29a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 29a de Decembro



► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

Unua Psalmo – Psa 46 (45)


Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶

Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.

Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

Dua Antifono


¶ En Liaj tagoj ekfloros justeco
kaj paco por ĉiam. – ADORU 071.4

Dua Psalmo – Psa 72 (71), 1-11


Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo *
kaj Vian justecon al la reĝido.

Li juĝu Vian popolon kun vero *
kaj Viajn prematojn kun justeco.

La montoj alportu al la popolo pacon, *
ankaŭ la montetoj, per justeco. ¶

Li juĝu la prematojn en la popolo, / li savu la filojn de senhavulo, *
kaj li dispremu la premanton.

Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, *
de generacioj al generacioj.

Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; *
kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, *
ĝis ne plu ekzistos la luno. ¶

Li regu de maro ĝis maro *
kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, *
kaj liaj malamikoj leku polvon. ¶

La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; *
la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; *
ĉiuj popoloj lin servu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ En Liaj tagoj ekfloros justeco
kaj paco por ĉiam. – ADORU 071.4

Tria Antifono


¶ La Eternulo savos la animojn de mizeruloj.

Tria Psalmo – Psa 72 (71), 12-19


Ĉar li savos ploregantan malriĉulon *
kaj senhelpan mizerulon.

Li estos favor-kora por malriĉulo kaj senhavulo, *
kaj li savos la animojn de mizeruloj.

De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; *
kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. ¶

Kaj li vivu, / kaj oni donu al li *
el la oro de Ŝeba;

kaj oni ĉiam preĝu por li, *
kaj ĉiutage oni lin benu.

Estu multe da greno en la lando; *
sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon';

kaj en la urboj ĉio floru, *
kiel herbo sur la tero.

Lia nomo estu eterna; *
tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;

ĉiuj popoloj *
sin benu per li kaj gloru lin. ¶

Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael', *
kiu sola faras miraklojn.

Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; / kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. *
Amen, kaj amen! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo savos la animojn de mizeruloj.

VERSIKLO


La paŝtistoj, tion vidinte, sciigis pri la diro,

kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. – kp. Luk 2,17

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 1, 1-14


Komenciĝas la Letero al la Koloseanoj.

Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato, al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.

Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi, aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj, pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio, kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero; kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni, kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.

Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento, por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio; fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo; dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj.

Unua Responsorio


Ni danku Dion, la Patron, kiu liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo.

Ni danku Dion, la Patron, kiu liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo.

Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj,

kiu liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni danku Dion, la Patron, kiu liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo. – kp. Kol 1, 12-13; Jak 1, 17

Dua Legaĵo – Bernardo el Clairvaux


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo

En la pleneco de la tempo alvenis ankaŭ la pleneco de Dio

«Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al la homoj.» [Tit 3,4]

Ni dankas al Dio por tiom da konsolo dum nia surtera pilgrimado, dum nia ekzilo kaj mizero.

Antaŭ ol montriĝis la amo de la Sinjoro al la homoj, estis kaŝita Lia mizerikordo, kvankam ĝi ekzistis jam antaŭe; «ĉar eterna estas Lia boneco». [Psa 118,1; Psa 136] Sed kiel ni estus povintaj scii, ke Lia boneco estas tiel granda? Ĝi estis promesita, tamen ni ne spertis ĝin kaj tial malmultaj kredis je ĝi. «Dio multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj.» [Heb 1,1] Dio diras: «Mi scias la intencojn, kiujn mi havas koncerne vin, intencojn al bono kaj ne al malbono.» [Jer 29,11] Sed kion diris homo, spertanta afliktojn, sed ne konanta pacon? Kiel longe vi dirados: «Paco, paco, ne ekzistas paco?» [kp. Jer 6,14] Pro tio la «anoncantoj de paco ploras maldolĉe» [Jes 33,7] dirante: «Sinjoro, kiu kredos nian mesaĝon?» [kp. Jes 53,1] Sed nun la homoj almenaŭ devus kredi al siaj okuloj, ĉar «tre kredindaj estas la atestoj de Dio». [kp. Psa 93,5] Kaj li «aranĝis tendon en la suno», [kp. Psa 19,5] por ke Li ne restu kaŝita eĉ antaŭ la plej malfortaj okuloj.

Vidu, paco estas ne nur promesita, sed sendita; ĝi estas ne forŝovita, sed donacita; paco estas ne profetita, sed ĝi efektiviĝis. Dio Patro sendis sur la teron sakon plenan de sia mizerikordo. Tiu ĉi sako, mi diras, disŝiriĝis dum la mortturmento por disŝuti sian kaŝitan enhavon: nian elaĉetprezon. Jes, la sako estas malgranda, sed plenplena. Ĉar «infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni,» [Jes 9,6] en kiu la tuta pleneco de Dio loĝas». [kp. Kol 1,19; 2,9] Sed «kiam venis la pleneco de la tempo», [Gal 4,4] tiam venis ankaŭ la pleneco de Dio. Ĝi alvenis en la karno kaj tiamaniere ĝi montriĝis al la mortema homo, ke ni en homa aspekto ekkonu la bonecon de Dio. Kiam en la homa naturo aperis Dio, Lia boneco jam ne povis resti kaŝita. Por montri sian bonecon, ĉu Li povis fari pli ol akcepti mian korpon? Mi diras: mian korpon, ne tiun de Adam, ne tian, kian havis Adam antaŭ ol li pekis.

