Bapto de Jesuo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo ekde Epifanio > La tagoj ekde Epifanio > Bapto de Jesuo


Vespera Laŭdo (1)
Invitatorio
Horo de la Legaĵoj
Matena Laŭdo ☐
Meza Horo
Vespera Laŭdo (2)


Psalmoj: Dua Semajno

► VESPERA LAŬDO (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


A Patre Unigenite


Ho sole-generita Fil',
venanta el la Virgulin',
per fido Vi pravigas nin,
konsekras nin per bapto-ban'.

Altulo, Vi el Dia alt'
sobiras kaj fariĝas hom'
por savi nin per Via mort'
al Dia ĝoj', al Via viv'.

Ni petas, Redemptoro, Vin,
ke loĝu Vi en nia kor',
per Via lum', per Via klar',
diecaj faru, Dio, nin.

Sinjoro, restu inter ni,
nin ŝirmu kontraŭ nokt-obskur'
deliktan ĉion lavu for,
rimedon donu, helpu nin.

Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano; anonima, 10-a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj kiel en Epifanio

Unua Antifono


¶ Venis Johano, kiu baptis en la dezerto
kaj predikis la bapton de pento
por la pardonado de pekoj. – Mar 1, 4

Unua Psalmo – Psa 135 (134), 1-12


Gloru la nomon de la Eternulo, *
gloru, sklavoj de la Eternulo,

kiuj staras en la domo de la Eternulo, *
en la kortoj de la domo de nia Dio.

Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; *
prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, *
Izraelon kiel Sian trezoron. ¶

Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda *
kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, / en la ĉielo kaj sur la tero, *
sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.

Li levas la nubojn de la randoj de la tero, / Li aperigas fulmojn en la pluvo, *
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj. ¶

Li batis la unue-naskitojn en Egiptujo, *
de homo ĝis bruto.

Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, *
super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

Li batis multajn popolojn, *
kaj mortigis potencajn reĝojn:

Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, / kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, *
heredon al Lia popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Venis Johano, kiu baptis en la dezerto
kaj predikis la bapton de pento
por la pardonado de pekoj. – Mar 1, 4

Dua Antifono


¶ Mi vin baptis per akvo;
sed li vin baptos per la Sankta Spirito. – Mar 1, 8

Dua Psalmo – Psa 135 (134), 13-21


Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; *
ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.

Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, *
kaj Li kor-favoros Siajn sklavojn. ¶

La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, *
faritaĵo de homaj manoj.

Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
okulojn ili havas, sed ne vidas;

orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.

Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
ĉiuj, kiuj ilin fidas. ¶

Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; *
ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

ho domo de Levi, benu la Eternulon; *
ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

El Cion estu benata la Eternulo, *
kiu loĝas en Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi vin baptis per akvo;
sed li vin baptos per la Sankta Spirito. – Mar 1, 8

Tria Antifono


¶ Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo;
kaj jen la ĉielo malfermiĝis. – Mat 3, 16

Kantiko – kp. 1 Tim 3, 16


¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Li elmontriĝis en la karno, *
praviĝis en la spirito.

¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Li estis vidita de anĝeloj, *
pripredikita ĉe la nacioj.

¶ Laŭdu la Eternulon, ĉiuj gentoj.

Prikredita en la mondo, *
prenita supren en gloro.

Tria Antifono


¶ Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo;
kaj jen la ĉielo malfermiĝis. – Mat 3, 16

VORTO DE DIO


Legaĵo – Ago 10, 37-38


Vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo,
komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano –
Jesuon, la Nazaretanon,
kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco;
li ĉirkaŭiris, bonfarante
kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo,
ĉar Dio estis kun li.

Responsorio


Ho Eternulo, mia Dio! Aŭskultu la vokadon de Via popolo.

Ho Eternulo, mia Dio! Aŭskultu la vokadon de Via popolo.

Kaj apertigu al ili la fonton de akvo vivanta.

Aŭskultu la vokadon de Via popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, mia Dio! Aŭskultu la vokadon de Via popolo. – kp. 1 Reĝ 8, 28

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Renovigante la malnovan homon,
la Savanto venis al la bapto,
por sanigi per la akvo la difektitan naturon,
envolvante nin per vesto nedifektebla.

