7a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 7a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


En tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo,

per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn. – el Heb 1, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 61, 1-11


El la libro Jesaja

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj, por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn, por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro. Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj. Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj. Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos.

Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos ĉe ili. Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili. Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

Unua Responsorio


La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj. Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj.

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj. Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj.

De Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj. Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj. – Jes 61, 6; el Joh 8, 42

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Dio fariĝis homo, por ke la homo fariĝu Dio

Karaj fratoj, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas Kreanto de ĉio poreterne, hodiaŭ naskiĝis el la Patrino kaj tiel fariĝis nia Savanto. Hodiaŭ Li propravole naskiĝis en la tempo, por alkonduki nin en la eternecon de la Patro.

Dio fariĝis homo, por ke la homo fariĝu Dio. Por ke la homo povu manĝi anĝelan panon, [kp. Psa 78,25] la Sinjoro de la anĝeloj hodiaŭ fariĝis homo.

Hodiaŭ plenumiĝis la profetaĵo diranta: «Gutigu, ho ĉielo, desupre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu la savon.» [Jes 45,8] La Kreanto fariĝis kreitaĵo, por ke troviĝu tiu, kiu estis perdita. Pro tio ni konfesas en la psalmo: «Antaŭ mia humiligo mi erarvagadis.» [Psa 119,67] La homo erarvagadis kaj fariĝis kulpulo: Dio naskiĝis kiel homo, por ke la kulpulo liberiĝu. Homo falis, sed Dio descendis. Homo falis mizere, Dio descendis mizerikorde. Homo falis pro fiereco, Dio descendis kun graco.

Jen kiaj mirakloj, kiaj mirigaĵoj, miaj fratoj! Pro la homo ŝanĝiĝas la leĝoj de la naturo: Dio naskiĝas, virgulino gravediĝas sen viro, la Dia vorto faras, ke tiu, kiu ne konis viron, fariĝu patrino. Ŝi estas patrino, sed samtempe virgulino. Ŝi fariĝis patrino, sed samtempe estas netuŝita. Virgulino havas filon, sed ŝi ne konas viron. Ŝi ĉiam restas netuŝita, sed ne senfrukta. Li unusola naskiĝis sen peko, Li, kiu ne naskiĝis el la vira ĉirkaŭbrako, nek el la volo de karno, [kp. Joh 1,13] sed el la obeema koro.

Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 13 de Tempore; en: Patrologia Latina 39, 1097-1098 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000

Dua Responsorio


Ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

Ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo,

por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco,

la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. – 1 Joh 4, 14; el 1, 9

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
Vi kun nova lumo radias per la alveno de Via ununaskita Filo.
Kiel Li korpe fariĝis unu el ni per la naskiĝo el la Virgulino,
tiel ankaŭ ni partoprenu en Li en la regno de Lia graco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 9, 6


Infano naskiĝis al ni,
filo estas donita al ni,
kaj la regado estos sur lia ŝultro,
kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto,
Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja.

Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Siajn miraklojn.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 98, 2.1

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen tiu, pri kiu estas skribite:
Kristo naskiĝis en Izraelo,
kaj Lia regno ne havos finon. – el Luk 1, 33

PREĜADO


Petoj


Christo, salutári Dei, quod vidérunt omnes fines terræ laudes exsolvámus et lætánter acclamémus: Glória tibi, Christe Dómine.

Redémptor ómnium, qui véniens murum separatiónis Iudæi et Gentílis destrŭísti,
—discrímina, quæ humánam dignitátem dedéceant, fac ut deleántur in mundo.

Qui per incarnatiónem et nativitátem tuam inter nos præséntiam instaurásti,
—doce nos multímodam præséntiam tuam in Ecclésia et in homínibus agnóscere.

Qui Deum homínibus pleníssime revelásti,
—índica nobis quómodo verbo tuo íntegra fide consentiámus et ópere.

Emmánuel, qui ómnia mirabíliter reformásti,
—tríbue nobis, ut nova sint ómnia, corda, voces et ópera.


¶ Gloron al Vi, Kristo, Sinjoro!

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
Vi kun nova lumo radias per la alveno de Via ununaskita Filo.
Kiel Li korpe fariĝis unu el ni per la naskiĝo el la Virgulino,
tiel ankaŭ ni partoprenu en Li en la regno de Lia graco.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 4, 7


Kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj,
kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?

Versiklo


La Eternulo memoras Sian bonecon, haleluja,

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Haleluja. – kp. Psa 98, 3



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 5-6


Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris;
tio estu sciata sur la tuta tero.
Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion;
ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Versiklo


Vidis ĉiuj finoj de la tero, haleluja,

la helpon de nia Dio. Haleluja. – el Psa 98, 3



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Tob 14, 6-7


Kaj ĉiuj nacioj konvertiĝos kaj honeste timos Dion la Sinjoron,
kaj ili enterigos siajn idolojn,
kaj ĉiuj popoloj benos Dion.
Ankaŭ Lia propra popolo laŭdos Dion.
Kaj Sian popolon altigos la Sinjoro.
Kaj ĉiuj, kiuj amas Dion vere kaj juste, tiuj ĝojos..

Versiklo


Bono kaj vero renkontiĝas. Haleluja.

Justeco kaj paco sin kisas. Haleluja. – Psa 85, 11



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
Vi kun nova lumo radias per la alveno de Via ununaskita Filo.
Kiel Li korpe fariĝis unu el ni per la naskiĝo el la Virgulino,
tiel ankaŭ ni partoprenu en Li en la regno de Lia graco.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.