Kiel Li povis montri sian mizerikordon pli efike ol tiel, ke Li alprenis nian mizeron? Kie troveblas tiel granda amo, per kiu la potenca Vorto de Dio fariĝis por ni tiel malforta kiel herbo? «Sinjoro, kio estas homo, ke vi pensas pri li» [Psa 8,5] «kaj turnas al li vian koron?» [Ijo 7,17] Lia enkarniĝo montras al ni, kiel multe Dio zorgas pri ni, kion Li pensas pri ni, kaj kion Li sentas al ni. Ho homo, ne demandu, kiel vi suferas, sed kiel Li suferis. Kaj el tio, kion Li faris por vi, eksciu, ke Li volis vin fari granda. El Lia homa naturo montriĝos al vi Lia boneco. Ju pli malgranda Li fariĝis kiel homo, des pli Li montris sian bonecon. Ju pli mizera Li fariĝis pro mi, des pli kara Li estu al mi. La Apostolo diras: «Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al la homoj.» [Tit 3,4] Vere granda kaj evidenta estas la boneco de Dio kaj Lia amo al la homo! La plej grandan pruvon de sia boneco Li donis al ni tiam, kiam Li kunigis la homan naturon kun sia Dia naturo.

Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo 1 in Epiphania Domini, 1-2; en: Patrologia Latina 133, 141-143 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000

Dua Responsorio


Dio antaŭdestinis nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco.

Dio antaŭdestinis nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco.

Kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo,

laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio antaŭdestinis nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco. – kp. Efe 1, 5-6; Rom 8, 29

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova nevidebla Dio,
per la alveno de Via Lumo Vi forpelis la tenebrojn de la mondo.
Rigardu nin, ni petas, kun favoro,
por ke ni digne celebru la gloran naskiĝon de Via Ununaskito,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Matena Laŭdo

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 1, 1-2


Dio,
kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo,
kiun Li nomis heredanto de ĉio,
per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La paŝtistoj diris unu al alia:
Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem,
kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon,
kiun la Eternulo sciigis al ni. – el Luk 2,15

PREĜADO


Petoj


Quia Deus in sua misericórdia Christum, príncipem pacis, nobis misit, cum fidúcia clamémus: Pax homínibus bonæ voluntátis.

Deus omnípotens, Pater Dómini nostri Iesu Christi, quo témpore Ecclésia salvíficum tuum célebrat amórem,
—laudem nostram suscípere dignáre propítius.

Qui ab inítio victóriam tuam per Christum salvatórem nostrum homínibus promisísti,
—Evangélii lúmine omnes hómines illustrári concéde.

In laudem Fílii tui, cuius diem cum gáudio Abraham prævídit, patriárchæ speravérunt, prophétæ nuntiavérunt et gentes desideravérunt,
—fac ut omnis Israel salvus fiat.

Qui voluísti nativitátem Fílii tui a cælórum spirítibus prædicári atque ab Apóstolis, martýribus et fidélibus sæculórum ómnium collaudári,
—pacem in terris largíre, quam nuntiavérunt ángeli.


¶ Pacon al la homoj de Via bonvolo!

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova nevidebla Dio,
per la alveno de Via Lumo Vi forpelis la tenebrojn de la mondo.
Rigardu nin, ni petas, kun favoro,
por ke ni digne celebru la gloran naskiĝon de Via Ununaskito,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj: Unua Semajno, laŭ la koncerna semajn-tago




►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Tit 2, 11-12


Jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn,
ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 4, 9


Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan,
por ke ni vivu per li.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Ago 10, 36


Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj,
predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo;
li estas Sinjoro de ĉiuj.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova nevidebla Dio,
per la alveno de Via Lumo Vi forpelis la tenebrojn de la mondo.
Rigardu nin, ni petas, kun favoro,
por ke ni digne celebru la gloran naskiĝon de Via Ununaskito,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo, Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2).

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1, 1-3


Tion, kio estis de la komenco,
kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj,
kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo
(kaj la vivo elmontriĝis,
kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon,
la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni);
kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi,
por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni;
kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La ĉiela Reĝo volis naskiĝi el Virgulino,
por revenigi la perditan homon al la Regno de Dio.

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem miserentíssimum, qui Fílium suum unxit Spíritu Sancto ad evangelizándos páuperes, rogémus: Dómine miséricors, miserére nostri.

Miséricors et sempitérne Deus, qui vis omnes hómines salvos fíeri et ad agnitiónem veritátis tuæ perveníre, tibi grátias ágimus, qui Unigénitum tuum mundo dedísti:
—omnem terram in eius nativitáte lætífica.

Misísti eum evangelizáre paupéribus, nuntiáre captívis remissiónem et prædicáre tempus grátiæ:
—libertátem homínibus et pacem largíre.

Ad eum direxísti géntium sapiéntes, ut adorárent eum:
—áccipe fídei nostræ et oratiónis obséquium.

Et, post illos, omnes hómines vocas de ténebris in admirábile lumen tuum, ut in nómine Iesu omne genu flectátur:
—fac ut testes huius Evangélii evadámus.

Christum, in Béthlehem natum, lumen fecísti ad revelatiónem géntium:
—glóriam vultus tui frátribus, qui obiérunt, revéla.


¶ Favora Dio, kompatu nin.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova nevidebla Dio,
per la alveno de Via Lumo Vi forpelis la tenebrojn de la mondo.
Rigardu nin, ni petas, kun favoro,
por ke ni digne celebru la gloran naskiĝon de Via Ununaskito,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.