12a de Januaro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > 12a de Januaro


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VERSIKLO


Tio estis la vera lumo,

kiu lumas al ĉiu homo. – el Joh 1, 9

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 66, 10-14.18-23


El la libro Jesaja

Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi. Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.

Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj. Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron. Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo. Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.

Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo. Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Mi venos kaj kolektos ĉiujn popolojn kaj gentojn. Ili venos kaj vidos Mian gloron. Kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Mi venos kaj kolektos ĉiujn popolojn kaj gentojn. Ili venos kaj vidos Mian gloron. Kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo. Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.

Ili venos kaj vidos Mian gloron. Kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi venos kaj kolektos ĉiujn popolojn kaj gentojn. Ili venos kaj vidos Mian gloron. Kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. – kp. Jes 66, 18.19; Joh 17, 6.18

Dua Legaĵo – Faŭsto el Reji


El la predikoj de la episkopo Faŭsto el Reji

Nuptiae Christi et Ecclesiæ

Die autem tértio núptiæ fiébant. Quæ istæ sunt núptiæ, nisi vota et gáudia salútis humánæ, quæ vel per confessiónem Trinitátis, vel per fidem resurrectiónis, die tértio in huius númeri mystério celebrántur?

Nam ídeo et in ália Evangélii lectióne, cum choro et symphóniis, et nuptiálibus véstibus, réditus fílii iunióris, id est, convérsio pópuli gentílis excípitur.

Itaque tamquam sponsus procédens de thálamo suo descéndit ad terras Ecclésiæ ex géntibus congregándæ, suscépta incarnatióne iungéndus, cui et arras et dotem dedit: arras, quando Deus hómini iunctus est: dotem, quando pro salúte hóminis immolátus est. Arras, præséntem redemptiónem: dotem vero, vitam intellégimus ætérnam. Hæc ítaque vidéntibus mirácula erant, intellegéntibus sacraménta. Si enim bene respícimus, quodámmodo in aquis ipsis similitúdo baptísmatis et regeneratiónis expónitur. Dum enim áliud ex álio intra se effícitur, dum inférior creatúra in spéciem meliórem secréta conversióne transfúnditur, mystérium secúndæ nativitátis perágitur. Mutántur súbito aquæ, hómines póstmodum mutatúræ.

Operánte ergo Christo in Galilæa vinum fit, id est, recédit lex, grátia succédit: umbra removétur, véritas repræsentátur: carnália spiritálibus comparántur: in novum testaméntum observátio vetústa transfértur: sicut beátus Apóstolus dicit: Vétera transiérunt, et ecce facta sunt nova: et sicut aquæ, quæ in hýdriis continéntur, nihil mínuunt ex eo quod erant, et tunc incípiunt esse quod non erant, ita lex non perit per advéntum Christi manifésta, sed próficit.

Vino ergo deficiénte, vinum áliud ministrátur: bonum quidem vinum est véteris testaménti, sed novi mélius; vetus testaméntum, quod Iudæi obsérvant, vanéscit in líttera; novum, quod ad nos pértinet, sapórem vitæ reddit in grátiam.

Bonum vinum, idest, bonum præcéptum, est legis, quando audis: Díliges próximum tuum, et ódio habébis inimícum tuum. Sed mélius et fórtius vinum est Evangélii, quando audis: Ego autem dico vobis, dilígite inimícos vestros, et benefácite iis qui odérunt vos.


Originala teksto: Faustus Regiensis († antaŭ 500): Sermo 5, de Epiphania 2; en: PLS 3, 560-562

Dua Responsorio


Ho urbo de Dio, en splenda lumo vi brilos, kaj la tuta tero gloros vin. Multaj popoloj venos defore al vi. Kun en siaj manoj donacoj ili en vi adoros Dion.

Ho urbo de Dio, en splenda lumo vi brilos, kaj la tuta tero gloros vin. Multaj popoloj venos defore al vi. Kun en siaj manoj donacoj ili en vi adoros Dion.

Ili venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo.

Kun en siaj manoj donacoj ili en vi adoros Dion.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho urbo de Dio, en splenda lumo vi brilos, kaj la tuta tero gloros vin. Multaj popoloj venos defore al vi. Kun en siaj manoj donacoj ili en vi adoros Dion. – kp. Tob 13, 13; el Luk 13, 29

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreaĵo por Vi.
Donu, ke ni per Via graco vivu laŭ la naturo de tiu,
kiu alprenis nian naturon,
Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Saĝ 7, 26-27


Ŝi, la Saĝeco, estas reflekto de lumo eterna,
kaj senmakula spegulo de la Dia agado
kaj imago de Lia boneco.
Estante unu, ĉion ŝi povas,
kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas,
kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn,
ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.

Responsorio


Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero.

Ĉiuj popoloj lin servu,

ĉiuj reĝoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj de la tero. – kp. Psa 72, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea,
kaj elmontris sian gloron. – el Joh 2, 11

PREĜADO


Petoj


Christum glorificémus, qui est imágo Dei, et cum fide deprecémur: Christe, Fili Dei, audi nos.

Fili Dei, qui amórem Patris nobis ostendísti,
—per fratérnam dilectiónem nostram, illum homínibus manifésta.

Qui te vitæ dóminum ostendísti,
—confer nobis plenitúdinem vitæ tuæ.

Concéde ut manifestémus vitam tuam in corpóribus nostris,
—mortificatiónem tuam in córpore nostro circumferéntes.

Illúmina corda nostra,
—ad illuminatiónem sciéntiæ claritátis Dei.


¶ Kristo, Filo de Dio, aŭdu nin.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreaĵo por Vi.
Donu, ke ni per Via graco vivu laŭ la naturo de tiu,
kiu alprenis nian naturon,
Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la koncerna semajntago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 20, 41-42a


Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo,
kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj,
kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj;
kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj.
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Versiklo


Videbla Li estis sur la tero.

Inter homoj Li loĝis.



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jeĥ 34, 11-12


Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.
Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj,
tiel Mi esploros Miajn ŝafojn;
kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

Versiklo


La gentoj vidos Vian justulon,

kaj ĉiu reĝoj Vian gloraton.



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 2, 12


Mi kolektos vin tutan, ho Jakob,
Mi kolektos la restaĵon de Izrael,
Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo;
kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

Versiklo


Benu, popoloj, nian Dion.

Levu viajn voĉojn por laŭdu Lin.



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreaĵo por Vi.
Donu, ke ni per Via graco vivu laŭ la naturo de tiu,
kiu alprenis nian naturon,
Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.