10a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > 10a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


La Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon,

por ke ni ekkonu la Verulon. – kp. 1 Joh 5, 20

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 63, 19 - 64, 11


El la libro Jesaja

Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj.

Aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj! Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi ektremis la montoj. Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.

Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj. Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento. Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano. Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo. Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino. Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj. Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

Unua Responsorio


Ho Jerusalemo, baldaŭ venos via savo. Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj? Mi savos vin, Mi liberigos vin. Ne timu.

Ho Jerusalemo, baldaŭ venos via savo. Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj? Mi savos vin, Mi liberigos vin. Ne timu.

Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto.

Mi savos vin, Mi liberigos vin. Ne timu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Jerusalemo, baldaŭ venos via savo. Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj? Mi savos vin, Mi liberigos vin. Ne timu. – kp. Jes 56, 1; el Miĥ 4, 9; Jes 43, 3

Dua Legaĵo – Cirilo el Aleksandrio


El komentario de la sankta episkopo Cirilo el Aleksandrio pri la Evangelio laŭ Johano

Effusio Spiritus Sancti in omnem carnem

Cum univérsi Opifex ómnia in Christo instauráre pulchérrimo sane órdine statuísset, et hóminis natúram in antíquum statum dénuo restitúere, pollicétur una cum céteris bonis lárgiter redditúrum se ipsi quoque Spíritum Sanctum, cum áliter in pacátam et stábilem bonórum possessiónem redintegrári non posset.

Defínit ítaque tempus descensúri in nos Sancti Spíritus, advéntus scílicet Christi, promittítque dicens: In diébus illis, Servatóris vidélicet, effúndam de Spíritu meo in omnem carnem.

Ubi vero tempus tantæ munificéntiæ et libertátis prodúxit in médium cum carne in terris Unigénitum, hoc est hóminem ex mulíere natum, iŭta divínam Scriptúram, rursus dedit Spíritum Deus ac Pater, primúsque Christus tamquam primítiæ renovátæ natúræ eum excépit. Testátus est hoc Ioánnes Baptísta dicens: Vidi descendéntem Spíritum de cælo, et mansit super eum.

Christus vero dícitur Spíritum accepísse, quátenus homo factus est, et quátenus hómini conveniébat accípere; et quemádmodum, licet Fílius exsístat Dei ac Patris, et ex eius substántia génitus, étiam ante incarnatiónem, imo pótius ante ómnia quoque sæcula, non gravátur tamen audíre Deum ac Patrem se compellántem, postquam factus homo est: Fílius meus es tu: ego hódie génui te.

Eum enim, qui ante sæcula Deus erat ex ipso génitus, hódie génitum esse dicit, ut nos in eo suscíperet in filiórum adoptiónem; tota quippe natúra in Christo reperítur, in quantum homo est: sic et Pater, cum próprium Spíritum hábeat, eum rursus dícitur dare Fílio, ut nos in eo Spíritum lucrémur. Hanc ígitur ob causam Abrahæ semen apprehéndit, sícuti scriptum est, et assimilátus est per ómnia frátribus.

Accipit ergo Unigénitus Spíritum Sanctum non sibi ipsi; est enim eius, et in eo et per eum datur, sícuti iam ántea díximus: sed quóniam homo factus totam habébat in se natúram, ut eam omnem instauráret atque in íntegrum restitúeret. Porro vidére licet, si recta ratiocinatióne ut et Scriptúræ testimóniis uti velímus, Christum non sibi ipse accepísse Spíritum, sed nobis pótius in seípso: ómnia quippe étiam per eum in nos bona derivántur.


Originala teksto: Cyrillus Alexandrinus († 444): in Ioannis Evangelium, Lib. 5, cap. 2; en: Patrologia Græca 73, 751-754

Dua Responsorio


Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan.

Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne. – Jeĥ 37, 27-28; el Heb 8, 8

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
per Via Filo Vi rebriligis en ĉiuj gentoj la lumon de Via eterneco.
Donu, ke Via popolo aprezu la plenan gloron de sia saviĝo,
por ke Via lumo en ni kresku ĝis la eterna klareco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 62, 11-12


Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto;
Jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo.

Responsorio


Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Ĉiuj popoloj lin servu,

ĉiuj reĝoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero. – kp. Psa 72, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Venos de malproksime ĉiuj nacioj.
Ili portos siajn donacojn.
Haleluja.

PREĜADO


Petoj


Magnália Dómini celebrémus, quia consolátus est nos in nativitáte Fílii sui, et lætíssimi acclamémus omnes: Glória in excélsis Deo.

Cum ángelis et patriárchis et prophétis,
—laudámus te, Dómine.

Cum Vírgine Dei Genetríce María,
—magníficat ánima nostra te, Dómine.

Cum apóstolis et evangelístis,
—grátias ágimus tibi, Dómine.

Cum ómnibus sanctis Christi martýribus,
—córpora nostra tibi sanctam hóstiam exhibémus.

Cum ómnibus sanctis Ecclésiæ téstibus,
—nostram tibi vitam devotíssime consecrámus.


¶ Gloro al Dio en la altoj.

Patro nia

Preĝo


Dio,
per Via Filo Vi rebriligis en ĉiuj gentoj la lumon de Via eterneco.
Donu, ke Via popolo aprezu la plenan gloron de sia saviĝo,
por ke Via lumo en ni kresku ĝis la eterna klareco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 3b-4


El Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Kaj Li juĝos inter la nacioj,
kaj Li decidos pri multaj popoloj;
kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn
kaj el siaj lancoj rikoltilojn;
ne levos nacio glavon kontraŭ nacion,
kaj oni ne plu lernos militon.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 9, 2


Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon;
super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 60, 4b-5


Viaj filoj, ho Jerusalemo, venas de malproksime,
kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
Tiam vi vidos kaj estos ravita,
ektremos kaj vastiĝos via koro;
ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro,
la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
per Via Filo Vi rebriligis en ĉiuj gentoj la lumon de Via eterneco.
Donu, ke Via popolo aprezu la plenan gloron de sia saviĝo,
por ke Via lumo en ni kresku ĝis la eterna klareco.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1, 5b.7


Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
Se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo,
ni havas kunulecon unu kun la alia,
kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĉiuj venos el Ŝeba,
ili portos oron kaj olibanon.
Haleluja. – el Jes 60, 6

PREĜADO


Petoj


Cum ómnibus frátribus, nobis in oratióne coniúnctis, Deum benedicámus et precémur, dicéntes: Osténde nobis, Dómine, misericórdiam tuam.

Pater sancte, orámus te pro iis, qui te ratiónis tantum lúmine cognóscunt,
—ut étiam Evangélii Fílii tui luce diténtur.

Réspice omnes, qui extra Ecclésiam degéntes liberatiónem ab humánæ condiciónis angústiis quærunt,
—ut Christum viam, veritátem et vitam invéniant.

Adiuva hómines, qui religiónem suam sincére colunt,
—ut in admirábile lumen Christi tui pervéniant.

Purífica semper corda fidélium,
—ut te clárius usque perspíciant.

Tuam manifésta misericórdiam in defúnctis:
—eos índue glória electórum tuórum.


¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85, 8a

Patro nia

Preĝo


Dio,
per Via Filo Vi rebriligis en ĉiuj gentoj la lumon de Via eterneco.
Donu, ke Via popolo aprezu la plenan gloron de sia saviĝo,
por ke Via lumo en ni kresku ĝis la eterna klareco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.