Sabato ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Sabato


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Li sciigas al Jakob Sian vorton,

Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. – Psa 147, 19

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 29, 1-8


El la libro Jesaja

Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon. Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel. Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraŭ vi turojn.

Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn. Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite, neatendite.

De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo. Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin. Kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion.

Unua Responsorio


Ne timu, ho Jerusalemo, ĉar vi ne estos malhonorata. Via Kreinto estos via edzo.

Ne timu, ho Jerusalemo, ĉar vi ne estos malhonorata. Via Kreinto estos via edzo.

Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ vi.

Via Kreinto estos via edzo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne timu, ho Jerusalemo, ĉar vi ne estos malhonorata. Via Kreinto estos via edzo. – el Jes 54, 4-5; 29, 7

Dua Legaĵo – Isaak el Stella


El prediko de la beata abato Isaak el Stella

Maria kaj la Eklezio

La Filo de Dio estas «la unuenaskita inter multaj fratoj». [Rom 8,29] Li estis nature unusola, sed fare de graco Li aligis al si plurajn, kiuj estas unu kun Li. Ĉar: «Al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis la rajton fariĝi filoj de Dio.» [Joh 1,12]

Estinte Filo de la homo, Li multajn homojn faris filoj de Dio. Li, unu sola en sia amo kaj povo, aligis al si multajn. Ili, kvankam per sia karna naskiĝo pluraj, en la renaskiĝo en Dio estas unu kun Li.

Kristo estas unu, ĉar la kapo kaj korpo estas tute unu sola Kristo: unu Filo de unu Dio en la ĉielo kaj de unu patrino sur la tero; multaj do filoj, tamen nur unu Filo. Rilate al kapo kaj membroj ili estas unu Filo, tamen pluraj filoj, tiel Maria kaj la Eklezio estas unu Patrino kaj samtempe pluraj. Unu Virgulino kaj pluraj.

Ambaŭ estas patrinoj, ambaŭ virgulinoj. Kiel la unua tiel la dua koncipis el la Sankta Spirito sen avideco de la korpo. Ambaŭ naskas idaron por Dio la Patro, sen peko. La unua naskis kapon por la korpo sen unu sola peko, la dua naskas korpon por la kapo per nuligo de ĉiuj pekoj. Ambaŭ estas patrinoj de Kristo, sed la unua ne naskas la tutan Kriston sen la dua.

Tiamaniere kion oni diras en la sankta Skribo, de Dio inspirita, pri la virgulino kaj patrino Eklezio universale, tio validas pri la Virgulino Maria persone; kaj kion oni diras pri la Virgulino kaj Patrino Maria speciale, tion rajte oni komprenas pri la virgulino kaj patrino Eklezio universale. Kiam oni parolas pri unu el ili, tiu eldiraĵo validas preskaŭ interŝanĝe kaj ne distingite pri ambaŭ.

Ĉiu kredanta animo estas iamaniere fianĉino de la Dia Vorto, patrino de Kristo, filino kaj fruktodona virgulino. Kion do la saĝeco de Dio, la Vorto de la Patro, diras universale pri la Eklezio, tio validas pri Maria speciale kaj unuope pri la kredanta animo.

Tiu diras: «Mi restados en la heredaĵo de la Sinjoro.» [Sir 24,12] La heredaĵo de la Sinjoro estas universale la Eklezio, aparte Maria kaj unuope ĉiu kredanta animo. En la tabernaklo de la sino de Maria restadis Kristo naŭ monatojn. En la tabernaklo de la kredanta Eklezio Li restos ĝis la fino de la mondo, kaj en la ekkono kaj amo de la kredanta animo Li loĝos dum jarcentoj kaj jarcentoj.

Originala teksto: Isaac de Stella († 1169): Sermo 51; en: Patrologia Latina 194,1862-1863.1965 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 41-42

Dua Responsorio


Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Vi estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:

Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo. – Lev 26, 11-12; kp. 2 Kor 6, 16

PREĜO


Ni preĝu.
Sin levu, ho ĉiopova Dio, en niaj koroj la splendo de Via gloro,
por ke ni demetu ĉian obskuron de la nokto,
kaj evidentiĝu kiel gefiloj de la lumo
ĉe la alveno de Via ununaskita Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 11, 1-3a


Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj,
kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo,
spirito de saĝo kaj prudento,
spirito de konsilo kaj forto,
spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La Eternulo levos standardon inter la nacioj
kaj kolektos la dispelitojn de Izrael. – el Jes 11, 12

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem, fratres caríssimi, devotióne mentis orémus, qui véniet cum glória et potestáte magna, atque súpplices invocémus: Veni, Dómine Iesu.

Christe Dómine, qui excélsus in fortitúdine vénies, réspice humília nostra,
—ut dignos nos fácias munéribus tuis.

Qui Evangélium homínibus manifestáre venísti,
—da tuam nos semper prædicáre salútem.

Tu, qui es benedíctus et vivis et ómnia regis,
—da nos gaudéntes exspectáre beátam spem et advéntum magnificéntiæ tuæ.

Et nos, qui advéntus tui grátiæ anhelámus,
—divinitátis tuæ múnere consoláre.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Sin levu, ho ĉiopova Dio, en niaj koroj la splendo de Via gloro,
por ke ni demetu ĉian obskuron de la nokto,
kaj evidentiĝu kiel gefiloj de la lumo
ĉe la alveno de Via ununaskita Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 2


En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro,
kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 4, 3


Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj,
ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 61, 11


Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,
tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron
antaŭ ĉiuj popoloj.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Sin levu, ho ĉiopova Dio, en niaj koroj la splendo de Via gloro,
por ke ni demetu ĉian obskuron de la nokto,
kaj evidentiĝu kiel gefiloj de la lumo
ĉe la alveno de Via ununaskita Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi eterne. Amen.