31a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 31a de Decembro



► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas.

Unua Psalmo – Psa 96 (95)


Kantu al la Eternulo novan kanton; *
kantu al la Eternulo la tuta tero.

Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, *
proklamu de tago al tago Lian savon.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron, *
inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. ¶

Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, *
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; *
sed la Eternulo kreis la ĉielon.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, *
forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. ¶

Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; *
tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; *
alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; *
tremu antaŭ Li la tuta tero. ¶

Diru inter la popoloj: *
La Eternulo reĝas.

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; *
Li juĝas la popolojn en justeco. ¶

Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, *
bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; *
tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
ĉar Li venas, por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun Sia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas.

Dua Antifono


¶ Lumo verŝiĝas sur virtulon,
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Lumo verŝiĝas sur virtulon,
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ La Eternulo aperigis Sian savon.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 98 (97)


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
ĉar miraklojn Li faris;

helpis Lin Lia dekstra mano *
kaj Lia sankta brako.

La Eternulo aperigis Sian savon; *
antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon *
al la domo de Izrael.

Vidis ĉiuj finoj de la tero *
la helpon de nia Dio. ¶

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; *
kantu, gloru, kaj muziku.

Muziku al la Eternulo per harpo, *
per harpo kaj per sonoj de psalmo.

Per trumpetoj kaj per sono de korno *
ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. ¶

Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

La riveroj plaŭdu per la manoj, *
la montoj kune kantu ĝoje,

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun vereco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo aperigis Sian savon.
Haleluja.

VERSIKLO


En tiuj lastaj tagoj Dio parolis al ni en Filo,

per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn. – el Heb 1, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 2, 4-15


El la Letero al la Koloseanoj

Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo; ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco, kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato; en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn; elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco; kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.

Unua Responsorio


En Kristo korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco. Li estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato.

En Kristo korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco. Li estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato.

Enterigite kun li en bapto, ni estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

Li estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Kristo korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco. Li estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato. – el Kol 2, 9-10.12

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

La naskiĝtago de la Sinjoro estas la naskiĝtago de la paco

Kvankam la infanaĝo, kiun ne rifuzis akcepti la majesteco de la Dia Filo, evoluis dum paso de la tempo ĝis la vira matureco, kaj kvankam post la triumfo de mortturmento kaj de reviviĝo jam pasis ĉiuj humiligoj, kiujn li por ni suferis, tamen la hodiaŭa festo renovigas al ni la sanktan komenciĝon de la vivo de Jesuo: lian naskiĝon el la Virgulino Maria. Honorante la naskiĝon de nia Savanto ni solenas ankaŭ nian propran naskiĝon.

Ĉar la naskiĝo de Kristo estas la naskiĝo de la kristana popolo; kaj la naskiĝtago de la kapo estas ankaŭ la naskiĝtago de la korpo.

Eĉ se ĉiu alvokita homo havas sian lokon en la ordo de la savo kaj la infanoj de la eklezio diferenciĝas laŭ diversa tempo dum kiu ili vivas, la tuta komunumo de la kredantoj naskiĝis en tiu sama baptofonto. Same kiel ili estas krucumitaj kun Kristo suferanta, en lia resurekto ili reviviĝos [kp. Rom 6,8] kaj en lia ascendo en la ĉielon ili eksidos ĉe la dekstro de la Patro, tiel ili ankaŭ en lia naskiĝo naskiĝis kun li.

Ja ĉiu kredanto kie ajn en la mondo denove renaskiĝinta en Kristo forlasas la vojon de la origina peko [kp. Efe 4,22] kaj per la renaskiĝo li fariĝas nova homo. Tiel li ne plu estas ido de sia surtera patro, sed li apartenas al la Savanto, kiu fariĝis Filo de homo, por ke ni povu fariĝi gefiloj de Dio. Ĉar se Kristo en sia humileco ne estus descendinta al ni, neniu el ni povus iam propramerite ascendi al li.

Tial jam la grandeco de tiu donaco postulas de ni konvenan estimon. La sankta Apostolo instruas, ke «ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio, por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio». [1 Kor 2,12] La sola ebleco per kiu ni povas honori lin, estas oferi al li tion, kion li mem donacis al ni.

