Epifanio: Vespera Laŭdo (1)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > Epifanio > Vespera Laŭdo (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Quicumque Christum quæritis


Serĉante Kriston levu do
l' okulojn supren al ĉiel',
ĉar tie povos vidi vi
la signon de l' eterna glor'.

Ĉi stel', pli hela ol la sun',
pli bela laŭ dekor' kaj bril',
anoncas, ke en homa karn'
alvenis Dio sur la ter'.

Jen magoj el la sin' de l' mond',
de l' orienta suno-pord',
fakule interpretas ĝin
simbol' de naskiĝinta reĝ'.

Demandas ili: Kia Li,
movanta astrojn sur ĉiel',
potenca super lum' kaj bril',
ke steloj tremas antaŭ Li?

Jen ion faman vidas ni,
majestan, en sublima glor',
pli oldan ol la firmament'
kaj ol ĥaos', sen ajna lim'.

De ĉiuj gentoj Li la Reĝ',
kaj de l' popolo Izrael',
laŭ Dia vort' al Abraham'
kaj liaj idoj tra l' eon'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent'.
La Patro kaj la Di-Spirit'
gloratu same en etern'. Amen.

latina T: Prudentius († post 405) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Antaŭ la matena stelo Li estas generita, antaŭ la eonoj.
Hodiaŭ Li aperis al la mondo: la Sinjoro, nia Savanto.

Unua Psalmo – Psa 135 (134), 1-12


Gloru la nomon de la Eternulo, *
gloru, sklavoj de la Eternulo,

kiuj staras en la domo de la Eternulo, *
en la kortoj de la domo de nia Dio.

Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; *
prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, *
Izraelon kiel Sian trezoron. ¶

Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda *
kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, / en la ĉielo kaj sur la tero, *
sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.

Li levas la nubojn de la randoj de la tero, / Li aperigas fulmojn en la pluvo, *
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj. ¶

Li batis la unue-naskitojn en Egiptujo, *
de homo ĝis bruto.

Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, *
super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

Li batis multajn popolojn, *
kaj mortigis potencajn reĝojn:

Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, / kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, *
heredon al Lia popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Antaŭ la matena stelo Li estas generita, antaŭ la eonoj.
Hodiaŭ Li aperis al la mondo: la Sinjoro, nia Savanto.

Dua Antifono


¶ Granda estas la Eternulo, nia Dio,
pli ol ĉiuj dioj.

Dua Psalmo – Psa 135 (134), 13-21


Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; *
ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.

Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, *
kaj Li kor-favoros Siajn sklavojn. ¶

La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, *
faritaĵo de homaj manoj.

Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
okulojn ili havas, sed ne vidas;

orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.

Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
ĉiuj, kiuj ilin fidas. ¶

Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; *
ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

ho domo de Levi, benu la Eternulon; *
ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

El Cion estu benata la Eternulo, *
kiu loĝas en Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Granda estas la Eternulo, nia Dio,
pli ol ĉiuj dioj.

Tria Antifono


¶ Ĉi tiu stelo ekbrilas kiel flamo.
Ĝi indikas Dion, la Reĝon de la reĝoj.
Ĝin vidas la magoj,
kaj prezentas donacojn al la Reĝo.

Kantiko – kp. 1 Tim 3, 16


¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Li elmontriĝis en la karno, *
praviĝis en la spirito.

¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Li estis vidita de anĝeloj, *
pripredikita ĉe la nacioj.

¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Prikredita en la mondo, *
prenita supren en gloro.

Tria Antifono


¶ Ĉi tiu stelo ekbrilas kiel flamo.
Ĝi indikas Dion, la Reĝon de la reĝoj.
Ĝin vidas la magoj,
kaj prezentas donacojn al la Reĝo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Tim 1, 9-10


Dio nin savis kaj vokis per sankta voko,
ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco
kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj,
sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo,
kiu neniigis la morton
kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono


¶ La magoj, vidante la stelon, diris unu al alia:
Jen la signo de magna reĝo.
Ni iru kaj serĉu lin
kaj prezentu al li donacojn:
oron kaj olibanon kaj mirhon. – kp. Mat 2, 10-11

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ La magoj, vidante la stelon, diris unu al alia:
Jen la signo de magna reĝo.
Ni iru kaj serĉu lin
kaj prezentu al li donacojn:
oron kaj olibanon kaj mirhon. – kp. Mat 2, 10-11

PREĜADO


Petoj


Kun granda ĝojo ni gloras nian Savanton, kiun la magoj hodiaŭ adoris.
Lin ni petas:
Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de la gentoj, kiu vokis la magojn kvazaŭ la unuajn el la popoloj:
– Donacu al ni la spiriton de adorado kaj servado.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de gloro, kiu juĝas Sian popolon kun justeco:
– Donu al la homaro la plenon de Via paco.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de eterno, kiu restas la sama tra ĉiuj generacioj:
– Sendu Vian vorton en niajn korojn kiel fruktodonan pluvon.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Reĝo de justeco, kiu liberigas la malriĉulon, kiu ne havas helpanton:
– Estu favora al ĉiuj, kiuj estas mizeraj kaj afliktitaj.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Sinjoro, kies nomo eterne estas benata:
– Niaj mortintajn gefratojn partoprenigu en Via gloro.

¶ Al la malriĉuloj, ho Sinjoro, aperigu Vian savon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al la kontemplo de Via granda gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21