3a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 3a de Januaro


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


La Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon,

por ke ni ekkonu la Verulon. – 1 Joh 5, 20

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Kol 3, 5-16


El la Letero al la Koloseanoj

Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto: pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili. Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

Unua Responsorio


Ĉiuj el ni, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston; ĉar ni ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Ĉiuj el ni, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston; ĉar ni ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina;

ĉar ni ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj el ni, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston; ĉar ni ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. – kp. Gal 3, 27-28

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la traktatoj de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la evangelio laŭ Johano

Duobla ordono de la amo

Alvenis la Sinjoro mem, instruanto de amo, plena de amo, kaj «disĵetis la vorton sur la teron», kiel estis antaŭdirite pri Li, kaj montris, ke en la du ordonoj de la amo baziĝas la tuta leĝo kaj la profetoj.

Prikonsideru kun mi, fratoj, kiaj estas tiuj ordonoj. Ili ja devas esti por vi tre konataj. Ili ne povas ekaperi en via penso nur tiam, kiam ni rememorigas ilin al vi. Ili neniam rajtas malaperi el viaj koroj. Pensu senĉese pri tio, ke necesas ami Dion kaj la proksimulon: «Dion el tuta koro, el tuta animo kaj el tuta menso, kaj la proksimulon kiel sin mem.» [Mat 22,37.39]

Pri tio necesas senĉese pensi, pri tio meditadi, tion respektadi kaj plenumadi. Laŭ la vico de la ordonoj estas en la unua loko la amo al Dio, sed en la ordo de ilia efektivigo la unua estas la amo al la proksimulo. Ĉar Tiu, kiu ordonis al vi la amon laŭ tiuj du ordonoj, ne rekomendis unuavice ami la prosimulon kaj poste Dion, sed unue ami Dion, poste la proksimulon.

Sed vi ankoraŭ ne vidas Dion. Per la amo al via proksimulo vi akiras la kapablon vidi Dion, kiel Johano klare diras: «Kiu ne amas sian fraton, kiun li vidas, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidas.» [1 Joh 4,20]

Oni postulas de vi: Amu Dion. Se vi diras al mi: Montru al mi tiun, kiun mi devas ami, kion mi diru al vi, se ne tion, kion diras Johano: «Neniu iam vidis Dion.»? [Joh 1,18] Sed ne pensu, ke entute ne eblas vidi Dion. Li diras: «Dio estas amo. Kiu restas en amo, tiu restas en Dio.» [1 Joh 4,16] Amu do vian proksimulon observante, de kie naskiĝas la amo al li, kaj tiamaniere vi ekvidos laŭ viaj eblecoj Dion.

Ekkomencu do ami vian proksimulon. «Derompu vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkonduku en vian domon; vidante nudulon, vestu lin kaj antaŭ viaj samkarnuloj ne kaŝu vin.» [Jes 58,7]

Se vi tion faros, kion vi akiros? «Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo.» [Jes 58,8] Via lumo estas via Dio, Li estas via matenruĝo, ĉar Li alvenos al vi post la nokto de tiu ĉi mondo. Li nek eliras, nek subiras, Li persistas poreterne.

Se vi amas vian proksimulon kaj zorgas pri li, vi paŝas survoje. Kien vi paŝas, se ne al la Sinjoro Dio, al Tiu, kiun ni devas ami el nia tuta koro, el nia tuta animo, kaj el nia tuta penso? Ni ankoraŭ ne alvenis al la Sinjoro, sed nian proksimulon ni havas ĉe ni. Toleru tiun, kun kiu vi paŝas, por ke vi alvenu al Tiu, kun kiu vi sopiras restadi poreterne.

Originala teksto: Augustinus († 430): Tractatus in Ioannis Evangelium 17, el 7-94; en: Patrologia Latina 35, 1531-1532; Corpus Christianorum Latinorum 36, 174-175 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni.

