditum Maríæ et Ioseph te fecísti,
—doce nos humilitátem.

Magíster noster, cuius facta et verba mater tua in corde suo servábat,
—præsta, ut audiámus verbum tuum et custodiámus illud in corde puro et bono.

Christe, faber mundi, qui fílium fabri te vocári voluísti,
—doce nos sedulitátem in ópere.

Iesu, qui in família Názareth sapiéntia, ætáte et grátia apud Deum et hómines proficiébas,
—fac, ut crescámus per ómnia in te, qui es Caput nostrum.

¶ Jesuo, fariĝinta obeema, sanktigu nin.

Patro nia

Preĝo

Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, ke ni, ligitaj per reciproka amo, imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en via domo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MEZA HORO

Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.Psalmoj: Unua Semajno

►► ANTAŬ-TAGMEZE

Legaĵo – Kol 3, 12-13

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj,
koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu;
kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru

Versiklo

La Eternulo instruos al ni Siajn vojojn.

Kaj ni iros sur Liaj padoj. – kp. Psa 25, 9

►► TAGMEZE

Legaĵo – Kol 3, 14-15

Super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj,
al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo,
kaj estu dankemaj.

Versiklo

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco.

Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas. – Psa 88, 16

►► POST-TAGMEZE

Legaĵo – Kol 3, 17

Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago,
faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo,
dankante Dion, la Patron, per li.

Versiklo

Ĉiuj viaj filoj instruiĝos de Dio.

Abundon da paco ili havos.

Preĝo

Ni preĝu.
Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, ke ni, ligitaj per reciproka amo, imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en via domo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)

MALFERMO

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO

O lux beata cælitum

Beata lum' de l' anĝelar',
esper' plej alta de l' homar',
Jesuo, alridetas Vin
en pia hejm' gepatra am'.

Maria, riĉa vi je grac',
el ĉastaj mamoj nutras vi
Jesuon per patrina lakt',
vi kisas kaj karesas Lin.

Jozefo, vi el olda gent',
gardant' amata de l' Virgin':
Jesuo vokas paĉjo vin,
Li, kies Aba Dio mem.

Jozef', Maria kaj Jesu',
el nobla trunko de Jiŝaj',
naskitaj por la sav' de l' mond',
ni petas vin, elaŭdu nin.

Samkiel floris via dom'
pro virtoj kaj pro grac-abund',
tiele estu nia hejm'
loĝej' de am' kaj bona mor'.

Gepatrojn Viajn Vi, Jesu',
obeis, kvankam Fil' de Di'.
Kun Via Patro kaj la Spir',
al Vi senfine estu glor'. Amen.

latina T: papo Leono la 13a († 1903) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO

Psalmoj kiel en la Komunaj Tekstoj > Maria.

Unua Antifono

¶ Post tri tagoj ili trovis lin en la templo,
kie li sidis meze de la instruistoj,
aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn. – Luk 2, 46

Unua Psalmo – Psa 122 (121)

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono

¶ Post tri tagoj ili trovis lin en la templo,
kie li sidis meze de la instruistoj,
aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn. – Luk 2, 46

Dua Antifono

¶ Jesuo malsupreniris kun ili,
kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili. – el Luk 2, 51

Dua Psalmo – Psa 127 (126)

Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono

¶ Jesuo malsupreniris kun ili,
kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili. – el Luk 2, 51

Tria Antifono

¶ Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo,
kaj en graco ĉe Dio kaj homoj. – Luk 2, 52

Kantiko – Efe 1, 3-10

Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono

¶ Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo,
kaj en graco ĉe Dio kaj homoj. – Luk 2, 52

VORTO DE DIO

Legaĵo – Flp 2, 6-7

Jesuo, estante en la formo de Dio,
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio
sed sin malplenigis,
alprenante la formon de sklavo,
fariĝante laŭ la bildo de homoj.

Responsorio

En ĉio Li devis esti simila al Siaj fratoj, por ke Li povu esti kompatema.

En ĉio Li devis esti simila al Siaj fratoj, por ke Li povu esti kompatema.

Videbla Li estis sur la tero kaj vivis inter la homoj,

por ke Li povu esti kompatema.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En ĉio Li devis esti simila al Siaj fratoj, por ke Li povu esti kompatema.

LAŬDKANTO

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

Ciklo A

¶ Jozefo venis al urbo nomata Nazaret kaj loĝis tie,
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj,
ke li estos nomata Nazaretano. – Mat 2, 33

Ciklo B

¶ La infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco;
kaj la graco de Dio estis sur li. – Luk 2, 40

Ciklo C

¶ Jesuo malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili;
kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro. – el Luk 2, 43-44

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55

Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