30a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 30a de Decembro



► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vero elkreskas el la tero,
kaj justeco rigardas el la ĉielo.

Unua Psalmo – Psa 85 (84)


Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon, *
Vi revenigis la for-kaptitojn de Jakob;

Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. ¶

Vi retenis Vian tutan koleron, *
forlasis Vian furiozon.

Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *
kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. ¶

Ĉu eterne Vi nin koleros, *
daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *
ke Via popolo ĝoju per Vi? ¶

Aperigu al ni, ho Eternulo, *
Vian favoron,

kaj Vian helpon *
donu al ni. ¶

Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; *
ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo

kaj al Siaj fideluloj, *
ke ili ne reiru al malsaĝeco. ¶

Jam proksima estas Lia helpo *
al tiuj, kiuj Lin timas,

por ke ekregu honoro *
en nia lando. ¶

Bono kaj vero renkontiĝas, *
justeco kaj paco sin kisas.

Vero elkreskas el la tero, *
kaj justeco rigardas el la ĉielo. ¶

Kaj la Eternulo donos bonon, *
kaj nia tero donos siajn produktojn.

Justeco iros antaŭ Li *
kaj faros vojon por Liaj paŝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vero elkreskas el la tero,
kaj justeco rigardas el la ĉielo.

Dua Antifono


¶ Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.

Dua Psalmo – Psa 89 (88), 2-19


La favor-farojn de la Eternulo mi kantos eterne; *
de generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.

Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, *
en la ĉielo estas fortikigita Via fideleco. ¶

Mi faris interligon kun Mia elektito. *
Mi ĵuris al David, Mia sklavo:

Por eterne Mi fortikigos vian semon, *
kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. ¶

Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, *
kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? *
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, *
kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, / kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? *
Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.

Vi regas la malkvietecon de la maro; *
kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; *
per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. ¶

Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; *
la universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.

La nordon kaj la sudon Vi kreis; *
Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.

Vi havas brakon kun forto; *
potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; *
boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo. ¶

Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; *
ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;

pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, *
kaj ili fieras pro Via justeco.

Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; *
kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.

Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, *
kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.

Tria Antifono


¶ Li vokos Min: Vi estas mia patro.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 89 (88), 20-30


Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, / kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, *
Mi altigis elektiton el la popolo.

Mi trovis Davidon, Mian sklavon, *
per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.

Mia mano lin subtenos, *
kaj Mia brako lin fortikigos. ¶

Ne venkos lin malamiko, *
kaj malbon-agulo lin ne premos.

Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, *
kaj liajn malamantojn Mi frapos.

Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; *
kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.

Kaj Mi etendos super la maron lian brakon *
kaj super la riverojn lian dekstran manon. ¶

Li vokos Min: Vi estas mia patro, *
mia Dio, kaj la roko de mia savo.

Kaj Mi faros lin unue-naskito, *
ĉefo super la reĝoj de la tero.

Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; *
kaj Mia interligo kun li estos fidela.

Kaj lian semon Mi faros eterna, *
kaj lian tronon longe-daŭra kiel la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Li vokos Min: Vi estas mia patro.
Haleluja.

VERSIKLO


La Eternulo aperigis Sian savon.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. – Psa 98, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 1, 15 - 2, 3


El la Letero al la Koloseanoj

Kristo Jesuo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.

Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.

Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li; se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo; por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno; por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.

Unua Responsorio


Kristo estas la kapo de la korpo, la eklezio. Kaj li estas la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Kristo estas la kapo de la korpo, la eklezio. Kaj li estas la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas,

por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo estas la kapo de la korpo, la eklezio. Kaj li estas la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. – el Kol 1, 18.17

Dua Legaĵo – Hipolito el Romo


El la traktato de la sankta sacerdoto kaj martiro Hipolito el Romo: Refuto de ĉiuj herezoj

Per la vorto, kiu fariĝis karno, la homo akiras diecon

Nia kredo estas bazita ne sur iaj malplenaj vortoj; ni ne submetiĝas al pasaj kapricoj, nek al trankviligaj flatemaĵoj. Ni kredas la vortojn eldiritajn de la Dia potenco.

Dio konfidis tiujn vortojn al la Vorto kaj la Vorto mem eldiris ilin por forturni per ili la homojn de malobeemo. Tion Li faris ne perforte, por sklavigi la homojn, sed por inviti ilin al persona kaj libera decidiĝo.

Dio sendis la Vorton en la pleneco de la tempo, [kp. Gal 4,4] ĉar Li jam ne plu emis paroli pere de profetoj, kies deklaroj estis ne tute klare kompreneblaj. Li decidis, ke la Vorto aperu videble, por ke la mondo ĝin vidu kaj tiamaniere estu savita.

Ni scias, ke la Vorto prenis sian korpon el la karno de la Virgulino renoviginte la korpon de la malnova homo per la Enkarniĝo. Ni scias, ke la Vorto fariĝis homo [kp. Joh 1,14] havanta la saman substancon kiel estas la nia. Se ne estus tiel, li vane estus postulinta, ke ni sekvu lin kiel nian instruiston. Se li kiel homo estus havinta alian substancon, li certe de mi, pro mia naturo tiel malforta, ne povus atendi, ki mi similiĝu al li. Tia postulo tute certe ne estus konforma al lia boneco kaj justeco.

Por ke ni ne pensu, ke li estas diferenca de ni, li submetiĝis al la leĝo de la laboro, li libervole malsatis, soifis, bezonis dormi, ne rifuzis suferadon kaj li submetiĝis al la morto kaj montris sian resurekton. Per ĉio ĉi li prezentis sian homan naturon kiel primicon de sia oferaĵo, por ke ni ne perdu nian kuraĝon dum nia suferado kaj ĝoje atendu la saman rekompencon, kiun Dio preparis por Kristo, kaj konsciu tion, ke ankaŭ ni estas nur homoj.