Se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. Se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. – el 1 Joh 4, 10-11.16

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, Via Filo per sia naskiĝo el la Virgulino
alprenis nian karnecon, sed ne nia pekecon.
Helpu al ni, ni petas,
ke ni demetu la oldan vestaĵon de la peko
kaj vestu nin per la nova vivo en Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 62, 11-12a


Diru al la filino de Cion:
Jen venas via Savanto;
jen Lia rekompenco estas kun Li,
kaj Lia repago antaŭ Li.
Kaj oni nomos ilin la sankta popolo,
la liberigitoj de la Eternulo.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, plena de graco kaj vero.
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
Haleluja. – el Joh 1, 14.16

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, Fílium Dei, qui homo factus est, ut hóminem renováret, lætánter invocémus, dicéntes: Esto nobíscum, Emmánuel.

Iesu Fili Dei vivi, splendor Patris, lŭ ætérna, rex glóriæ, sol iustítiæ, fili Vírginis Maríæ,
—incarnatiónis tuæ glória diem hunc illúmina.

Iesu, admirábilis consiliárius, Deus fortis, pater futúri sæculi, princeps pacis,
—humanitátis tuæ sanctitáte viam nostram dírige.

Iesu, omnípotens, pátiens, obœdiens, mitis et húmilis corde,
—ómnibus mansuetúdinis poténtiam manifésta.

Iesu, pater páuperum, fidélium tuórum glória, pastor bone, lŭ vera, infiníta sapiéntia, imménsa bónitas, via et vita nostra,
—spíritum paupertátis Ecclésiæ tuæ concéde.


¶ Estu kun ni, Emanuelo.

Patro nia

Preĝo


Dio, Via Filo per sia naskiĝo el la Virgulino
alprenis nian karnecon, sed ne nia pekecon.
Helpu al ni, ni petas,
ke ni demetu la oldan vestaĵon de la peko
kaj vestu nin per la nova vivo en Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 3b-4


El Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj;
kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn;
ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 9, 2


Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon;
super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 60, 4b-5


Viaj filoj venas de malproksime,
kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
Tiam vi vidos kaj estos ravita,
ektremos kaj vastiĝos via koro;
ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro,
la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, Via Filo per sia naskiĝo el la Virgulino
alprenis nian karnecon, sed ne nia pekecon.
Helpu al ni, ni petas,
ke ni demetu la oldan vestaĵon de la peko
kaj vestu nin per la nova vivo en Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1, 5b.7


Dio estas lumo,
kaj da mallumo estas en Li neniom.
Se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo,
ni havas kunulecon unu kun la alia,
kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ni jubilu en Dio,
ni ĝuju en spirita gajeco,
ĉar aperis en la mondo la eterna Savo.
Haleluja.

PREĜADO


Petoj


In advéntu Christi flóruit et germinávit pópulus sanctus Dei. Ideo iubilántes et grati Salvatóri nostro dicámus: Natívitas tua mundum lætíficet.

Christe, vita nostra, qui venísti ut fíeres caput Ecclésiæ,
—augméntum fac córporis tui, ut ædificétur in caritáte.

Qui te in gémina facis adorári substántia,
—concéde tuæ divinitátis nos esse partícipes.

Qui per incarnatiónem mediátor factus es,
—tuo múneri minístros Ecclésiæ per sanctitátem vitæ efficácius consócia.

Qui, véniens, mundum novo órdine instaurásti,
—omnes gentes adduc in salútem tuam.

Qui nascéndo víncula mortis confregísti,
—líbera defúnctos ab ómnibus vínculis.


¶ Via naskiĝo ĝojigu la mondon.

Patro nia

Preĝo


Dio, Via Filo per sia naskiĝo el la Virgulino
alprenis nian karnecon, sed ne nia pekecon.
Helpu al ni, ni petas,
ke ni demetu la oldan vestaĵon de la peko
kaj vestu nin per la nova vivo en Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.