25a de Decembro: Kristnasko: Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Tempo antaŭ Epifanio > La tagoj antaŭ Epifanio > 25a de Decembro: Kristnasko > Vespera Laŭdo (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Christe, redemptor omnium


Krist', ho Savanto de l' homar',
unika el la Patro Vi
naskiĝis antaŭ ĉiu temp'.
Ho kiom grandas ĉi mister'!

Vi, lum' el lumo, Di' el Di',
de ĉiuj ĉiam Vi esper'.
Servantoj Viaj tra la mond'
petegas Vin: elaŭdu nin.

Memoru, Kristo, Sav-aŭtor',
ke naskiĝante venis Vi
en homa karno kaj figur',
infan' el ĉasta Virgulin'.

Atestas ĉi solena tag',
elstara tag' de l' tuta jar',
ke venis el la Dia tron'
Vi mem surteren, nia sav'.

Ĉiel' kaj ter', aer' kaj mar'
kun sia tuta loĝantar'
al Tiu, kiu sendis Vin,
jubile kantas, laŭdi Lin.

Kun ili ni, per Via sang'
savitaj, volas glori Vin
en tiu ĉi kristnaska tag'
per himno nova, kuna kant'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: anonima, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Via estas la regno en la tago de Via potenco,
en la splendo de la sanktuloj.
Antaŭ la matenruĝo el-utere mi generis Vin.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Via estas la regno en la tago de Via potenco,
en la splendo de la sanktuloj.
Antaŭ la matenruĝo el-utere mi generis Vin.

Dua Antifono


¶ Ĉe la Eternulo estas favorkoreco
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĉe la Eternulo estas favorkoreco
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Tria Antifono


¶ En la komenco, antaŭ la tempo, Dio estis la Vorto.
Hodiaŭ Li naskiĝis, la Savanto de la mondo.

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ En la komenco, antaŭ la tempo, Dio estis la Vorto.
Hodiaŭ Li naskiĝis, la Savanto de la mondo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 1,1-3


Tion, kio estis de la komenco,
kion ni aŭdis,
kion ni vidis per niaj propraj okuloj,
kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis,
koncerne la Vorton de vivo
(kaj la vivo elmontriĝis,
kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon,
la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni);
kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi,
por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni;
kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo.

Responsorio


La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja.

Kaj loĝis inter ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto fariĝis karno. Haleluja. Haleluja. – el Joh 1, 14

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Hodiaŭ naskiĝis Kristo;
hodiaŭ aperis la Savanto;
hodiaŭ sur la tero kantas la anĝeloj, ĝojas la ĉefanĝeloj;
hodiaŭ jubilas la justuloj dirante:
Gloro al Dio en la altoj. Haleluja. – kp. Luk 2, 14

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Hodiaŭ naskiĝis Kristo;
hodiaŭ aperis la Savanto;
hodiaŭ sur la tero kantas la anĝeloj, ĝojas la ĉefanĝeloj;
hodiaŭ jubilas la justuloj dirante:
Gloro al Dio en la altoj. Haleluja. – kp. Luk 2, 14

PREĜADO


Petoj


Kriston ni festas kun jubilo. Kiam Li naskiĝis, anĝeloj anoncis pacon sur la tero. Lin ni devote petu:
Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

La mistero de Via naskiĝo konsolas nin:
– Plenigu Vian eklezion per ĉiuj bonaĵoj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Vi venis kiel Pastro kaj Episkopo de niaj animoj.
– Helpu al nia papo kaj al la aliaj episkopoj disdoni fidele Vian multforman gracon.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Reĝo de l' eterno, naskiĝante Vi eniris limigitan vivotempon kaj homan ŝanĝiĝemon.
– Nin, kiuj kadukas kaj mortos, faru partoprenantoj de Via eterneco.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Vi, atendita de jarcentoj, venis en la pleneco de la tempo.
– Montru Vian ĉeeston al tiuj, kiuj Vin ankoraŭ atendas.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Fariĝante karno, Vi restaŭris la homan naturon morte difektitan.
– Donacu plenan restaŭron al niaj mortintoj.

¶ Via naskiĝo alportu pacon por ĉiuj.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ Via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la Dia vivo de Via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21