8a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > 8a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


Laŭdu, ho Jerusalemo, la Eternulon.

Li sendas Sian ordonon al la tero. – Psa 147, 12.15

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 62, 1-12


El la libro Jesaja

Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo. Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.

Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon. Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.

Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon, kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero. La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris; sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo.

Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj. Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

Unua Responsorio


La popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron. Kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.

La popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron. Kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.

Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.

Kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron. Kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo. – Jes 61, 2-3

Dua Legaĵo – Hipolito (atribuita)


El predikoj, atribuita al Hipolito, pri Epifanio

Aqua et Spiritus

Ad Ioánnem venit Iesus, et baptísmum ab eo suscépit. O res digníssima admiratióne! Infinítum flumen, quod lætíficat civitátem Dei, exígua ablúitur aqua. Fons incomprehensíbilis, qui vitam ómnibus homínibus progérminat et término caret, a parvis et temporáriis aquis obrúitur.

Qui ubíque præsens est nec usquam abest, incomprehensíbilis ángelis et ab hóminum conspéctu remótus, ad baptísmum accédit ut ipsi plácuit. Et ecce apérti sunt ei cæli, et vox facta est dicens: Hic est Fílius meus diléctus, in quo complácui.

Amátus amórem génerat, et lŭ immateriális lucem inaccessíbilem. Hic est qui Ioséphi nominátus est fílius, et meus est Unigénitus secúndum divínam esséntiam.

Hic est Fílius meus diléctus: esúriens ille, qui innúmera alit mília; labórans, idémque récreans laborántes; non habens ubi caput reclínet suum, et ómnia gerens manu; qui pátitur, et ómnibus medétur passiónibus; qui cæditur cólaphis, et mundum donat libertáte; qui in látere percútitur, et latus Adámi córrigit.

Sed mentem, quæso, mihi accuráte inténdite: volo enim recúrrere ad fontem vitæ, et fontem medélas scaturiéntem contemplári.

Pater immortalitátis immortálem Fílium ac Verbum in mundum misit, qui venit ad hómines, lotúrus eos aqua et Spíritu: et regeneratúrus ad ánimæ corporísque incorruptibilitátem, inspirávit in nos spíritum vitæ, et incorruptíbili armatúra nos índuit.

Si ígitur homo factus immortális est, deus étiam erit. Si vero per aquam et Spíritum Sánctum a regeneratióne ex lavácro deus fit, comperítur étiam post resurrectiónem a mórtuis cohéres Christi esse.

Igitur præcónis voce proclámo: Veníte, omnes tribus géntium, ad baptísmatis immortalitátem. Hæc est aqua cum Spíritu coniúncta, qua paradísus rigátur, terra pinguéscit, increméntum plantæ cápiunt, génerant animália; atque ut ómnia compéndio ampléctar, per quam regenerátus homo vivificátur, qua Christus baptizátus est, in quam Spíritus Sanctus colúmbæ spécie descéndit.

Qui enim cum fide in hoc regeneratiónis lavácrum descéndit, renúntiat diábolo, et Christo se addícit; hostem ábnegat, at Christum Deum esse confitétur; servitútem éxuit, índuit adoptiónem; redit ex baptísmo spléndidus ut sol, rádios iustítiæ effúlgurans; quod vero máximum est, revértitur fílius Dei et Christi cohéres.

Ipsi glória et poténtia cum sanctíssimo, bono et vivífico eius Spíritu, nunc sit et semper et in ómnia sæcula sæculórum. Amen.


Originala teksto: Hippolytus Romanus († 235) - ei attributus: Sermo in sancta Theophania; en: Patrologia Græca 10, 854. 858-859. 862

Dua Responsorio


Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

Kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.

Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio. – Joh 1, 32.34.33

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
Via Ununaskito aperis en nia karno.
Li, kiu fariĝis simila ni, ŝanĝu nian koron,
por ke ni fariĝu similaj al Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 4, 2-3


En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.
Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem

Responsorio


Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Ĉiuj popoloj lin servu,

ĉiuj reĝoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero. – kp. Psa 72, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Tri donacojn la magoj prezentis:
oron, olibanon kaj mirhon –
al la Sinjoro, la granda Reĝo, la Filo de Dio.
Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Misericórdiam Christi celebrémus, qui venit ut creatúra liberarétur a servitúte corruptiónis in libertátem filiórum Dei. Hac divína freti pietáte, rogémus: Per nativitátem tuam, líbera nos a malo.

Dómine, qui, ab ætérno exsístens, novam vitam ingréssus es,
—rénova nos semper per mystérium natális tui.

Qui divinitátem non amíttens, humanitátem mirabíliter assumpsísti,
—præsta, ut vita nostra ad pleniórem divinitátis tuæ participatiónem nitátur.

Qui véniens, lumen géntium et magíster sanctitátis factus es,
—præsta, ut sermo tuus sit lucérna pédibus nostris.

Verbum Dei, quod in sinu Maríæ Vírginis caro factum es et in hunc mundum venísti,
—in córdibus nostris per fidem semper inhabitáre dignéris.


¶ Per Via naskiĝo liberigu nin de la malbono.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Via Ununaskito aperis en nia karno.
Li, kiu fariĝis simila ni, ŝanĝu nian koron,
por ke ni fariĝu similaj al Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 45, 13


Mi starigis lin por justeco,
kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos;
li rekonstruos Mian urbon
kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jes 48, 20


Anoncu kun voĉo ĝojkria,
aŭdigu tion,
disportu ĝin ĝis la fino de la tero,
diru:
La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 65, 1


Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis;
Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis;
al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:
Jen Mi estas, jen Mi estas.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
Via Ununaskito aperis en nia karno.
Li, kiu fariĝis simila ni, ŝanĝu nian koron,
por ke ni fariĝu similaj al Li,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 3b-5


Ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.
Sed Dio, estante riĉa en kompateco,
pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj,
nin vivigis en Kristo:
Per graco vi saviĝis.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi, Kristo, aperis,
Lumo el lumo.
Al Vi la magoj prezentas donacojn.
Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Cum ómnibus christiánis in laude et oratióne coniúncti, Dóminum deprecémur: Audi fílios tuos, Pater sancte.

Succúrre iis qui te, Deum ignótum, in umbris quærunt et imagínibus;
—récrea eos lúmine Christi.

Réspice omnes, qui te únicum Deum adórant et in die novíssimo iúdicem exspéctant;
—te semper propítium nobíscum agnóscant.

Meménto ómnium, quibus das vitam, lumen et ómnia;
—ne longe a te inveniántur.

Viatóres omnes angélica tutéla defénde,
—et eos a subitánea et improvísa morte serva.

Qui defúnctis veritátem tuam in terris ostendísti,
—duc eos usque ad spéciem tuæ celsitúdinis contemplándam.


¶ Sankta Patro, aŭdu Viajn gefilojn.

Patro nia

Preĝo


Dio,
Via Ununaskito aperis en nia karno.
Li, kiu fariĝis simila ni, ŝanĝu nian koron,
por ke ni fariĝu similaj al Li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.