PREĜADO


Petoj


Nia Savanto volis esti baptata de Johano en Jordano.
Al Li ni preĝu:
Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, Filo amata, en kiu la Patro havas plezuron:
– Donacu la Sanktan Spiriton al ĉiuj, kiuj Vin aŭskultas.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, kiu kanon rompetitan ne rompis, kaj meĉon senfajriĝantan ne estingis:
– Estu favora al ĉiuj, kiuj serĉas la veron.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, kiun la Patro faris lumo por malkaŝo al la gentoj en la nova interligo:
– Malfermu la okulojn de la blinduloj en la akvo de la bapto.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, Savanto de la homoj, kiun la Patro oleis per la Sankta Spirito por nia savo:
– Konduku ĉiujn al ekkono kaj kredo, por ke ili havu la eternan vivon.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, nia espero, kiu gvidas en la lumon de la savo tiujn, kiuj sidas en tenebro:
– Bonvenigu niajn forpasintajn gefratojn en Via regno.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► INVITATORIO


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

PSALMODIO


Antifono de la Enira Psalmo


¶ Kriston, la amatan Filon,
en kiu la Patro havas plezuron,
venu, ni adoru Lin. – kp. Mat 3,17 par.

Enira Psalmo


el la Ordinaraj Partoj, ekzemple:

Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. ¶

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis. ¶

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano. ¶

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron. ¶

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono de la Enira Psalmo


¶ Kriston, la amatan Filon,
en kiu la Patro havas plezuron,
venu, ni adoru Lin. – kp. Mat 3,17 par.

► HORO DE LA LEGAĴOJ


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Implente munus debitum


Johano ĉe Jordan-river'
baptadas laŭ vokiĝ' kaj dev',
alvenas en ĉi tiu tag'
Jesuo, lasas mergi sin.

Puriĝi ne bezonas Li,
ne forlavendas propra pek',
sed pekon nian la Ŝafid'
transpreni volas, porti ĝin.

La Patro diras: Mia plej
amata Filo, aŭdu Lin.
Malsupreniras la Spirit'
kolombo-forme de l' ĉiel'.

El tiu scen' ekbrilas jam
la sav-mister' de l' eklezi',
la baza dogmo de la kred':
Jen tri personoj, unu Di'.

Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj.
La Dio de gloro tondras.

Unua Psalmo – Psa 29 (28)


Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, / tributu al la Eternulo honoron kaj forton, *
tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo.

Kliniĝu antaŭ la Eternulo *
en sankta ornamo. ¶

La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj, *
la Eternulo super grandaj akvoj.

La voĉo de la Eternulo iras kun forto, *
la voĉo de la Eternulo iras kun majesto. ¶

La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, *
la Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

Li saltigas ilin kiel bovidon, *
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. ¶

La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, *
la Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.

La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, *
kaj nudigas arbarojn. ¶

La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon, / la Dio de gloro tondras, *
kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. ¶

La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, *
la Eternulo restos Reĝo eterne.

La Eternulo donos forton al Sia popolo, *
la Eternulo benos Sian popolon per paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj.
La Dio de gloro tondras.

Dua Antifono


¶ Kun ĝojo adoru Vin, ho Eternulo, la tuta tero,
ĉar novan lumon Vi aperigis por ĉiuj jarcentoj.

Dua Psalmo – Psa 66 (65), 1-12


Ĝoje kriu al Dio tuta la tero. / Muziku la gloron de Lia nomo, *
faru honoron al Lia gloro.

Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! *
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.

La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, *
kantas Vian nomon.

Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, *
kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Li faris el maro sekan teron; / riveron oni transpaŝis piede; *
tie ni ĝojis pro Li.

Li regas per Sia potenco eterne; / Liaj okuloj rigardas la popolojn; *
la ribelantoj ne leviĝu. ¶

Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, *
kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.

Li donis vivon al nia animo, *
kaj ne lasis fal-ŝanceliĝi nian piedon.

Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; *
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.

Vi enirigis nin en kaptilon, *
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;

Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; / ni trapasis fajron kaj akvon, *
sed Vi elirigis nin en bon-staton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kun ĝojo adoru Vin, ho Eternulo, la tuta tero,
ĉar novan lumon Vi aperigis por ĉiuj jarcentoj.

Tria Antifono


¶ Benata estu Dio,
kiu donis vivon al nia animo
kaj elirigis min en bon-staton. – kp. Psa 66, 9.12

Tria Psalmo – Psa 66 (65), 13-20


Mi eniros en Vian domon kun brul-oferoj; *
mi plenumos al Vi miajn promesojn,

kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, *
kiam mi estis en premo.

Grasajn brul-oferojn mi alportos al Vi / kun fumo de vir-ŝafoj; *
mi oferos bovidojn kaj kaprojn. ¶

Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; *
kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

Al Li mi vokis per mia buŝo, *
kaj Lia glorado estis sub mia lango.

Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, *
mia Sinjoro min ne aŭskultus;

sed Dio aŭskultis, *
Li atentis la voĉon de mia preĝo.

Glorata estu Dio, / kiu ne forpuŝis mian preĝon *
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Benata estu Dio,
kiu donis vivon al nia animo
kaj elirigis min en bon-staton. – kp. Psa 66, 9.12

VERSIKLO


Jen Mia Filo, la amata.

Lin vi aŭskultu. – kp. Mat 3, 17 par.

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 42, 1-9; 49, 1-9


El la libro Jesaja

Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj. Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon. Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon. Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj, por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo. Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj. Kio antaŭlonge estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon. Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo. Kaj Li diris al mi: Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos. Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe mia Dio.

Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) – Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.

Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis. Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn, por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la troviĝantaj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo.

Unua Responsorio


Hodiaŭ, kiam Jesuo baptiĝis en Jordano, la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj jen voĉo de l' Patro, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Hodiaŭ, kiam Jesuo baptiĝis en Jordano, la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj jen voĉo de l' Patro, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

La Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo:

Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ, kiam Jesuo baptiĝis en Jordano, la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj jen voĉo de l' Patro, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. – kp. Mat 3, 16.17; Luk 3, 22

Dua Legaĵo – Gregorio el Nacianco


El la predikoj de la sankta episkopo Gregorio el Nacianco pri la sanktaj lumoj

La bapto de Kristo

Kristo estas lumigita, fariĝu lumigitaj ankaŭ ni kun Li. Kristo estas baptita, ankaŭ ni descendu en la akvon, por povi kun Li ascendi. Johano baptas, Jesuo alvenas por esti baptita; eble tial, ke Li sanktigu tiun, kiu Lin baptis. Sed certe pro tio, ke li sepultu en la akvon la tutan oldan Adamon. Li sanktigas la riveron Jordan antaŭ ni kaj por ni, ĉar, kiel Li estis spirito kaj karno, tiel Li intencis sanktigadi per la Spirito kaj akvo. Johano hezitas, Jesuo insistas. «Mi devus esti baptata de vi», [Mat 3,14] diras la lampo al la suno, la voĉo al la Vorto, la amiko al la Fianĉo, la plej granda el la naskitaj de virino al la Unuenaskita el ĉiu kreitaĵo. Tiu, kiu jubilas jam en la patrina sino ricevinte tie riverencon, al tiu, kiu estas la antaŭulo kaj ankaŭ plue tiu restos, al tiu, kiu sin mem revelaciis kaj plue sin revelacios. «Mi devus estis baptata de vi», aldonu: por vi. Li ja sciis, ke Li estos baptita per la bapto de martiroj, aŭ ke Li havos lavitajn ne nur la piedojn kiel Petro.

Jesuo ascendas el la akvo kaj portas kun si la mondon, kiun Li levos al altoj, [kp. Efe 4,8] observante, kiel disŝiriĝas kaj malfermiĝas la ĉielo, kiun Adam fermis por si kaj por sia idaro tiel, kiel Eden estis fermita per la flama glavo.

La Spirito atestas pri la Dieco de Jesuo kaj alvenas kiel al sia samnivelulo. La voĉo eksonas el la ĉielo, ĉar de tie alvenas Tiu, al kiu apartenas la atesto. La Spirito alvenas kiel kolombo, vidata en la korpa formo. Li ja volas esprimi honoron al la korpo de Jesuo, kiu estas Dia korpo, do Dio mem. La Spirito samtempe anoncas, kiel iam la kolombo en fora estinteco anoncis la finon de la diluvo.

Honoru la Bapton de Kristo kaj solenu digne tiun feston.

Puriĝu tute kaj lasu vin purigi. Pro nenio Dio ĝojas tiel, kiel pro la konverto kaj savo de la homo, al kiu estas destinita ĉiu vorto kaj ĉiu sakramento. Tiel vi devas brili kiel la steloj en la firmamento kaj fariĝi vivoforto por la ceteraj homoj.

Tiel vi staros kiel perfektaj lumoj [kp. Flp 2,15] ĉe tiu grandega Lumo, plenigitaj de tiu lumo, kiu estas en la ĉielo, kaj vi ĝuos multe pli hele kaj pli klare la lumon de la Triunuo, de kiu vi ricevis nur unu radion elirantan el unu sola Dieco, sed ĝis nun ankoraŭ ne tute plene, en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Al Li estu gloro kaj potenco dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

Originala teksto: Gregorius Nazianzenus († ĉ. 390): Oratio 39 in sancta lumina, 14-16. 20; en: Patrologia Græca 36, 350-351. 354. 358-359

Dua Responsorio


Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, montoj kaj montetoj saltas pro ĝojo. Ĉar baptiĝas Kristo de Johano en Jordano.

Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, montoj kaj montetoj saltas pro ĝojo. Ĉar baptiĝas Kristo de Johano en Jordano.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Ĉar baptiĝas Kristo de Johano en Jordano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ la ĉielo malfermiĝas, la maro fariĝas dolĉa, la tero jubilas, montoj kaj montetoj saltas pro ĝojo. Ĉar baptiĝas Kristo de Johano en Jordano. – kp. Psa 114, 5.4

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Iesus refulsit omnium


Jesu' ekbrilas, Redemptor'
de ĉiuj gentoj sur la ter'.
La tuta sankta Di-popol'
celebru Lin per laŭda kant'.

Vivinte inter ni en karn'
jam tridek jarojn post naskiĝ',
Li petas pri la bapto nun,
estante tute sen gangren'.

Johan', feliĉa pro Jesu',
hezitas tamen mergi Lin,
per kies sang' laveblos for
la pek-malpur' de l' tuta mond'.

La voĉ' de l' Patro el la alt'
atestas Kriston Dia Fil'.
Sobfluas, sankt-olei Lin,
karismo-done la Spirit'.

Ni ĉiuj, Kristo, petas Vin,
ke Vi nin gardu de malpur',
ekbrilu ni per hela mens'
kaj vivu puraj antaŭ Vi.

Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj: Kvarsemajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Unua Antifono


¶ Baptas la soldato la Reĝon, la servanto la Majstron, Johano la Savanton.
La jordanaj akvoj miregas, la kolombo atestas, la patra voĉo aŭdiĝas:
Ĉi tiu estas Mia Filo.

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Baptas la soldato la Reĝon, la servanto la Majstron, Johano la Savanton.
La jordanaj akvoj miregas, la kolombo atestas, la patra voĉo aŭdiĝas:
Ĉi tiu estas Mia Filo.

Dua Antifono


¶ La akvofontoj estis sanktigataj,
kiam Kristo aperis en gloro al la tuta mondo.
Ĉerpu akvon el la fontoj de la savo,
ĉar nun sanktigis ĉion kreitan Kristo, nia Dio. – kp. Jes 12, 3

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ La akvofontoj estis sanktigataj,
kiam Kristo aperis en gloro al la tuta mondo.
Ĉerpu akvon el la fontoj de la savo,
ĉar nun sanktigis ĉion kreitan Kristo, nia Dio. – kp. Jes 12, 3

Tria Antifono


¶ Baptante per la Sankta Spirito kaj per fajro, Vi purigas nin de niaj infektoj.
Ni ĉiuj, ho Dio kaj Savanto, ni ĉiuj Vin gloras. – kp. Mat 3, 11

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Baptante per la Sankta Spirito kaj per fajro, Vi purigas nin de niaj infektoj.
Ni ĉiuj, ho Dio kaj Savanto, ni ĉiuj Vin gloras. – kp. Mat 3, 11

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 61, 1-2a


La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi,
ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj;
Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita,
por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
por proklami favorjaron de la Eternulo

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Hodiaŭ Vi aperis.

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – kp. ADORU 091.8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Baptiĝis Kristo.
Sanktiĝis la tuta mondo.
Li donacis al ni la pardonon de la pekoj.
Per akvo kaj Spirito ni ĉiuj estos purigataj.

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui baptísmum in Iordáne dignátus est a Ioánne suscípere, exorémus dicéntes: Kýrie, eléison.

Christe, qui per manifestatiónem tuam lumen super nos fecísti claréscere,
—lumen tuum concéde iis, quibus occurrémus hódie.

Qui te humiliásti ut baptísmum accíperes a servo tuo, ad viam humilitátis nobis demonstrándam,
—spíritum nobis concéde, quo homínibus humíliter ministrémus.

Qui per baptísmum tuum abluísti nos ab omni labe, et nos Patris fílios effecísti,
—concéde spíritum adoptiónis ómnibus te quæréntibus.

Qui per baptísmum creatiónem tuam sanctificásti, et conversiónis iánuam baptizándis reserásti,
—nos Evangélii tui éffice minístros in mundo.

Qui nobis sanctíssimam revelásti in tuo baptísmate Trinitátem,
—rénova spíritum adoptiónis in regáli baptizatórum sacerdótio.


