Vespera Laŭdo (1+2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > Konstantaj Partoj > Vespera Laŭdo (1+2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Hostis Herodes impie


Herodo, kion timas vi,
ho malamik' de l' Krist-infan'?
Ne timu, ke l' ĉiela Reĝ'
surterajn regnojn prenos for.

La magoj vidas antaŭ si
la stelon, sekvas ĝin kun ĝoj',
elpetas lumon, trovas ĝin,
konfesas Dion kun donac'.

La Di-Ŝafido venas al
la bapto en Jordan-river'.
Puriĝi, kvankam pura, Li
permesas por purigi nin.

Kaj nova pruv' de Lia fort':
Jen akvo en la kuvoj laŭ
ordon' de Krist' fariĝas vin',
abunde riĉa ruĝa ond'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'. Amen.

latina T: Sedulius († ĉ. 450) • E: Albrecht Kronenberger 2008