Kiam vi ekkonos la veran Dion, krom via animo ankaŭ via korpo fariĝos senmorta kaj nedifektebla. Vi, kiu agnoskis dum via surtera vivo la ĉielan Reĝon, akiros la ĉielan regnon. Vi fariĝos kunulo de Dio kaj kunheredanto de Kristo. Ne plu vin sklavigos avidemo nek pasioj kaj malsanoj, ĉar vi akiris diecon.

Ĉion malbonan, kion vi kiel homo devis travivi, Dio permesis pro tio, ke vi estas homo. Sed Li promesis, ke Li donos al vi ĉiujn siajn donacojn, kiam vi diiĝos kaj fariĝos senmorta. Tial «konu vin mem» tiamaniere, ke vi konos kaj agnoskos Dion, kiu vin kreis. Ĉar koni kaj esti konita kaj agnoskita estas privilegio de tiuj, kiujn Li alvokis.

Tial ne interkverelu kaj ne estu obstinaj. Kristo «estas Dio super ĉio». Li ekde la komenco decidis, ke li forlavos niajn pekojn kaj renovigos la malnovan homon, kiun li kreis laŭ sia bildo por tiel montri sian amon al ni. Se ni obeos liajn sanktajn ordonojn kaj sincere sekvos lian bonecon, ni similos lin kaj li glorigos nin. Ĉar Dio ne estas almozulo; Li ebligis al ni partoprenon en sia dieco al Lia gloro.

Originala teksto: Hippolytus Romanus († ĉ. 235): Philosophumena, sive omnium hæresion refutatio, Lib. 10, Ĉap. 33-35 (alskribita al Origenes); en: Patrologia Græca 16, 3452-3453 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000

Dua Responsorio


La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Li aperis surtere kaj ekloĝis inter la homoj.

Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. – Joh 1, 14; kp. Bar 3,38

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Matena Laŭdo

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 9, 6


Infano naskiĝis al ni,
filo estas donita al ni,
kaj la regado estos sur lia ŝultro,
kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto,
Potenculo, Patro de Eterneco,
Princo de Paco.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kiam Kristo naskiĝis,
la ĥoro de la anĝeloj kantis, dirante:
Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono,
kaj al la Ŝafido. – el Apo 7, 10

PREĜADO


Petoj


Christum, in quo Pater ómnia instauránda decrévit, precémur: Fili Dei amantíssime, audi nos.

Fili Dei, qui eras in princípio apud Patrem et in plenitúdine témporum homo factus es,
—da nobis in omnes fratérnam caritátem.

Pauper factus es, ut paupertáte tua ditarémur; temetípsum exinanísti, ut humilitáte tua resurgerémus, consórtes effécti glóriæ tuæ:
—Evangélii tui fidéles fac nos minístros.

In ténebris et in umbra mortis nobis sedéntibus lumen dedísti:
—virtútem, iustítiam et pacem páriter præsta.

Cor rectum et sincérum da nobis ad audiéndum verbum tuum,
—atque in nobis et in mundo abundántius pérfice fructus ad glóriam tuam.


¶ Ho amoplena Filo de Dio, aŭskultu nin.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj: Unua Semajno, laŭ la koncerna semajn-tago




►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 4, 7


Kie estas granda popolo,
al kiu dioj estas tiel proksimaj,
kiel la Eternulo, nia Dio,
ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 5-6


Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris;
tio estu sciata sur la tuta tero.
Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion;
ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Tob 14, 6-7


Ĉiuj nacioj konvertiĝos kaj honeste timos Dion la Sinjoron,
kaj ili enterigos siajn idolojn,
kaj ĉiuj popoloj benos Dion.
Ankaŭ Lia propra popolo laŭdos Dion.
Kaj Sian popolon altigos la Sinjoro.
Kaj ĉiuj, kiuj amas Dion vere kaj juste, tiuj ĝojos.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo, Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2).

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 2 Pet 1, 3-4


Kristo per sia Dia povo donacis al ni ĉion rilatantan al vivo kaj pieco,
per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;
per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn;
por ke per ili vi fariĝu partoprenantoj en Dia naturo,
forsaviĝinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ni gloras vin, ho Di-patrino,
ĉar el vi naskiĝis Kristo.
Helpu ĉiujn, kiuj benas vin.

PREĜADO


Petoj


Christo, qui est dŭ ortus ex Béthlehem Iudæ ad pascéndum pópulum sanctum suum, læti acclamémus: Grátia tua, Dómine, nobíscum.

Christe salvátor, desideráte géntium, diffúnde Evangélium tuum in regiónibus, quæ verbum vitæ nondum recepérunt;
—omnem hóminem ad teípsum áttrahe.

Christe Dómine, exténde Ecclésiam tuam et diláta locum tentórii eius,
—ut hómines ex omni lingua et natióne amplectátur.

Rex regum, corda et ánimas príncipum dírige,
—ut, iustítiam requiréntes, pacem ac libertátem populórum ómnium operéntur.

Omnípotens dominátor, fragílium fortitúdo, tentátos confírma, delápsos érige, in perículis degéntes prótege,
—decéptos et desperátos consoláre, vexatórum fidem róbora.

Mæstórum consolátor, agonizántes confórta,
—deduc eos ad fontes aquæ vivæ.


¶ Via graco, Sinjoro, estu kun ni.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke la nova naskiĝo de Via Ununaskito en nia karno liberigu nin,
kiujn praa sklaveco tenas sub la jugo de la peko.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.