¶ Kyrie, eleison.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MEZA HORO


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj:
– kutime: Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo
– la 7an de Januaro: Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo
– Lundon: Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo




►► ANTAŬ-TAGMEZE


Ununura Antifono


¶ Johano malakceptis Jesuon, dirante:
Mi bezonas esti baptata de vi,
kaj ĉu vi venas al mi? – Mat 3, 14

Legaĵo – Jes 11, 1-3a


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.

Versiklo


Li devas altiĝi,

sed mi devas malaltiĝi. – Joh 3, 30



►► TAGMEZE


Ununura Antifono


¶ Jesuo responde diris al Johano:
Lasu do,
ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. – el Mat 3, 15

Legaĵo – Jes 42, 1


Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas,
Mia elektito, kiun favoras Mia animo.
Mi metis Mian spiriton sur lin;
li disportos justecon al la nacioj.

Versiklo


Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas,

Mia elektito, kiun favoras Mia animo. – el Jes 42, 1



►► POST-TAGMEZE


Ununura Antifono


¶ Kaj Johano atestis, dirante:
Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo,
kaj ĝi restis sur li. – Joh 1, 32

Legaĵo – Jes 49, 6


Diris la Eternulo al mi:
Ne sufiĉas,
ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob
kaj revenigi la konservitojn de Izrael;
sed Mi faros vin lumo por la nacioj,
por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.

Versiklo


Mi metis Mian spiriton sur lin;

li disportos justecon al la nacioj. – el Jes 42, 1



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Implente munus debitum


Johano ĉe Jordan-river'
baptadas laŭ vokiĝ' kaj dev',
alvenas en ĉi tiu tag'
Jesuo, lasas mergi sin.

Puriĝi ne bezonas Li,
ne forlavendas propra pek',
sed pekon nian la Ŝafid'
transpreni volas, porti ĝin.

La Patro diras: Mia plej
amata Filo, aŭdu Lin.
Malsupreniras la Spirit'
kolombo-forme de l' ĉiel'.

El tiu scen' ekbrilas jam
la sav-mister' de l' eklezi',
la baza dogmo de la kred':
Jen tri personoj, unu Di'.

Ho Kristo, vivo Vi kaj ver',
al Vi eksonu ĉiu glor'.
Malkaŝas Patro kaj Spirit'
per elĉiela splendo Vin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Psalmoj kiel en Epifanio

Unua Antifono


¶ Jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron;
aŭskultu lin. – Mat 17, 5

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jen voĉo el la nubo, dirante:
Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron;
aŭskultu lin. – Mat 17, 5

Dua Antifono


¶ En Jordan-rivero la Savanto frakasis la kapon de la drako.
El ĝia potenco Li ĉiujn liberigis.

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ En Jordan-rivero la Savanto frakasis la kapon de la drako.
El ĝia potenco Li ĉiujn liberigis.

Tria Antifono


¶ Granda mistero hodiaŭ estas proklamata:
Li, per kiu ĉio estas kreita, purigas nin en Jordano de niaj pekoj.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Granda mistero hodiaŭ estas proklamata:
Li, per kiu ĉio estas kreita, purigas nin en Jordano de niaj pekoj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Ago 10,37-38


Vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo,
komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano –
Jesuon, la Nazaretanon,
kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco;
li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo,
ĉar Dio estis kun li.

Responsorio


Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango.

Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango.

Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Per akvo kaj sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango. – el 1 Joh 5, 6

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kristo Jesuo nin amas,
kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro;
al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. – el Apo 1, 5-6

PREĜADO


Petoj


Nia Savanto volis esti baptata de Johano en Jordano.
Al Li ni preĝu:
Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, Filo amata, en kiu la Patro havas plezuron:
– Donacu la Sanktan Spiriton al ĉiuj, kiuj Vin aŭskultas.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, kiu kanon rompetitan ne rompis, kaj meĉon senfajriĝantan ne estingis:
– Estu favora al ĉiuj, kiuj serĉas la veron.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, kiun la Patro faris lumo por malkaŝo al la gentoj en la nova interligo:
– Malfermu la okulojn de la blinduloj en la akvo de la bapto.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, Savanto de la homoj, kiun la Patro oleis per la Sankta Spirito por nia savo:
– Konduku ĉiujn al ekkono kaj kredo, por ke ili havu la eternan vivon.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Kristo, nia espero, kiu gvidas en la lumon de la savo tiujn, kiuj sidas en tenebro:
– Bonvenigu niajn forpasintajn gefratojn en Via regno.

¶ Sendu al ni, Sinjoro, Vian Spiriton.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
kiu post la bapto en la rivero Jordano proklamis Kriston Via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke Viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.