11a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > 11a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


En li estis la vivo,

kaj la vivo estis la lumo de la homoj. – Joh 1, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 65, 13-25


El la libro Jesaja

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos; Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito. Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo. Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj.

Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi. Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.

Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo. Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara.

Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo.

Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili. Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos. Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, [kaj manĝaĵo de serpento estos polvo.] Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili.

Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili.

Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj, kaj la morto jam ne ekzistos; ĉar la unuaj aferoj forpasis.

Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili. – el Apo 21, 1.3.4

Dua Legaĵo – Maksimo el Torino


El la predikoj de la sankta episkopo Maksimo el Torino

Baptismi dominici sacramenta

Evangélica Scriptúra refert Dóminum ad Iordánem baptísmi causa venísse, et in eódem flúmine mystériis se cæléstibus consecrári voluísse.

Rátio enim éxigit, ut post diem natális domínici — licet interpósitis annis, eódem autem témpore — hæc festívitas sequerétur, quam et ipsam festivitátem natálem appellándam puto.

Tunc enim natus homínibus, hódie renátus est sacrámentis; tunc per Vírginem éditus, hódie per mystérium generátus. Ibi, cum secúndum hóminem náscitur, mater eum María sinu circúmfovet; hic, cum secúndum mystérium gígnitur, Pater eum Deus voce compléctitur; ait enim: Hic est enim Fílius meus, in quo bene complácui; ipsum audíte. Mater ergo pártui molli blandítur grémio, Pater Fílio pio testimónio famulátur; mater, inquam, eum adorándum Magis íngerit, Pater coléndum géntibus maniféstat.

Igitur Dóminus Iesus venit ad baptísmum, et corpus suum sanctum vóluit aqua dílui.

Dicat fortásse áliquis: «Qui sanctus est, quare vóluit baptizári?». Audi ergo! Ideo baptizátur Christus, non ut sanctificétur aquis, sed ut aquas ipse sanctíficet, et purificatióne sui puríficet fluéntia illa quæ tangit. Consecrátio enim Christi consecrátio maior est eleménti.

Cum enim Salvátor ablúitur, iam tunc in nostrum baptísmum tota aqua mundátur, et purificátur fons, ut secutúris póstmodum pópulis lavácri grátia ministrétur. Præcédit ergo Christus per baptísmum, ut christiáni post eum confidénter pópuli subsequántur.

Intéllego ego mystérium: ita enim et colúmna ignis præcéssit per mare Rubrum, ut intrépidum iter Israel fílii sequeréntur; et ipsa prior per aquas gréssa est, ut veniéntibus post se viándi sémitam præparáret. Quod factum, sicut Apóstolus dicit, mystérium baptísmi fuit. Baptísmum plane quodámmodo fuit, ubi hómines nubes operiébat, unda portábat.

Sed hæc ómnia operátus est Christus Dóminus idem qui et modo, qui, sicut tunc per mare fílios Israel in ignis colúmna præcéssit, ita nunc per baptísmum christiános pópulos in córporis sui colúmna præcédit. Ipsa, inquam, est colúmna, quæ tunc lumen sequéntium óculis præstitit, modo lucem credéntium córdibus subminístrat; tunc in flúctibus undárum solidávit sémitam, modo in lavácro fídei vestígia corróborat.


Originala teksto: Maximus Taurinensis († ĉ. 420): Sermo 100, de sancta Epiphania 1, 3; en: Corpus Christianorum, Series Latina 23, 398-400

Dua Responsorio


Johano vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio. Jen tiu, kiu forportas la pekon de la mondo.

Johano vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio. Jen tiu, kiu forportas la pekon de la mondo.

Li virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.

Jen tiu, kiu forportas la pekon de la mondo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Johano vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio. Jen tiu, kiu forportas la pekon de la mondo. – el Joh 1, 29; Jes 53, 11

PREĜO


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke sin malkaŝu kaj kresku en ni pli kaj pli la mistero de la Mond-Savanto,
kies naskiĝo per la stelo manifestiĝis.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 45, 22-23


Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj;
ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota,
ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.

Responsorio


Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Ĉiuj popoloj lin servu,

ĉiuj reĝoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero. – kp. Psa 72, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Venos kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn
ĉiuj, kiuj vin malestimis. – el Jes 60, 14

PREĜADO


Petoj


Honor et glória Christo, qui venit ut novum hóminem in corde creáret et spíritu. Eum invocémus, dicéntes: Per nativitátem tuam rénova nos.

Qui, humanitátem índuens, divinitátis sacraméntum nobis præbuísti,
—fac ut te agnoscámus in verbi et Córporis tui mystério, quod Ecclésiæ tradidísti.

Cónditor géneris humáni, qui per incontaminátam Vírginem homo inter hómines factus es,
—tríbue nobis, ipsa intercedénte, divinitátem tuam salúbriter attíngere.

Redémptor noster, qui in terram sicut plúvia in vellus descendísti,
—írriga ánimas nostras aqua viva saliénte in vitam ætérnam.

Nobis, qui tuæ vitæ in mundo celebrámus inítium,
—concéde, ut ad virum perféctum in mensúram ætátis plenitúdinis tuæ perveníre annitámur.


¶ Per Via naskiĝo faru nin novaj.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke sin malkaŝu kaj kresku en ni pli kaj pli la mistero de la Mond-Savanto,
kies naskiĝo per la stelo manifestiĝis.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 31, 7-8


Kantu ĝojon al Jakob
kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj,
proklamu, gloru, kaj diru:
Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael. –
Jen Mi venigos ilin el la lando norda,
kaj kolektos ilin de la randoj de la tero.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 31, 11-12


La Eternulo elaĉetis Jakobon
kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion;
kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Zeĥ 8, 7-8


Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem;
kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio,
en vero kaj justo.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.



Preĝo


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke sin malkaŝu kaj kresku en ni pli kaj pli la mistero de la Mond-Savanto,
kies naskiĝo per la stelo manifestiĝis.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 3b-4


Dio,
sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko,
kondamnis la pekadon en la karno;
por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni,
kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.

Responsorio


Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Sin benu per li ĉiuj popoloj.

Ĉiuj gentoj gloru lin,

ĉiuj popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sin benu per li ĉiuj popoloj. – kp. Psa 72, 17

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La magoj,
avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo,
foriris per alia vojo al sia lando. – Mat 2, 12

PREĜADO


Petoj


Patrem, qui Christum lucem géntium pósuit, orémus: Pater noster, exáudi nos.

Exténde Ecclésiam tuam,
—ut Fílii tui glória revelétur.

Pater ætérne, qui ad Fílium tuum géntium sapiéntes direxísti,
—manifésta illum ómnibus, qui veritátem quærunt.

Voca gentes in admirábile lumen tuum,
—ut in nómine Iesu omne genu flectátur.

Mitte operários in messem tuam,
—ut páuperes evangelizéntur, et tempus grátiæ prædicétur.

Plenam redemptiónem concéde defúnctis,
—ut gáudeant de victória per Christum Fílium tuum comparátam.


¶ Patro nia, elaŭdu nin.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ho ĉiopova Dio,
ke sin malkaŝu kaj kresku en ni pli kaj pli la mistero de la Mond-Savanto,
kies naskiĝo per la stelo manifestiĝis.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.