Kion pli taŭgan ni do povas trovi en la riĉa trezorejo de nia malavara Sinjoro por inde soleni tiun ĉi feston, ol estas la paco, kiun la unuan fojon anoncis la anĝeloj per sia kantado ĉe la naskiĝo de nia Sinjoro? [kp. Luk 2,14]

Ĉar tiu paco, el kiu devenas la infanoj de Dio, vivigas la amon kaj donas vivon al la unueco; ĝi estas ripozo kaj eterna rifuĝejo de la beatuloj. Ĝia propra funkcio kaj speciala bonfaro estas kunigi kun Dio tiujn, kiujn ĝi apartigas disde la mondo.

Ĉar tiuj, «kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio», [Joh 1,13] oferdonas al la Patro sian oferon kiel infanoj unuiĝintaj en paco. Ĉiuj adoptitaj membroj unuiĝu en la Unuenaskita de la nova kreitaĵo, [kp. Kol 1,15] en tiu, kiu alvenis por plenumi ne sian volon, sed la volon de tiu, kiu lin sendis. [kp. Joh 6,38] Ĉar la graco de la Patro akceptis kiel siajn heredantojn ne la malkonkordulojn, nek la kverelemajn, sed tiujn, kiuj estas samopiniaj kaj unuiĝintaj en la amo. Tiuj, kiuj estis transformitaj laŭ la sama bildo, devus vivi en reciproka harmonio.

La naskiĝtago de nia Sinjoro estas la naskiĝtago de la paco, kiel diras la Apostolo: «Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ»; ĉar ĉu Hebreo, ĉu naciano, «per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro». [Efe 2,14.18]

Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 6 in Nativitate Domini, 2-3.5; en: Patrologia Latina 54, 213-216 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000

Dua Responsorio


Vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ.

Vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ.

Li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj.

Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ. – el Efe 2, 13-14.17

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
en la naskiĝo de Via Filo ni ekkonas la komencon kaj la perfektiĝon de ĉiu religio.
Donu, ni petas, ke ni partoprenu en Li, la sumo de la tut-homa savo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Psalmodio kiel en la 25a de Decembro: Kristnasko > Matena Laŭdo

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 4, 2-3


En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.
Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo,
laŭdante Dion, kaj dirante:
Gloro al Dio en la supera alto,
kaj sur la tero paco,
inter homoj Difavoro.
Haleluja. – Luk 2, 13-14

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, cuius grátia ómnibus homínibus appáruit, cum húmili fidúcia implorémus: Dómine, miserére nostri.

Christe, a Patre génite ante ómnia sæcula, splendor glóriæ eius, imágo eius substántiæ, qui verbo tuo univérsa susténtas,
—te rogámus, ut Evangélio tuo hunc diem vivífices.

Christe, in hoc mundo quando venit plenitúdo témporis nate, ad salvándum humánum genus et ad liberándam creatúram univérsam,
—te rogámus, ut præstes ómnibus libertátem.

Christe, Fili consubstantiális Patris, ante lucíferum génite, qui in Béthlehem natus es, ut adimpleréntur Scriptúræ,
—te rogámus, ut paupértas effúlgeat in Ecclésia tua.

Christe, Deus et homo, qui Dóminus es David et fílius eius, prophetías adímplens,
—te rogámus, ut Israel te Messíam agnóscat.


¶ Sinjoro, kompatu nin.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
en la naskiĝo de Via Filo ni ekkonas la komencon kaj la perfektiĝon de ĉiu religio.
Donu, ni petas, ke ni partoprenu en Li, la sumo de la tut-homa savo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj: Unua Semajno, laŭ la koncerna semajn-tago




►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 45, 13


Mi starigis lin por justeco,
kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos;
li rekonstruos Mian urbon
kaj forliberigos Miajn ekzilitojn,
ne pro elaĉeto nek pro donacoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jes 48, 20


Anoncu kun voĉo ĝojkria,
aŭdigu tion,
disportu ĝin ĝis la fino de la tero,
diru:
La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 65, 1


Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis;
Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis;
al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:
Jen Mi estas, jen Mi estas.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
en la naskiĝo de Via Filo ni ekkonas la komencon kaj la perfektiĝon de ĉiu religio.
Donu, ni petas, ke ni partoprenu en Li, la sumo de la tut-homa savo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.