25a de Decembro: Kristnasko: Horo de la Legaĵoj (1)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 25a de Decembro: Kristnasko > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Candor æternæ


Bril' beno-plena de l' eterna Dio,
Krist' pardonema, lumo Vi kaj vivo,
por nin sanigi Vi al ni aperas,
pordo de l' savo.

Nun al la tero kantas la anĝeloj
himnon ĉielan pri erao nova,
gloron al Di', al ni, la homa gento,
ĝojon kaj pacon.

Eta Vi kuŝas, Reĝ' de l' universo,
frukto de l' sankta, pura Virgulino,
Kristo, jam estru Vi la tutan mondon,
ĉiam aminda.

Unu el ni, naskiĝas Vi en karno,
por ke ni havu hejmon en ĉielo;
Vi nin novigu, tiru nin per ŝnuroj,
ŝnuroj de amo.

Jen nia ĥoro kantas jubilante
en kunuleco gaja de l' anĝeloj,
Krist', kun la Patro kaj la Dia Amo,
kantojn de laŭdo. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo diris al mi:
Vi estas Mia filo,
hodiaŭ Mi vin naskis.

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo diris al mi:
Vi estas Mia filo,
hodiaŭ Mi vin naskis.

Dua Antifono


¶ La Sinjoro eliras kiel fianĉo el sia baldakeno.

Dua Psalmo – Psa 19 (18), 2-7


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Sinjoro eliras kiel fianĉo el sia baldakeno.

Tria Antifono


¶ Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
tial Dio benis vin por ĉiam.

Tria Psalmo – Psa 45 (44)


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
tial Dio benis vin por ĉiam.

VERSIKLO


La Vorto fariĝis karno

kaj loĝis inter ni. – el Joh 1, 14

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 11, 1-10


El la libro Jesaja

Tiele diras la Eternulo:

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.

Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.

Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.

Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

Unua Responsorio


Hodiaŭ volis naskiĝi al ni la ĉiela Reĝo el la Virgulino, por ke Li revoku la perditajn homojn al la regno ĉiela. Ĝojas la anĝela legiaro, ĉar al la homaro aperis la savo eterna.

Hodiaŭ volis naskiĝi al ni la ĉiela Reĝo el la Virgulino, por ke Li revoku la perditajn homojn al la regno ĉiela. Ĝojas la anĝela legiaro, ĉar al la homaro aperis la savo eterna.

Gloro al Dio en la altoj, kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.

Ĝojas la anĝela legiaro, ĉar al la homaro aperis la savo eterna.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ volis naskiĝi al ni la ĉiela Reĝo el la Virgulino, por ke Li revoku la perditajn homojn al la regno ĉiela. Ĝojas la anĝela legiaro, ĉar al la homaro aperis la savo eterna. – Luk 2, 14 laŭ la Meslibro

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Kristano, konsciu vian dignon

Amataj, ni ĝoju, ĉar hodiaŭ naskiĝis nia Savanto. Malgajeco ne havas lokon ĉe la naskiĝo de la nova vivo. La morto-timon forigis la vivo, kiu alportas al ni ĝojon el la promesita eterneco.

Neniu estas ekskludita el tiu ĉi ĝojo; ni ĉiuj havas saman kialon kune ĝoji. Nia Sinjoro, kiu privenkis la pekon kaj morton, venis liberigi ĉiujn, ĉar neniu estis sen kulpo. Jubilu la sanktulo, ĉar li alproksimiĝas al la palmo de venko. Ĝoju la pekulo, ĉar al li estas oferita pardono. Kuraĝiĝu la pagano, ĉar li estas invitita al vivo.

En «la pleneco de la tempo», [Gal 4,4] kiun fiksis la neesplorebla profundeco de la Dia providenco, la Filo de Dio alprenis homan naturon, por ĝin interpacigi kun ĝia Kreinto kaj privenki la iniciatinton de la morto, la diablon, en la sama naturo, per kiu tiu antaŭe venkis la homaron.

Ĉe la naskiĝo de nia Sinjoro la anĝeloj ĝoje kantas: «Gloro al Dio en la supera alto» kaj ili proklamas «sur la tero pacon, inter homoj Difavoron», [Luk 2,14] vidante la ĉielan Jerusalemon [kp. Apo 21,2] konstruiĝontan el ĉiuj nacioj de la mondo. Kian ĝojegon signifas tiu neesprimebla verko de la Dia boneco por kompatindaj homaj koroj, se ĝi estas kaŭzo de tiel granda jubilo por la majesta anĝelaro!

Amataj, ni esprimu dankon al Dio, nia Patro, pere de Lia Filo en la Sankta Spirito, ke Li en sia granda mizerikordo amas nin kaj ekkompatis nin. Li, kvankam «ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo», [Efe 2,5] ke ni estu en Li «nova kreitaĵo» [2 Kor 5,17] kun nova aspekto.

Do ni formetu la malnovan homon kun liaj agoj [kp. Efe 4,22] kaj partopreninte la naskiĝon de Kristo, ni rezignu la farojn de la karno.

Kristano, konsciu vian dignon. Ĉar «vi fariĝis partoprenanto en la Dia naturo», [2 Pet 1,4] ne revenu per pekaj agoj al via estinta malhonesta vivo. Konsciu, kiu estas via kapo kaj al kies korpo vi kiel membro apartenas. Ne forgesu, ke vi estis liberigita el la potenco de mallumo kaj transportita en la lumon de Dia regno. [kp. Kol 1,13]

Per la sakramento de bapto vi fariĝis templo de la Sankta Spirito. Ne forpelu tiel noblan gaston per malnobla konduto, ne fariĝu denove sklavo de diablo, ĉar vian liberecon elaĉetis la sango de Kristo.

Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 1 in Nativitate Domini, 1-3; en: Patrologia Latina 54, 190-193 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000

Dua Responsorio


Hodiaŭ sobiras al ni el la ĉielo la vera paco. Hodiaŭ tra la tuta mondo la ĉieloj fluigas mielon.

Hodiaŭ sobiras al ni el la ĉielo la vera paco. Hodiaŭ tra la tuta mondo la ĉieloj fluigas mielon.

Hodiaŭ ekbrilas tago de nova savo, tago preparita jam de prae, tago de feliĉo eterna.

Hodiaŭ tra la tuta mondo la ĉieloj fluigas mielon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Hodiaŭ sobiras al ni el la ĉielo la vera paco. Hodiaŭ tra la tuta mondo la ĉieloj fluigas mielon. – Jes 45, 8

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ Via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la Dia vivo de Via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.